MONATO

Spirita Vivo

ESEO

La rolo de lingvoj ĉe la pensado

Antaŭ ses jaroj mi ĉeestis prelegon de profesoro Balabán pri la diferenco inter la pens- kaj esprim-manieroj en la greka kaj hebrea lingvoj. La prelego estis tre interesa. Tamen por ni, kiuj ne regas la hebrean, restis pluraj neklaraĵoj, kiuj instigis al plua serĉado.

Iom da prilumo venis per trastudo de la verko de Balabán: La hebrea pensmaniero (1993). Spite tion, tiu problemo sekvis min dum jaroj. Venis al mi la demando, kial, dum tutaj jarcentoj, neniu provis transpontigi tiun abismon? (Poste mi konstatis, ke pluraj tion ja provadis.) Aperis ankaŭ la ideo, ke la kreinto de Esperanto estis laŭ-naske hebreo, studis en „latinaj” lernejoj, tiel ke en lia kapo kunpuŝiĝis ambaŭ tiuj fluoj de pensado kaj esprimado, kaj tio devas speguliĝi en lia ĉefa verko – en Esperanto.

Fine de la jaro 1999 mi konatiĝis kun profesoro instruanta filozofion de lingvistiko en la universitato en Lausanne [lozán], Svislando, kaj, estante kun li kvar tagojn, mi havis okazon informi lin ankaŭ pri mia problemo. Sen diri ion konkretan, li promesis, ke li sendos ion. En februaro 2000 li sendis al mi la franclingvan tradukon de la libro de la itala filozofo Umberto Eco: La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo. Mi estis surprizita. La libro fake pritraktis tion, kion mi nur laike supozis, nome, ke inter la stiloj de pensado, esprimado kaj skribado en la hebrea lingvo ekzistas rekta rilato.

La libro estas tre interesa. Fine de siaj pripensoj Umberto Eco venas al la konkludo, ke plej verŝajne oni ne trovos perfektan lingvon, sed al la perfekta lingvo pleje, tiusence, proksimiĝas ĝuste Esperanto, ĉar ĝi enhavas la gravajn elementojn de ambaŭ menciitaj fluoj, el la hebrea precipe la kreivan kunagadon de la uzanto en kreado de esprimoj, kaj la eblon esprimi per unu vorto eĉ tutan ideon, kaj samtempe precize esprimi la nociojn laŭ la greka principo. Ĉi tiu fakto estis priskribata, jam antaŭ 70 jaroj, ne per komparado de la greka kaj la hebrea sed en komparo kun certaj naciaj lingvoj (germana, franca, angla) de alia franclingva svisa universitata profesoro, Edmond Privat, en lia verketo Esprimo de sentoj en Esperanto.

Enirante la vojon de proksimiĝado de kristanoj kaj hebreoj, kio estas nia ĉefa tasko, oni komencis serĉi la fontojn kaj la evolu-manierojn de la malharmonio inter la hebreoj kaj kristanoj, kaj kiamaniere tio povis atingi la teruran kulminon – la t.n. holokaŭston. Eĉ se oni ne prezentas tion kiel la ĉefan kaŭzon, tamen ĉiuj agnoskas, ke unu fonto estas ankaŭ la principa diferenco en pensado de hebreoj kaj kristanoj. Eble valorus la penon fake prijuĝi kiomgrade la ŝato kaj admiro pri la greka kaj romia retoriko flanke de Goebbels influis lian sintenon al la judoj. Tio estas du mondoj, esprimiĝis profesoro Balabán en siaj prelego kaj verko.

