MONATO

El mia vidpunkto

Kapitalismo sen masko

Unu el la grandaj miskomprenoj de nia epoko ŝajnas al mi esti la aserto, ke – kun la falo de la komunisma Sovetio – fiaskis la socialismo kaj venkis la kapitalismo. Sed ĉu la „socialismo” de Sovetio estis io alia ol ŝtat-kapitalismo, en kiu la ŝtato (t. e. la ŝtataj, do partiaj funkciuloj) estis riĉaj kapitalistoj kaj la ordinaraj civitanoj la ekspluatitaj malriĉuloj? La sola diferenco al la nuna Rusio estis, ke la tiama ŝtato garantiis al la malriĉuloj vivnivelon sen malsato – nun en eksa Sovetio la novaj (grandparte malnovaj!) kapitalistoj tute ne havas intereson pri la malriĉuloj. En kapitalismo sen masko ili serĉas nur la propran profiton.

Se ni akceptas tiun ĉi analizon, ni povas aŭ devas diri, ke ne fiaskis socialismo (kiu, cetere, nenie kaj neniam vere estis establita ĝis nun) sed formo de kapitalismo. Ĝi tamen ne fiaskis, ĉar ĝi estis kapitalismo, sed ĉar tiu sistemo estis malekonomia: tro granda nombro de burokratoj kontrastis al mismanaĝado kun mizera loĝistiko (en fabrikoj ofte mutis maŝinoj ĉar ne alvenis materialo ĝustatempe), neefikaj produkt-metodoj kaj malmodernaj maŝinoj. Aldoniĝis, tamen, ideologia obstaklo: Sovetio dum la periodo de la „malvarma milito” elspezis gigantajn sumojn por armeo kaj atom-arsenalo. Tiu ĉi kaĉo da problemoj, mankoj kaj absurdaĵoj fine kondukis al pereo de la ŝtatkapitalisma Sovetio.

Kun homa vizaĝo

La „venko” de la okcidenta kapitalismo kontraŭ la komunismo ŝuldiĝis precipe al la fakto, ke ĝi estis multe pli efika, kun multe pli grandaj profitoj, ne nur por kelkaj ŝtataj funkciuloj, sed por vastaj tavoloj de l' popolo. Usono kaj aliaj ŝtatoj povis financi sian atom-arsenalon sen mizerigi civitanojn. En plej multaj okcidentaj landoj ni havis „kapitalismon kun homa vizaĝo” (kiam disidentoj en orienta Eŭropo revis pri „socialismo kun homa vizaĝo”). Okcidentaj kapitalistoj (kaj politikistoj) konsciis, ke por efika produktado necesas kontentaj laboristoj. Do industrio, ekonomio kaj registaroj (per koncernaj leĝoj) ebligis al pli kaj pli multaj homoj bonfarton kaj certan bonhavon. Sekve de sociala komponento tiu ĉi sistemo prosperis kaj oni fieris pri sia „morala” kapitalismo.

Skandaloj, skandaloj

Sed nun tiu ĉi moraleco montriĝas pli kaj pli hipokrita. Unu skandalo post la alia en pluraj renomaj landoj forŝiris tiun maskon. Plej ekstremaj estis la skandaloj en la plej ekstrema kapitalisma sistemo, tiu de Usono. Estas ne nur (la preskaŭ jam) kutimaj ŝmirmonaj kaj korupto-deliktoj aŭ gajnoj per (kontraŭleĝa) spekulado, sed eĉ falsado de bilancoj fare de estroj de grandegaj kompanioj. Kvazaŭ ne sufiĉus tiaj abomenindaj pekoj de renomaj manaĝeroj de renomaj usonaj entreprenoj, eĉ al prezidanto Bush [buŝ] kaj la usona vicprezidanto oni riproĉas, ke ili kontraŭleĝe riĉigis sin per tiel nomataj „internulaj negocoj”.

