MONATO

Lingvo

SCIENCO

Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?

La anatomie modernaj homoj ekzistas de antaŭ 120 000-150 000 jaroj. Ili ekestis en Afriko, same kiel ĉiuj antaŭaj homospecioj. De tie ili disvastiĝis sur Eŭropon, Azion kaj Aŭstralion. En la „Proksima Oriento”, precipe en Israelo kaj Libano, la plej fruaj trovejoj aĝas preskaŭ 100 000 jarojn, en suda Eŭropo kaj centra Azio ĉ. 40 000 jarojn. Nordaj Eŭropo, Azio kaj Ameriko tiam estis kovritaj de glacio. En tiuj regionoj tiam jam de pli ol 100 000 jaroj vivis neandertaluloj. Ili estas klare distingeblaj anatomie de siaj pli modernaj parencoj, sed dum la unua tempo ne estis granda diferenco en kulturo kaj teĥnologio.

Kromanjonuloj

Sed antaŭ 40 000 jaroj, meze de la pasinta glacia epoko, okazis kultura salto ene de nur kelkmil jaroj. Aperis multe pli rafinitaj teknikoj, iloj, scioj pri traktado de multaj materialoj. La portantoj de tiu kulturo, nomataj Cro-Magnon-homoj [kromanjon] laŭ konata trovejo en centra Francio, estas famaj ankaŭ pro siaj impresaj pentraĵoj en kavernoj. Ili faris gravuraĵojn, skulptaĵojn, muzikinstrumentojn, ornamis siajn uzobjektojn kaj sin mem kaj – laŭ atesto de siaj funebraj kutimoj – evidente havis religion. Mallonge, ĝis iu grado ili havis kapablon pensi abstrakte. Tio estas vere granda kontrasto ne nur al samtempaj neandertaluloj, sed ankaŭ al la antaŭaj kromanjonuloj. La plej multaj kaj impresaj trovejoj estas kavernoj en la suda duono de Francio kaj norda Hispanio. Famaj estas tiuj en Lascaux [laskó] en provinco Dordogne [dordonj] kaj Altamira en provinco Santander. La plej aĝaj pentraĵoj ekestis antaŭ preskaŭ 40 000 jaroj, kvankam oni trovis en norda Israelo tipajn kromanjonajn instrumentojn faritajn jam 5000 jarojn antaŭe. Ene de ĉ. 10 000 jaroj tiu kultura revolucio disvastiĝis sur la tuta tero. Tio eĉ inkludas Amerikon, en kiun enmigris homoj antaŭ 30 000-35 000 jaroj tra Beringa Markolo. Tiu markolo tiam estis seka, ĉar la marnivelo estis cent metrojn pli malalta ol nun pro la multa akvo ligita en formo de glacio. Aliflanke la marbordoj estis senglaciaj pro la tiama periodo iom pli varma ol antaŭe kaj poste. Aŭstralio tiam estis denove izolita. Pliajn 10 000 jarojn poste estis malaperintaj la neandertaluloj, kvankam ili ekzistis kune kun modernaj homoj en la sama regiono (Proksima Oriento) dum 60 000 jaroj kaj eble eĉ kune vivis.

Estas fascina demando, kiel tia revolucio okazis. Ian Tattersall, usona antropologo, proponas novan teorion por klarigo1. Unue li atentigas, ke la kromanjonuloj anatomie ne estas distingeblaj de siaj antaŭulaj modernaj homoj. Li proponas, ke ili eĉ ne estas nova raso aŭ tribo, kiu disvastiĝis kaj formortigis siajn malpli kapablajn parencojn. Tio estus estinta mondvasta buĉado, kiun oni estus arkeologie eltrovinta. Laŭ li, anstataŭe disvastiĝis la kulturo, la teknikoj kaj scioj. Tiuj povas disvastiĝi facile kaj rapide, se la scioj atingas homojn jam disvastiĝintajn, kiuj estas kapablaj lerni. Sed en tiu procezo evidente devas esti iu detalo, en kiu la neandertaluloj ne povas sekvi, tiel ke ili havis gravan malavantaĝon en konkurado pri nutraĵo. Kial ili ne povis lerni tiajn kapablojn, kvankam ili havis cerbon same grandan kaj dum dekoj da jarmiloj interŝanĝis teknikajn atingaĵojn kun la samtempaj modernaj homoj?

