MONATO

Turismo

SUD-EŬROPO

Impresoj pri Portugalio

La plimulto de la britoj, feriantaj en Portugalio, ŝatas la sudon de la lando por profiti la avantaĝojn de la mediteranea klimato. Mi tamen decidis viziti la nordon aŭ la tiel nomatan „kaŝitan” Portugalion, kiu eskapis la amasturismon kaj konservis sian sendifektan ĉarmon.

Tiucele mi flugis al Porto kaj de tie mi veturis per aŭtobuso al Póvoa de Varzim, kie mi vizitis plurajn vidindaĵojn. En tiu urbo tipaj estas granitaj domoj kun ruĝaj tegmentoj. En la regiono oni produktas multe da vino. La agroj estas fekundigataj per fukoj. Videblas arboj kun abunde pendantaj oranĝoj.

Póvoa estas la naskiĝloko de la romanverkisto Eça de Queirós, kiu pasigis la jarojn 1874-1888 kiel konsulo en du urboj de Anglio. Oni honoris lin per monumento, kiu troviĝas ekster la urbodomo.

La duan tagon mi vojaĝis en Guimarães, iama ĉefurbo kaj naskiĝurbo de Portugalio. Tie ĉi estas grandiozaj mezepokaj konstruaĵoj, kiuj ampleksas la preĝejon São Francisco de Assis kaj la palacon de la dukoj de Bragança. La palaco enhavas belajn pentraĵojn, tapetojn de Aubusson, persajn tapiŝojn kaj porcelanon.

Braga

Posttagmeze mi vojaĝis al Braga, ĉefa religia centro kaj unu el la plej grandaj urboj de Portugalio. La katedralo troviĝas en la urbocentro. Oni grimpas laŭ komplikaj barokaj ŝtuparoj al la granda sanktejo Bom Jesús do Monte, belega novklasika preĝejo.

Vespere grupo da folkloraj dancantoj distris gastojn de mia hotelo. La folklora muziko estas fundamenta en la historio de Portugalio, kies radikoj troviĝas en la trobadora kantado mezepoka. La plej fama stilo estas fado, ĉe kiu gitaroj akompanas la kantadon. Oni rakontis ankaŭ la legendon pri la koko el Barcelos. Tiu malnova legendo rakontas pri kondamnita, sed senkulpa viro, kiu diris, ke, kiel pruvo de sia senkulpeco, la rostita koko, kuŝanta sur la tablo de juĝisto leviĝos kaj ekkokerikos. Poste onidire tio vere efektiviĝis. Tiu legendo estas rakontata dum generacioj. En la urbo ĉie videblas bildoj de la koko de Barcelos, kiu estas simbolo de fido, justeco kaj bonŝanco.

Porto

La trian tagon mi revenis al la kosmopolita Porto. La urbo kuŝas ĉe la potenca rivero Douro. Porto havas plurajn grandiozajn pontojn – kaj betonaj, kaj feraj. Gustav Eiffell projektis unu el ili. Porto estis la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en la jaro 2001. Porto estas la dua granda urbo de la lando, de kiu devenas la nomoj de Portugalio kaj de la fama vino. Ĝi estas industria urbo, kiu havas grandegajn dokojn kaj ĝiaj sardinaj fabrikoj ludas gravan rolon. En la urbocentro staras monumento, kiu omaĝas la duoninsulajn militojn. Ĝi prezentas leonon (Portugalio), kiu venkas la aglon (Napoleono). Tiu fakto memorigis min, ke ankaŭ Britio partoprenis en tiuj militoj kaj ke ĝi kun Portugalio estis aliancanoj dum 600 jaroj. Multaj el la firmaoj pri produktado de vino Porto estas britaj kaj mi vizitis unu el ili por gustumi ĝin.