Kio okazis? Kial kapitalistoj agas tiel malmorale? Ŝajnas, ke la skandaloj malkaŝas la karakteron de la nova kapitalismo: ĝi vekas avidojn. Ebloj kontentigi tiajn avidojn estas sistem-imanentaj. Ni prenu la ekzemplon de „internula negoco”. Se mi posedas akciojn de kompanio kaj samtempe havas gravan funkcion (estran, konsilantan aŭ kontrolan) en tiu ĉi kompanio, kompreneble mi scias pri tre multaj ĝiaj internaj aferoj. Ekzemple mi scias, ke baldaŭ la kompanio eniros gravan ekonomian krizon, kies sekvo estos falo de ĝia akcia kurzo, pri kio ordinaraj akciuloj ne jam povas scii. Nun do mi vendas miajn akciojn je bonega prezo, kun bonega gajno. Kelkajn tagojn aŭ semajnojn poste la ordinaraj akciuloj suferos teruran perdon pro falinta kurzo.

Avidoj, avidoj

Simile, sed kun multe pli granda krim-energio agas estroj de kompanioj: ili falsas bilancojn tiel, ke la akcia kurzo saltas supren. Ĉar la salajro de l' estro estas ligita al la kurzo, li gajnas bonege. Kiam la kompanio bankrotas kaj ordinaraj akciuloj perdas, li povas fajfi pri tio: sur lia konto jam troviĝas milionoj. Sed kial simplaj akciuloj povas esti tiel (kaj per multaj aliaj manieroj) trompataj?

Multjardeka prospero de okcidenta kapitalismo, dum kiu konsiderinde kreskis la nombro de milionuloj, vekis avidojn de homoj en konsumismo kaj amuzosocio. Protagonistoj de kapitalismo sugestiis, ke ĉiu povos fariĝi milionulo; li nur devas aĉeti akciojn kaj spekuladi ĉe borsoj. Por kontentigi la postuladon oni privatigis ŝtat-entreprenojn kaj tiel havis multajn novajn akciojn. Por kontentigi la avidon je profitoj, oni maldungis laboristojn, ĉar salajroj kostas, kaj anstataŭis ilin per robotoj (aŭtomatigo kaj raciigado, kiel oni eŭfemisme nomas tion), produktejojn oni transigis al foraj landoj kun malaltegaj salajroj.

Dio profito

La sola celo de kompanioj nun estas laŭeble granda gajno, laŭeble granda dividendo kaj laŭeble alta akcikurzo. Aldoniĝis la gigantomaniaj promesoj de la tiel nomata nova ekonomio (komputiloj, elektronikaj komunikiloj). Por ke manaĝeroj vere sekvu nur tiun celon al maksimuma profito, oni pagis al ili ne nur gigantajn salajrojn sed precipe instigis ilin per opcioj je akcioj, kreskigi gajnon de entrepreno. Ruzaj manaĝeroj ekspluatis tiun ĉi eblon kaj falsis bilancojn, por tiel persone gajni – vidu supre.

Krom manaĝeroj per tiu ĉi (mal)nova kapitalismo profitis precipe lertaj spekulantoj, sed la amaso de antaŭe bonfartaj homoj gajnis aŭ malmulte aŭ tute ne – aŭ perdis, kiam pli kaj pli ofte bankrotis akcikompanioj. Sed precipe kreskis, parte terure, la nombroj de senlaboruloj. Perdiĝis en tia egoisma socio la iama sociala ekvilibro de „morala” kapitalismo, tiel ke nun ni havas grandan nombron de mizeruloj en riĉaj landoj.

La lastatempaj grandaj skandaloj tiukampaj en Usono montras tamen, ke tiu ĉi kapitalismo sen morala masko povas perturbi la tutan ekonomian sistemon de lando. Bush tial postulis pli multan kontroladon kaj revenon al moralo. Ni devas dubi, ke oni sekvos alvokon de iu, kiu mem pekis kontraŭ moralo. Bush, cetere, havas tre simplan rimedon por sufoki kritikon kaj forgesigi liajn misfarojn: li ordonos realigi la longe planatan atakon kontraŭ Irakon, por en nova patriotismo savi Usonon – kaj sin mem.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2002