MONATO

Maigret hezitas esperante

La esperanta beletro ne tre riĉas, sed en ĝi la krimrakontoj okupas lokon gravan, almenaŭ kvante. Tio validas eble ĉefe pri originalaĵoj, tamen ankaŭ tradukitaj detektivaj enigmoj fojfoje aperas. Ni, tamen, devis atendi ĝis 1999 por ĝui en Esperanto unu el la plej famaj kaj originalecaj protagonistoj de la monda krima literaturo, la parizan komisaron Maigret [megré], kreitan de Georges Simenon [ĵorĵ simenó].

Maigret sola konsistigas apartan sub-ĝenron de krimrakontoj. Gravas en ĝi la psikologia deduktado kaj analizo de homaj interrilatoj. Simenon krome havas apartan talenton igi eventojn en si mem neprobablajn aperi tre verŝajnaj per lerta prezento de medioj kaj homaj karakteroj. Lia kapablo teni la leganton en streĉa ekscito sen grandaj gestoj kaj dramoj estas rimarkinda kaj nekutima.

La eldonistoj elektis eldoni unu el la pli memorindaj romanoj pri Maigret: Maigret hezitas. Tiu estas „kroniko pri antaŭanoncita morto”, por prunti esprimon el tute alia literatura mondflanko. La eksciton ĉi tie ne kreas la demando „kiu kulpis?”, kiel preskaŭ ĉiam en krimromanoj, sed „kiu kiel kulpos?”, kaj „kiu estos viktimo?”. Plej gravas, tamen, la rilatoj inter la homoj, eblaj murdontoj kaj murdotoj, kaj klopodantoj malhelpi fatalan finon. La socia medio estas altklasa, kaj la leganto povas dividi kun la mezklasa funkciulo Maigret senton de fremdeco en tiu alta societo. Legante oni ekkonas la rolantojn kaj trovas ilin, eĉ la malpli gravajn, kredindaj homoj kun historio kaj individueco.

La traduka lingvaĵo de Daniel Luez [danjél lué] ĝenerale estas bona, kvankam li ofte iom rigide paŭsis la francan originalan tekston. Precipe la dialogo en ĉiutaga, fojfoje triviala lingvaĵo fluas nature, kun malmultaj esceptoj. Se, tamen, mencii makuletojn, jen du: Por kompreni, kion signifas „fari al si malbonan sangon”, la leganto bezonus franclingvan frazaron, sed feliĉe (aŭ eble bedaŭrinde?) en ĉi tiu okazo PIV funkcias kiel tia. Alia nenormaĵo estas tio, kion gramatikistoj nomas tempo absoluta anstataŭ relativa en subpropozicioj post ke kaj ĉu.

Por resumi: ne indas heziti antaŭ Maigret hezitas!

Sten JOHANSSON

Georges Simenon: Maigret hezitas. Elfrancigis Daniel Luez. Eld. Sezonoj, Jekaterinburg, 1999. 128 paĝoj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!