MONATO

Eseo

KOSOVO

Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras

En Kosovo okazis jam multaj pozitivaj ŝanĝiĝoj. Por mi, iranta tien ĉiujare, la pliboniĝoj tuj okulfrapas.

Pasis tri jaroj post la fino de la sanga milito en Kosovo, kie pereis almenaŭ 10 000 albanoj, precipe senkulpaj civiluloj. Ankoraŭ la vundoj de la milito ne bone saniĝis. La memoro kaj doloro pro la perdo de la karaj gefiloj, gefratoj, genepoj, gepatroj, geavoj, gekuzoj aŭ geamikoj ne estingiĝis kaj ne povas estingiĝi. Menciendas ke ankoraŭ centoj da albanoj restas senjuste enprizonigitaj en Serbio. Iujn la okupintoj fojfoje elprizonigas kontraŭ granda monsumo donita de iliaj proksimuloj. La internaciaj aŭtoritatuloj ne faras multon por ilia rapida kaj senkondiĉa liberigo.

Tamen Kosovo nun ne plu estas sub la serba jugo, sed sub administrado de UNMIK, la administracio establita de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). UNMIK havas kiel taskojn kaj pli favoran statuson por Kosovo (aŭtonomion), kaj la restarigon, laŭ la rezolucio 1244 de la 10a de junio 1999 de la Konsilio de Sekureco de UN, de la suvereneco de Jugoslavio, kiu tamen hodiaŭ konsistas nur el Serbio kaj Montenegro.

Al la marplaĝoj de Albanio

Pasante la landlimon inter Albanio kaj Kosovo oni surpriziĝas pro kortremiga bildo: dekoj da privataj aŭtoj registritaj en Kosovo veturigas ties albanajn familiojn, ĉefe junajn, geedzojn kaj multajn gefilojn, al la marplaĝoj de Durrës, Sarandë kaj aliaj. Malgraŭ la informoj de la gazetaro pri incidentoj kontraŭ kosovaj civitanoj, niaj gefratoj el Kosovo preferas jam la marplaĝojn kaj ripozejojn de Albanio al tiuj de Montenegro kaj Bulgario aŭ, kiel iam, de Grekio kaj Turkio.

Mi nur povas entuziasmiĝi pri tia bildo. Krom la fakto ke granda paca eliro al Albanio, ne pro suferoj sed pro plezuro, plifortigas nian nacian unuecon, estas ankaŭ kelkcentoj da milionoj da valuto enirantaj Albanion, plimildigantaj nian grandan komercan deficiton.

Bonan laboron faras nun ankaŭ nia ministrejo pri publikaj kaj turismaj aferoj. Ĝi starigis centron de promocio de albana turismo en hotelo Grand en Priština. Pluraj vojaĝagentejoj en Kosovo entreprenas la loĝigon de la ripozuloj el Kosovo en la plaĝoj de Albanio. Multaj familioj kiujn mi vizitis sciigis al mi ke ili jam estis en aŭ planas iri al Albanio por feriadi. Certe, Albanio ofertas por turistoj tre bonajn naturajn kondiĉojn, kaj nun iom post iom ankaŭ infrastrukturajn. Mi mem feriadis ĉi-somere en Velipojë kaj foriris de tie tre kontenta pro la pura, virga plaĝo, bona provizado kaj publika ordo. Tiaj estas laŭ mi ankaŭ aliaj marplaĝoj de Albanio, ĝis nun malpli frekventataj, kiel Shëngjin, Divjakë kaj Himarë.

Pliboniĝoj en komunikado

Kiam mi iris unuafoje al Kosovo, en oktobro 1999, krom la detruaĵojn okulfrapajn en domoj, vojoj, poŝtoficejoj kaj telekomunikejoj, mi rimarkis ankaŭ multajn mankojn en diversaj servoj. Ĉi-foje, ne nur la vojoj estas en bona stato, sed ankaŭ la enurba trafiko, ekzemple en Priština, notinde pliboniĝis. Tie estas, krom licencitaj busetoj, regulaj buslinioj certigantaj la moviĝon al ĉiuj punktoj de la urbo kaj ties ĉirkaŭo.

Nun oni povas telefoni ankaŭ en la telefonbudoj surtrotuare per telefonkartoj de Kosovo. Estas novaj modernaj vendejoj bone ekipitaj. Oni renovigis publikajn konstruaĵojn kaj lernejoj belaspektas. Laŭlonge de la interurbaj vojoj oni vidas multajn restoraciojn kaj motelojn kun naĝejoj, kie oni povas pasigi agrablajn horojn dum la someraj tagoj.

Estas malfermitaj en multaj urboj novaj bankoj necesaj por la malgrandaj kaj mezaj entreprenoj. Mi tie vidis multajn junajn civitanojn eniri kaj eliri, kio montras ke ili kredas je estonto por Kosovo. Multaj produktadaj entreprenoj komencis aŭ rekomencis sian agadon, aparte surkampe de konstruado, trinkaĵoj (la biero de Pejë estas eksterordinare bonkvalita), konservaĵoj, nutraĵoj, ktp.

