| Retadresoj en la retregiono esperanto.beĈiu Esperanto-parolanto en Belgio povas akiri retadreson, kiu finiĝas per @esperanto.be. La adresoj en la regiono esperanto.be estas plusendadresoj. Tio signifas, ke la uzanto bezonas alian adreson, ekzemple ĉe Evonet.be, Belgacom.net, Yahoo aŭ alia retperanto. Al tiu adreso ĉiu poŝto alvenanta ĉe esperanto.be estas aŭtomate plusendata. AvantaĝojRetadreso en la retregiono esperanto.be havas plurajn avantaĝojn:
MendiMendi vian retadreson vi povas facile per la ĉi-posta formularo. La prezo de retadreso estas 2 eŭrojn (+AVI) monate, kaj estos fakturita al vi unu fojon jare. Membroj de FEL ricevas rabaton de 50 %. Se vi volas scii pli ...... pri spamoSpamo estas nedezirata amase dissendita reklamo. La plej oftaj spamleteroj temas pri Viagra, pornografio, nehonestaj komercaj proponoj, ktp. Ĉi-momente preskaŭ 98 %1 de la retpoŝtaĵoj konsistas el spamo. Se ne ekzistus do filtriloj, via poŝtkesto estus baldaŭ plena, kaj vi apenaŭ plu trovus la veran poŝton inter la rubo. FEL baras spamon per diversaj filtriloj:
1. Laŭ statistiko de la 22a de oktobro 2005.
Por eviti ricevi amasan reklamon, ni rekomendas al ĉiu neniam publikigi sian esperanto.be-adreson en publika loko, do ne en retpaĝoj, nek en novaĵgrupoj.
Kiu ricevas la servon? La filtriloj estas senpagaj. La adresfiltrilon oni ne povas nuligi. La IP-filtrilo kaj la enhava filtrilo estas elŝalteblaj se oni deziras tion. ... pri virusojEkzistas granda diverseco de danĝeraj virusoj: Word-virusoj, HTML-virusoj, Excel-virusoj ... La plej oftaj tamen ĉi-momente estas programvirusoj. Ili troviĝas en aldonaĵoj al retleteroj kaj havas sufiksojn kiel .EXE (ekzemple tryme.exe) aŭ .COM kaj ofte duoblajn sufiksojn kiel .JPG.PIF aŭ .TXT.LNK. La servilo de FEL unue skanas la enhavon de ĉiuj aldonitaj dosieroj. Krome, ĉar ja preskaŭ ĉiuj aldonaĵoj kiuj finiĝas per .COM estas virusoj, kaj ĉar ĉiuj kun duobla aldonaĵo estas virusoj, ĝi ja avertas la uzantojn pri la ekzisto de suspektinda dosiero, per la frazo Atentu! Suspektinda dosiero!. Krome ĝi ŝanĝas la sufikson de la aldonaĵo al .TxT. Ekzemple kournikova.jpg.tif iĝos kournikova.jpg.TxT. La avantaĝo estas, ke sola alklako de la dosiernomo ne povas funkciigi la viruson. Krome malbone agorditaj poŝtiloj kiel Outlook Express ne povos aŭtomate ekigi la virusojn. Ĉu mi do ne plu bezonas kontraŭvirusan programon? Kontraŭvirusilo restas rekomendinda por nespertaj uzantoj. Ekzistas ja difinita kvanto de virusoj, kiuj povas kasiĝi ekzemple en Word-dokumento, kaj por tiuj la FEL-servilo ne sendas averton. Tamen 99 % de la nunaj virusoj estas de tiu speco kiun la FEL-servilo ja rekonas. Kiu ricevas la servon? La kontraŭvirusa filtrilo estas senpaga kaj ĝin ricevas ĉiu. Oni ne povas nuligi ĝin. ... pri grandaj dosierojLa FEL-komputilo normale baras ĉiujn aldonaĵojn, kiuj estas pli grandaj ol 2048 kilobajtaj. Tio estas por via kaj nia sekureco. Se vi tamen atendas ricevi pli grandajn dokumentojn de difinita adreso, ni povas elŝalti la barilon por tiu adreso, tiel ke vi ja povas ricevi aldonaĵojn kiom ajn longajn. ... pri askiaj mesaĝoj kaj mesaĝoj kun aldonaĵoIam en la komenca periodo de retpoŝto, mesaĝo povis konsisti nur el „pura teksto”, la tiel nomataj askiaj mesaĝoj. Nun mesaĝo povas esti multkolora, enhavi fotojn, belajn titolojn, ktp. kaj havi aldonaĵojn (programojn, dosierojn, ktp.). Ĉio tio estas bela, sed ankaŭ havas siajn malavantaĝojn. Unue, tiuj mesaĝoj povas esti 10 ĝis 100 fojojn pli grandaj ol ordinara askia mesaĝo - kaj tion finfine pagos vi, la ricevanto - kaj due ne-askiaj mesaĝoj povas enhavi virusojn. Pro tio la uzantoj de esperanto.be povas peti, ke ĉiuj mesaĝoj estu aŭtomate konvertitaj al askiaj mesaĝoj. Kiu ricevas la servon? La askiigo de la mesaĝoj estas senpaga. La servon ricevas ĉiu, kiu petas ĝin. Oni povas nuligi ĝin denove post simpla peto. Legu ankaŭ nian paĝon pri la oftaj demandoj MENDILOBonvolu entajpi vian nomon kaj adreson. Se vi jam estas konata ĉe FEL kaj se vi scias vian FEL-kodon, vi povas transsalti la kadrojn 6, 7 kaj 8 (adreso, urbo kaj lando.) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2006-03-06 |