Strebado al sintezo

Eble ĉiuj sentas, ke kun la nova jarmilo ni eniris alian pensmanieron. Vidante la pasintan jarmilon plena de malakordoj, disiĝoj, militoj kaj malamikeco, ni vidas nun ĉie strebadon pri sintezo, proksimiĝado kaj unuigado. Kiel la fendado religia, nacia kaj eĉ atoma estas malbonaj, tiel la sintezo ĉiudirekte estas prospera. Ne nur ajna-forma miksaĵo, sed prudenta komuna strebado pri bono. La multe pridiskutata, laŭdata, sed ankaŭ malbenata tutmondigo estas ankaŭ certa-forme ia sintezo. Sed la unusola akceptebla formo de tiu tutmondigo estas laŭeble ekvilibra evoluo de la tuta globo, en spirito de solidareco. Unueco en plureco kaj diverseco.

Mi volas, ke tiu ĉi atentigo estu plejeble konciza, tial nur kelkaj mencioj: La historiistoj, penetrante profunden en la historion, venis ĝis Sumero. De tie oni supozas la migradon de nia kulturo – tra Asirio kaj Babilonio, Grekio kaj Romia Imperio – ĝis la nuna Eŭropo. Tiu ĉi kulturo uzis, precipe en la epoko de la antikvaj grekoj kaj romianoj, lingvojn, kiuj esprimadis la pensojn dismembrigitaj en vortojn kun precize limigita signifo. Tial nia terminologio baziĝas sur la greka-latina fundamento. Sed el la regiono de Sumero eliris ankaŭ Abrahamo kun sia tribo. Dum lia vagado ekestis la hebreaj lingvo kaj skribo, kun pluraj specialaĵoj, certe sub influo de la religie perceptata ĉiutaga vivo kaj de la konscio pri la devoj de la elektita popolo.

En la hebrea estis verkita la biblio, la promesoj kaj instruoj de la Eternulo. Profesoro Balabán diras: „La hebrean pensmanieron ne eblas difini, t.e. meti al ĝi ekzaktajn limojn, ĉar ne eblas ĝisvidi la finon aŭ la finan formon.” Kiam aperis la bezono traduki la biblion el la hebrea en la grekan, tiam estiĝis la Septuaginto. Laŭ Balabán „tio ne estas ia sklaveca traduko, sed interpretado en alian mondon de pensado, en la mondon grekan.” Eĉ dum mi ne regas la hebrean, mi sentas, ke la esenca influo de la hebrea al Esperanto kuŝas ĝuste en la sfero de transdonado de pensoj, ne nur de vortoj. Kaj se ni rememoros la pritrakton de profesoro Eco, ke komence, kiam ne ekzistis iu homa lingvo, dio parolis pere de naturaj kaj atmosferaj fenomenoj, kio estas jam proksime de la transpenetrado de pensoj, kiun oni antaŭvidas (Teilhard de Chardin k.a.) ĉe la pli superaj estaĵoj (anĝeloj); kaj la perdo de tiu kapablo (elpeliĝo el la paradizo) kaj la komunikado dismembrigita en vortojn, jen – ĉu tio ne povas esti la komenco de la unika fenomeno de la homa parolkapablo?

Por esti konciza, mi esprimis tion verŝajne ne tute konvene, sed mi volis nur aludi kelkajn ĉefajn punktojn. Estas interese, ke Emil Hanhiniemi, laŭdevene finno, post la dua mondmilito enmigrinto en Aŭstralio, nun 80-jara, antaŭ 30 jaroj eldonadis la kajerojn Lingvologiaj studoj, en kiuj li diris, ke li estas certa, ke devas ekzisti multe pli perfekta maniero de komunikado, sed ke Esperanto estas la plej konvena inter-ŝtupo sur tiu vojo.

Tio ĉi estas iom ne-ordigita amaso da pensoj, sed mi pensas, ke ĝi povas servi kiel instigo por plua studado. Necesas koni relative bone ĉiujn elementojn de la problemo. Tial estus konvene unuigi konojn kaj fortojn de pluraj fakuloj. Estus inde, se tiel ni povus kontribui al klarigo de la problemoj en la miljara kunvivado de hebreoj kaj kristanoj, kaj helpi al ili reciproke proksimiĝi.

Jiří LAUBE

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2003