|
Oftaj demandoj pri retpoŝto... pri retadresoj en la regiono esperanto.beMi havas retadreson en la regiono esperanto.be sed ne scias, kiel agordi mian poŝtilon, por ke miaj konatoj aŭtomate respondu al mia esperanto.be-adreso. Oni ŝanĝu en sia poŝtilo nur unu indikon, nome via malnova retadreso iĝu via nova adreso en la formo mianomo@esperanto.be. Ĉiujn aliajn indikojn (POP-servilo, SMTP-servilo) vi ne ŝanĝu. Por helpi trovi la lokon, ni listigas tie ĉi la ĉefajn poŝtilojn:
... pri spamoPluraj personoj avertis min, ke ili ricevis de mi nepetitan reklammesaĝon (spamo), sed tiujn mesaĝojn mi ne sendis. Kio okazas? La granda plimulto de la spammesaĝoj enhavas falsitan sendadreson. Spamistoj faras tion, por ke oni povu malpli facile trovi kaj puni ilin. Se ili uzas vian retadreson, oni eble plendos ĉe vi. Ankaŭ povas okazi, ke tiuj spammesaĝoj atingas ne (plu) ekzistantan adreson, kaj tiam revenas al vi. Tiujn revenintajn mesaĝojn vi simple forĵetu. Estas malmulte kion oni povas fari por eviti ilin. Al veraj plendoj vi povus respondi per ĝentila letereto kaj klarigi, ke vi estas senkulpa, sed ke alia uzis vian adreson.
... pri virusojMi ricevis mesaĝon, kiu diras, ke letero, kiun mi sendis, enhavas viruson. Sed mia kontraŭvirusa programo indikas, ke mia komputilo estas pura. Kiun do kredi? La granda plimulto de la nuntempaj virusoj ne nur kaptas la adresojn al kiuj ĝi sendas sin mem el la infektita komputilo, sed krome ŝajnigas, ke ili estas senditaj de adreso, kiun ĝi ie trovas sur la infektita komputilo. Se via retadreso do troviĝas sur la disko de iu infektita komputilo, povus esti, ke tiu komputilo dissendas virusojn kaj agas kvazaŭ ili venas de vi. Sekve, se vi estas certa, ke via komputilo ne estas infektita, ignoru tiajn mesaĝojn. Kiun kontraŭvirusan programon vi rekomendas? Unua konsilo: uzu retpoŝtan programon, kiu ne aŭtomate malfermas aldonaĵojn, ekzemple Mozilla Thunderbird. Dua konsilo: neniam malfermu aldonaĵon de persono, kiun vi ne konas - kaj ne malfermu aldonaĵon de persono kiun vi ja konas, se tiu ne menciis la aldonaĵon en sia letero. Okaze de dubo, demandu ĉu vere aldonaĵo estis sendita, kaj kion ĝi enhavas. Virusoj disvastiĝas ĉefe pro personoj, kiuj senpripense alklakas dosierojn. Tria konsilo: instalu kontraŭvirusan programon ... Kaspersky estas unu el la plej bonaj, sed ĝi iom kostas. Liveras ĝin la firmao CDLine (oni parolas Esperanton). La hungara Grisoft AVG estas bona kaj senkosta sed ĝi ne haltigas ĉiujn virusojn. Ankaŭ rekomendinda estas Avast kiu ŝajne ĉi-momente estas iom pli bona ol AVG. Mi volus averti la personon, kiu sendis al mi viruson Se oni ricevas retmesaĝon kun aldonita viruso, pluraj emas simple alklaki la Respondu-butonon de sia poŝtilo, kaj averti la sendinton. La ideo skribi al la sendinto estas tre bona, ĉar plej ofte tiu entute ne konscias pri la plusendado de viruso. Sed uzi tiucele la Respondu-butonon ne havas sencon. La granda plimulto de la lastatempaj virusoj falsas la sendadreson. Se vi do ricevas infektitan retmesaĝon de sinjoro.ikso@espernato.be, tiu sinjoro Ikso plej verŝajne tute ne kulpas kaj havas neinfektitan komputilon. Kiel do ekscii, kies komputilo vere kulpas? Por ekscii, kies komputilo kulpas, necesas atente rigardi la ĉapon de la retmesaĝo, kiu enhavis la viruson. En tiu ĉapo vi trovu la plej suban linion, kiu komenciĝas per la vorto Received. Tiu linio povus ekzemple aspekti jene: Received: from [130.192.140.88] by 195.130.132.41; Thu, 21 Aug 2003 23:30:53 +0500 Plue en tiu linio vi trovu la IP-numeron de la sendinta komputilo. La IP-numero estas numero konsistanta el 4 nombroj inter 0 kaj 255. En la supra ekzemplo tiu nombro do estas 130.192.140.88. Nun vi uzu iun retregion-serĉilon (angle: DNS look up service), ekzemple http://cc-www.uia.ac.be/ds/nslookup.html kaj tie vi tajpu 130.192.140.88. La respondo estos ecoa88.econ.unito.it. Tiel vi scios, ke la sendinto havas komputilon en la retregiono unito.it. Se vi mem konas personon, kiu havas retadreson, kiu finiĝas per unito.it, tre verŝajne ties komputilo estas infektita, kaj tiam vi povas averti lin. Se vi ne konas iun tie, vi povus sendi mesaĝon al postmaster@unito.it, kaj averti, ke komputilo 130.192.140.88 estas infektita. Iuj servilestroj ŝatos tion kaj tuj avertos la koncernaton, sed aliaj, plej ofte en tre grandaj entreprenoj, neglektos vian mesaĝon.
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17 |