MONATO

Libroj

Malnova biblia epizodo en modernaj vestoj

La Biblio, pro historiaj kaŭzoj, en la eŭropa kulturo estas konstanta fonto de temoj por la arto, inkluzive beletron. Certe, diversaj epizodoj el tiu konglomerato de diverstempaj libroj estas ne egale allogaj por verkistoj, kaj kelkaj, pro streĉa aventureco, estas uzataj tre ofte. Al tiuj, certe, apartenas la historio pri Jozefo, kiu el amata filo de sia patro en sovaĝa paŝtista tribo pro malico de siaj fratoj fariĝis sklavo, poste prizonulo, kaj poste – ĉefministro kaj despoto de la plej civilizita lando de sia tempo; li, tamen, havis tian grandanimecon, ke pardonis siajn malbonajn fratojn kaj venigis sian tribon al Egiptio, kie ĝi poste loĝis dum kvarcent jaroj. Tiu neelĉerpebla, realisme verkita fonto por romanoj fariĝis ankaŭ inspirilo por la ĉeĥa reĝisoro kaj esperanta dramverkisto Valdemar Vinař [vinarŝ] (1918-1981), verkinta la novelon La skandalo pri Jozefo.

En la centro de la novelo estas la „skandala” epizodo el la vivo de Jozefo, kiam li, estante sklavo de Potifar, fariĝis objekto de seksatenco fare de ties edzino, rifuzis kun ŝi kunkuŝi kaj estis venĝe mem akuzita de la malĉastulino pri seksatenco. La ceteraj partoj de lia vivo estas menciataj nur skize aŭ tute ne. La tuta novelo konsistas el kvin apartaj monologoj, kie la partoprenantoj kaj flankaj observantoj de la evento prezentas siajn diversajn opiniojn pri la okazintaĵo – negra sklavino el la domo de Potifar, la Potifar-edzino, Jozefo, Potifar kaj gvardiano. Tiuj vidpunktoj devas suplementi unu la alian kaj prezenti siaspecan „stereoskopian” bildon de la afero kaj socia medio ĉirkaŭ ĝi. La rimedo malnova, sed, se lerte aplikata, trafa. Kaj la aŭtoro havis ĉiujn premisojn por sukcese prezenti la novan rigardon al la 3500-jara temo: riĉa lingvaĵo, bona posedo de stila varieco, ebliganta per vortkarakterizo prezenti homkarakterojn kaj sociajn interrilatojn. Multe kontribuas al la sukceso bela drameca prezento de la aferoj, devenanta el la teatra sperto de la aŭtoro. Vere vivecaj estas motivoj de la agoj de la protagonistoj, eĉ inkluzive ateismemajn meditojn de Jozefo (en la Biblio io simila ja troveblas). Ĝenerale, prezento de antikvaj homoj en iom modernigita aspekto estas bona afero kaj helpas pli bone imagi la fontojn de la moderna civilizo. Sed – estas kelkaj sed-oj.

La verko ja estas historia, kaj nenio tiel fuŝas tiuĝenrajn beletraĵojn kiel anakronismoj. Por eviti ilin, la aŭtoro nepre devas laŭeble plene konatiĝi kun la epoko. Vinař tion faris nesufiĉe – do, en la verko troviĝas ridindaj anakronismoj. Ekzemple, egipta nobelo neniuokaze povus mortigi katon, tiom pli pretekste, ke de ĝi povas fonti malsanoj – la katoj en Egiptio ja estis sanktaj adorataj bestoj, kaj koncepto, ke iu besto povas esti malsanportanto simple tiutempe ne ekzistis. Komparo de virina mamo kun kuglo estas bela, sed ĉu kugloj povis ekzisti en la 17a jarcento antaŭ nia erao? Strange sonas en la buŝo de Jozefo la termino libido. Plus la aŭtoro ne interesiĝis pri historiaj kaŭzoj de la brila kariero de Jozefo, vere stranga en Egiptio por fremda barbaro: ĝi klarigeblas per tio, ke tiutempe la landon okupis kaj regis hiksosoj, gento mem „barbara” kaj parenca al hebreoj. Tial historie nekorekte sonas la monologo de la gvardiano. Ĉiuj tiuj malatentaĵoj de la aŭtoro grave malaltigas la rezultan nivelon de la novelo, kiu aliokaze povus esti multe pli rimarkinda.

La libro estas lukse eldonita: la kovrilo duras kaj belas, la papero blankas kaj estas uzata senŝpare (kelkaj paĝoj eĉ sentekstas); ĝi estas ilustrita de speciale faritaj por la teksto desegnaĵoj de Vadim Vacha. Poligrafie bonaj libroj ne oftas en Esperanto, tial necesas gratuli la eldonejon Kava-Pech.

Nikolao GUDSKOV
Valdemar Vinař: La skandalo pri Jozefo. Eld. Kava-Pech, 2002. 88 paĝoj en fortika kovrilo. ISBN 80-858350-7.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2002