La lingvo decidis

Laŭ Tattersall la decida diferenco estas, ke la parolada aparato de la moderna homo estas pli evoluinta ol tiu de neandertalulo (vidu la bildon). Speciale la pli granda faringa spaco ebligas eligi sonojn kun vere fajnaj diferencoj. Kontraŭe, neandertaluloj verŝajne havis nur malgrandan gamon da sonoj. Estas evidenta la avantaĝo donata de la lingvo por komunikado kaj lernado de komplikaj scioj kaj eĉ abstraktaj ideoj. (Pri tio atentigis ankaŭ aliaj, ekzemple Ivo Lapenna2, sed sen subteno el arkeologio aŭ kulturhistorio.) Helpe de interparolado eĉ eblas, kunlaborante, evoluigi ideojn kaj inventaĵojn. Certe post sia ekesto, la lingvo rapide disvastiĝis inter ekzistanta loĝantaro jam kapabla diferencige prononci kaj aŭskulti kaj abstrakte pensi. (Kontraŭe al Tattersall, mi ne parolas pri „invento” de la lingvo. Temas pri evoluada procezo, kiu certe bezonis multajn generaciojn. Ankaŭ verŝajne ne estis nur unu pralingvo. Oni eble povas kompari la inventadon de la skribo en historia tempo: Post la unua apero estis elpensataj multaj skribmanieroj, kelkaj laŭ unua modelo, aliaj sendepende, kaj daŭris 3000 jarojn ĝis evoluigo de bone funkcianta literskribo.)

Koncerne la cerbon, ne sufiĉas ĝia grandeco por facile lerni lingvon kaj abstrakte pensi. Laŭ biologoj, la nunaj homoj havas antaŭformitan (hereditan) interŝalt-reton de neŭronoj, kiu tre faciligas lernadon de lingvoj. Tattersall supozas, ke tia neŭronreto jam evoluis sufiĉe longe – eble 10 000-20 000 jarojn – antaŭ ol ĝi estis uzata por paroli, kaj tiel komprenigas, kial la kultura salto povis disvastiĝi tiom rapide. Sed kial tiu kapablo dormis tiom longe? Tattersall emfazas, ke tio estas tute normala. Laŭ la evoluada teorio neniu nova eco evoluas por iu celo, sed nur hazarde ekestas kaj povas postresti, se ĝi ne ĝenas. Nur poste elturniĝas kelktempe iu taŭgo. Ofte iu eco ankaŭ estas utila por iu unua apliko, kaj nur multe pli poste estas eltrovata nova apliko. Fama ekzemplo, citita de Tattersall, estas la plumvesto de bestoj, kiu unue nur estis variaĵo de varmizolaĵo kaj nur post longa tempo ekservis por flugado. Tiel, laŭ Tattersall, la voĉaparato kaj la kapablo por abstrakta pensado jam longe estis uzata por individuaj celoj, kaj nur post iu tempo estis kombinataj por evoluigi lingvon.

Fascina aspekto de tiu teorio estas, ke ĝi donas por la unua fojo tempon, kiam aperis altevoluinta lingvo, nome la epokon de la kromanjona kultura revolucio antaŭ ĉ. 40 000 jaroj. En tiu rilato estas interese, ke Joseph Greenberg [ĝozef grinberg], konata usona lingvisto, eltrovis parencecojn inter la plejmulto de la lingvoj malnovamerikaj kaj eŭrop-aziaj lingvofamilioj (vidu en MONATO 1/1994, paĝo 21). Ĉar la indianaj popoloj unue enmigris antaŭ 30 000-35 000 jaroj, tiu parenceco atingas reen ĝis la plej frua epoko de la lingvoj.

1. Ian Tattersall, Scientific American, dec. 2001, p. 43-49. Pli detale en Ian Tattersall, The last Neanderthal, Westwood Press, 1999.
2. Ivo Lapenna, „Retoriko”, UEA, Rotterdam 1958.
Werner FUß

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2002