MONATO

Libroj

Priskribo tre bone farita

Ĝis nun en Esperanto haveblis malmulto pri budhismo, kaj eble nenio verkita de budhisto, sentendenca, kaj ne propagandanta specifan skolon. Yamaguti entreprenis forigi tiun mankon, kaj la rezulto estas tre havinda, por personoj, kiuj deziras informojn objektivajn pri la kredaro de tiu religio.

Ĉerpante el aro da historiaj religiaj dokumentoj (sutroj), li provas prezenti al ni la esencajn instruojn de budhismo, kaj ankaŭ konigi al ni la ĉefajn ellaboraĵojn, kiujn ili spertis en la manoj de la ĉefaj skoloj. Yamaguti ne estas naiva kredanto. Li, prezentinte al ni doktrinon aŭ legendon, plejofte indikas al ni la spiritan (metaforan) signifon de „faktoj”, kiujn estas tre malfacile akcepti kiel historiaĵojn. Tiel, li pli-malpli senmitigas la budhanan tradicion pri la fondinto, Ŝakja-munio, kaj plurajn kredaĵojn, kiuj ŝajnas kontraŭi la prainstruojn de Ŝakja-munio.

Yamaguti atentigas, ke komence, ĉar la novaj adeptoj de Ŝakja-munio estis hinduoj, ili ofte ne plene komprenis tion, kion li (malakceptinte la instruojn de hinduismo) strebis esprimi al ili. Tial ĉe la vulgara nivelo, enbudhismiĝis la hindua kredo pri reenkarniĝo, enkonduko de ia speco de atmano (individueco daŭra de persono, tio, kion ni nomas „senmorta animo, aŭ individua spirito”), emo identigi personan atmanon kun ia transcenda budho, trofacila transformo de la koncepto de nirvano en koncepton pri ia postmorta ĉielo, preĝado al la Budho, kc.

Yamaguti emfazas, ke la fundamenta doktrino de Ŝakja-munio estis la malpermanenteco de ĉio, la malstabileco de ĉio, la fluanta, ŝanĝiĝanta karaktero de ĉio. Pro tio, ne povas ia „atmano”, ĉu persona, ĉu transcenda, havi spertojn, ĉar la koncepto mem de la atmano kontraŭas la fundamentan veron, ke nenio estas senŝanĝa, alfidenda.

La celo de la budhaj instruoj ne estis liberigi nin el malbona mondo, sed liberigi nin el niaj iluzioj. Kio okazas postmorte? Ŝakja-munio, saĝe, ne diskutis tion, nek instruis pri ĝi, ĉar tia diskuto forlogus nian atenton, kaj forgesigus al ni nian veran bezonon, t.e. liberiĝi el niaj katenoj ligantaj nin al materialismo, teoriumado, senbaza kredo al ia esotera vero.

Plurloke Yamaguti mencias paralelajn konceptojn en la instruado de Jesuo, en la Biblio. Li trafe indikas plurajn trafajn konceptojn komunajn al Jesuo kaj al Ŝakja-munio; samtempe li atentigas, ke dum kristanoj adoras Jesu-Kriston, la fundamenta instruo de Ŝakja-munio estis adori neniun, ankaŭ ne lin mem.

Estus facile riproĉi ĉi tiun libron, pro tio, ke ĝi ne diskutas ion aŭ alion, aŭ tro rapide preteriras diversajn dubaĵojn. Kiom oni povas fari en 112 paĝoj?

Nepre adeptoj de la multaj budhanaj skoloj insistos, ke Yamaguti „misprezentas” iujn esencajn budhajn instruojn aŭ verojn aŭ spertojn. Tio signifas nur, ke ili pretendas scii la solan veron, kaj ke ĉiu alia instruo estas nepre falsa. Sed, kvankam sendube Yamaguti havas proprajn preferojn pri la centreco de iuj instruoj, aŭ pri la valido de aliaj instruoj, li sukcesas plejparte, klere, klare, kaj senpartie priskribi temon, kiun miskonas aŭ malkonas la plej multaj okcidentanoj.

Donald BROADRIBB
Yamaguti Sin'iti: Enkonduko en Budhismon. Eld. Japana Budhana Ligo Esperantista, Nagoya, 2002. 112 paĝoj, glue binditaj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: decembro 2002