La klimato de Portugalio estas varma kaj seka. La suno brilas dum granda parto de la jaro kaj idealas por vinberoj. Tamen proksimume ĉiu kvara jaro estas favora jaro. En la malgrandaj bienoj junuloj ĉiam ankoraŭ tretas la vinber-rikolton.

En Porto troviĝas vidinda tram-muzeo. La urbo estis la unua sur la iberia duoninsulo, en kiu oni konstruis traman relvojon. Tie ĉi 20 000 kaheloj ornamas la fasadon de la stacidomo. Tiu arto de kahelornamado – la plej bonega en Portugalio – meritas apartan mencion. Ĝi estas nomata azulejos. Oni povas vidi ties specimenojn en la tuta lando. Bluaj, blankaj kaj multkoloraj kaheloj kovras la internon de preĝejoj, fasadojn de domoj kaj publikajn konstruaĵojn. Italoj inventis la majolikan teknikon en la 16a jarcento, kiu ebligas artistojn pentri rekte sur malseka argilo, kiu troviĝas sur tavolo de blanka emajlo. Oni povas vidi brilegajn panelojn de la 18a jarcento. En la 19a jarcento aperis novaj uzoj de azulejos, art nouveau kaj art déco, kiuj progresigis la tiuspecan arton.

La venontan tagon mi veturis per aŭtobuso tra la montara kamparo de Viseu, kie oni intense uzas venton por produkti elektron. Tie ĉi, sur plia alteco, la vinberoj kreskas por ricevi la reflektitan varmon de ŝtona grundo. Oni diris al mi, ke estas ĉiam pli malfacile dungi homojn, kiuj volonte laborus sur la terasoj ĉe temperaturo de 40 gradoj celsiaj.

Lamego, Coimbra, Santarém

Lamego estas alloga episkopa urbego, kiu estas fama pro ŝaŭmvino kaj bukano. Tie oni komencis konstrui katedralon en la 12a jarcento. Specialaĵoj de la montara regiono de Serra da Estela estas mielo kaj mola fromaĝo, produktita el ŝafa lakto. La plej alta punkto en la regiono troviĝas 2000 m super la marnivelo. Iuj el la lokaj homoj loĝas en casais, unuĉambraj pajlobudoj. Tio estas ĉefe en vilaĝetoj, kie ili bredas ŝafojn kaj kultivas sekalon kaj legomojn.

Neĝo maloftas en Portugalio. Kaj kiam neĝas en la montoj, lokaj familioj veturas tien por distriĝi. Tie mi vidis konkursojn por sledoĉaroj, skiantoj kaj infanoj, ĝuantaj toboganon. Guarda, originale romanika, estas la plej alta urbo en Portugalio, en kiu dominas granito kaj malfrugotika katedralo.

La sekvan tagon mi vojaĝis sud-okcidenten al Coimbra, la plej malnova kaj plej fama universitaturbo de Portugalio. Survoje estas grandaj citrusaj kampoj kaj ankaŭ florantaj migdalarbustoj.

Ĉiĉerono kondukis min al la loka universitato. La tiea biblioteko, fondita en 1725, estas aparte impona. Ĝi reprezentas unu el la multaj avantaĝoj de Portugalio pro la grandega kvanto de kolonia oro el Brazilo. La biblioteko enhavas 30 000 raraĵojn el entute 300 000 posedataj libroj. La muroj de kapelo estas kovritaj per belegaj kaheloj kaj aliloke troviĝas eksterordinaraj specimenoj de azulejos. 50 centonoj de la loĝantaro de Coimbra profesie estas ligita kun la universitato. Mia ĉiĉerono bedaŭris pri la fakto, ke la industrio en tiu urbo malkreskis.