La maltrankvilaĵoj de Adem Demači

Mi havis la plezuron denove renkontiĝi kaj longe babili kun Adem Demači, saĝa kaj sendependa politikisto, simbolo de la kosovana rezistado kontraŭ la serba reĝimo dum preskaŭ tridek jaroj. Li loĝas kaj laboras plejofte en Prizren, kie li sentas sin pli trankvila kaj pli libera ol en la ĉefurbo Priština por sin okupi pri studado, verkado kaj politikaj analizoj.

Dum la konversacio kun li mi eksciis ke albanoj de Kosovo aktuale staras antaŭ gravaj politikaj alternativoj. Laŭ UN-rezolucio 1244 Jugoslavio plutenas sian suverenecon sur Kosovo. En ĝi establiĝas internacia civila administracio, UNMIK, ia formo de ŝtatpotenco originala, eksperimenta, kie influas kaj intervenas nature la interesoj de granda nombro da diversaj ŝtatoj eŭropaj kaj ekstereŭropaj. La nova registaro elektita de la parlamento ne havas aŭtoritaton sur kampoj kiel defendo, internaj aferoj, financoj, juĝejoj kaj aliaj, kiuj apartenas al UNMIK mem. La aktuala internacia administranto, Michael Steiner, deklaras: „Mia biblio estas rezolucio 1244”, dum lia antaŭulo, la dano Hans Hakerup, aprobis la konstitucian kadron kiu altrudas la nuntempajn kondiĉojn. UNMIK decidis ankaŭ pri leĝoj kiel la jena: „ĉiu civitano el Kosovo rajtas voĉdoni ankaŭ por la politikaj partioj en Serbio”. (Kiu en Kosovo voĉdonas por tiuj partioj, krom serboj?) Serboj estas premantaj nun interalie por licencigo de la serba universitato en la nordo de Mitrovica.

En la parlamento de Kosovo la serboj akiris dek lokojn pro la balotoj, kiuj okazis ankaŭ en Serbio, plus dek aliajn donacitajn de UNMIK. Daŭras la kampanjo por amasa revenigo de serboj en Kosovon. Povas veni ankaŭ serboj, kiuj neniam antaŭe loĝis en Kosovo.

Aliflanke la albanaj politikistoj kaj publicistoj en Kosovo plurestas malviglaj, ne unuiĝintaj, sen larĝa kaj profunda vizio pri la estonteco de sia lando. Parto de politikistoj alkuris kaj alkuras al riĉaĵoj kaj postenoj, koruptiĝas kaj skismas.

Tiaj fenomenoj maltrankviligas Adem Demači. Liaj maltrankvilaĵoj speguliĝas en lia lasta poemo, fakte politika pamfleto, kiun li legis por mi. Ĝi titoliĝas Hola, mia verso. Referencante al la elstara kosova poeto, kiun la popolo konas per la kromnomo Sat Nokšiki, Adem alparolas al siaj sampatrujanoj per la buŝo de poeto, alvokas ke ili staru unuiĝintaj, ke ili plialtigu siajn scion kaj konscion, ke ili kontraŭstaru egoismon, avidon, envion, korupton, ĵaluzon, malkompetenton, mitemon, malamon kaj indiferenton, por savi la longtempe suferintan Kosovon kiam ajn ĝi bezonus ilian helpon.

La internaciaj administrantoj, opinias Adem, povas facile transdoni siajn multajn kaj vitalajn por albanoj rajtojn rekte al la aŭtoritatuloj en Beogrado, lasante la albanojn sin okupi per klerigado, agrikulturo, konstruado, ktp, kiel tion jam ebligis la titoista konstitucio de la iama Jugoslavio en la jaro 1974. Kion do tiam akiris albanoj kiuj verŝis sian sangon tiom longe?

Sendube ankaŭ la lando patrina devas fari pli multe por Kosovo. Ĝiaj intelektuloj, politikistoj kaj historiistoj devas helpi kiel ajn. Sed oni ne povas atendi ion de fremdaj historiistoj se iuj el niaj historiistoj starigas kaj protektas serbajn tezojn. Parolante kun Fehmi Baftiu, malnova juristo, ekskonsilisto de Adem Demači, mi eksciis ke en ĵus aperinta lernolibro pri internacia juro, verkita de profesoro Arben Puto, oni legas interalie, ke „Kosovo estis ĉiam sub la serba jurisdikcio”, dum, laŭ insista argumentado de Fehmi, la vero estas tute kontraŭa: neniam Kosovo estis sub serba jurisdikcio.

Kosovo antaŭeniros

En Kosovo ekzistas ĉiuj kondiĉoj por antaŭeniri. Ĝi posedas fekundajn agrojn, subterajn riĉaĵojn, el kiuj nur de ŝtonkarbo oni havas nekalkuleblajn rezervojn, bonegan geografian pozicion, junajn laboremajn homojn. Fakuloj ne intencas forlasi la landon, kontraŭe multaj el ili revenis.

Nun, kiam Kosovo havas sian registaron, estas pli taŭgaj kondiĉoj por antaŭeniri. Nature, tio povas estiĝi, kiel diras Adem Demači, se ni estas unuiĝintaj, konsciaj, malproksimvidantaj. Laŭ tiu vidpunkto kia ajn perforta manifestacio kiel tiuj en Dečane, Besjana kaj kontraŭ UNMIK povas nur plinigrigi nian bildon en la okuloj de la cetera mondo. Ne plu estas la tempo de klanaj, flagportistaj movadoj sed de civilizitaj movadoj kiuj honorigas sian nacion.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2002