Poste mi vojaĝis 200 km ĝis Santarém. Almeida Garrett, fama portugala poeto kaj dramaturgo de la 19a jarcento, skribis pri tiu urbo: „Libro, farita el ŝtono, en kiu la plej interesa kaj plej poezia parto de niaj kronikoj estas skribita.” Santarém troviĝas super rivero Tejo, preferata reĝa rezidejo en la 12a jarcentoj. Ĉi tie kunvenis la parlamento en la 13a, 14a kaj 15a jarcentoj. Mi vizitis ankaŭ la tombon de Cabral, malkovrinto de Brazilo, en la Preĝejo de Graco. La preĝejo Nossa Senhora da Conceição impone staras sur la placo Sá da Bandeira, baroka konstruaĵo el la 17a jarcento kun helkoloraj kaheloj azulejos

Óbidos kaj ties regiono

Mi alvenis la ravindan Óbidos, kiu konservas sian maŭran aspekton. La muzeo enhavas interesan kolekton de mapoj, armiloj kaj uniformoj, uzitaj dum la duoninsula milito. En 1808 en la urba periferio okazis la unua venko de Napoleono. Altaj muroj mezepokaj entute ĉirkaŭas Óbidos. Mi vagis sur la pavimŝtonetoj de vojetoj kaj rigardis la brilajn domojn blankajn. La preĝejo Santa Maria datiĝas de la renesanco kaj ties muroj estas kovritaj per bluaj azulejos el la 17a jarcento.

La sekvan tagon mi vizitis Alcobaça, Batalha kaj Nazaré. La plej grava vidindaĵo de la unua estas monaĥejo, fondita en 1147, kiu havas belegan preĝejon kaj klostrojn. Sed la grandioze ornamita eksteraĵo ne konvenas al la sparta vivo de cistercianoj, kiuj loĝis ĉi tie kaj establis la unuan lernejon en Portugalio.

En Batalha troviĝas unu el la plej varie konstruitaj preĝejoj en la lando. En la kanonikar-domo de la gotika monaĥejo estas la tombo de la nekonata soldato de Portugalio, kiun oni ĉiam gardas. Ĉi tie videblas belega vitralo, aparte en la kapelo de fondinto de la lernejo por produktantoj de vitraloj. La marborda urbo Nazaré estas tiel nomata pro statuo de la virgulino Maria, kiun monaĥo reportis al Nazareto en la 4a jarcento. Mi promenis tra la fascina kvartalo de la fiŝkaptistoj, la pitoreska plaĝa regiono kaj inter la ĉarmaj konstruaĵoj kaj vidindaĵoj de Sítio.

Lisbono

Antaŭ mia reflugo el la lisbona flughaveno mi havis tempon por trarigardi la ĉefurbon Lisbono. La ponto Vasco da Gama super la potenca rivero Tejo, kiu longas 26 km, estas unu el la plej longaj en la mondo. Inter la multaj monumentoj ĉi tie vidindas kopio de la Jesuo-monumento, kiu troviĝas en Rio de Ĵanejro. Treege imponas monumento omaĝe al Henriko la Navigisto, Vasco da Gama kaj multaj aliaj portugalaj malkovrintoj, kiu staras fronte al Atlantiko. Ĝi estas donaco de Sud-Afriko por danki tiujn, kiuj unue navigis al Kabo de Bona Espero.

En Lisbono dum ĉiuj sezonoj blovas vento el la oceano. La ĉefurbo kun 2 milionoj da loĝantoj, kvinono de la landa loĝantaro, estas la plej granda urbo de Portugalio. Ĉi tie estas vasta marmuzeo, en kiu estas eksponataj velŝipoj. La plej bela objekto estas reĝa barĝo, kiun veturigis 78 remistoj kaj kiun komandis reĝino Maria la 1a.

Mia restado en belega Portugalio finiĝis. Mi konstatis, ke la vivrapido estas malstreĉa kaj senhasta en la pli malgrandaj urboj de nordo. Tamen la varieco de pejzaĝo kaj riĉaĵo je monumentoj kaj konstruaĵoj sukcese kompletigas la travivaĵon.

William SIMCOCK

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2002