MONATO

Lingvo

OPINIO

Landnomoj: homaj frenezigiloj

En okcidento landnomo estas derivata el gentnomo; en oriento inverse. En la ĉina, korea, vjetnama kaj japana, oni nomas loĝanton de Japanio „japani-persono”, kaj la landon „Japanio”, kie „Japanio” estas unusola radiko, neanalizebla en la vortelementojn „japano” kaj „-io” aŭ „-ujo”. Ke ekzistas du sistemoj, estas fakto de la naturo, kaj ĝi estas valorlibera1, t.e. ĝi inkluzivas nenian valorjuĝon, same kiel ekzistas en Esperanto la oni-ne-scias-kial „fifama”2 paro „broso-kombilo”.

Oni tamen memoras, ke tiu ĉi temo kaŭzis furiozan ekscitiĝon antaŭ pli ol jardeko. La tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, André Albault, publikigis en la Aktoj de la Akademio II, 1968-1974, sed en la parto neoficiala, sian teorion pri landnomoj, kiu entenis proponon pri aliaj formoj, diferencaj de la kutimaj, al kiuj estis aplikata la sistemo „loĝanto el landnomo”. Poste li publikigis la verkon Studado pri landnomoj en la Aktoj III, 1975-1991, kiuj estas disdonitaj al la esperanta gazetaro kiel Oficialaj informoj 9, kiuj aperis en la Letero de la Akademio 7, aprilo/majo/junio 1989. Estas notinde, ke li parolis pri toleremo (malgraŭ tio, ke kelkaj kredis lin netolerema), dirante: „Oni norme diros ‚Koreo’ (se tiel oni decidos), sed plu povos diri (se kaj kie oni tion faris) ‚Koreujo/Koreio.’”

Konsento

Preskaŭ ĉiu kontraŭis la proponon, aparte koreoj: tiuj ĉi kampanjis persiste kontraŭ „Koreo-koreano”, kaj por „Koreio-koreo”. Unuanima konsento en la mondo favoris al la koreoj, kaj iuj akademianoj malkaŝe diris, ke la propono estos nuligita, tuj kiam Albault eksiĝos kiel prezidanto. Ĉiuokaze neniu aŭskultis lian rekomendon. Stefan Maul, redaktoro de MONATO, provis adopti la Albault-an rekomendon por la magazino, ne pro konsento sed pro disciplino, sed tuj devis repreni la proponon pro universala malaprobo.

Nun la iama rabio forpasis, kaj oni povas kun malvarmeta kapo mediti pri la afero. Mi apartenis al la malgrandega minoritato, kiu alte taksis la Albault-an teorion. Por konscii kiel malmultaj estis tiuj, kiuj subtenis lin, oni rememoru la nombron en lia tendaro: laŭ mia memoro apogis lin en la revuo de UEA sole Emilija Lapenna. La bazo de ankaŭ ŝia argumento estis disciplino. Kaj aliaj? Male – ekzemple ŝtormis en la japana esperanta gazetaro kontraŭakademiaj voĉoj. Ĉies atakoj estas same banalaj: „landnomo el gentnomo” estas zamenhofa, silentante pri tio, ke la zamenhofa regulo havas duan parton, kiu traktas novajn3 landojn. La sola escepto en la maro de emocio estis sciencista artikolo de profesoro Gotoo Hitosi el Japanio, nun akademiano, aperinta en la UEA-revuo, kies konkludo tamen estis malfavora al Albault.4

Recenzo

Mi ĉiam diris kaj skribis „koreo-Koreio”, sed tio estis pro la sola kialo, ke oni respektu la senton de homoj, kiuj estas partioj de la polemiko5. Teorie mi apudis al la flanko de Albault. Kiam s-ro Haupenthal mendis ĉe mi recenzon pri la libro de Albault, Vojaĝo tra la landoj, historia-lingva studo pri la land-nomoj kun Mult-lingva glosaro pri land-nomoj, Iltis-eldonejo, 1991, por la periodaĵo de Iltis, mi esprimis mian admiron pri la detala esploro de Albault, sed ĝi ne estis publikigita pro mia rezervo, ke mi devas respekti la psikologion de la koreoj. Tiamaniere, mi estis ekskomunikita tiel de la por- kiel de la kontraŭ-Albault-a skolo. Multe pli poste, kun permeso de s-ro Haupenthal, mi sendis mian manuskripton al Ĵak Le Puil, kiu akceptis ĝin por La KancerKliniko, en kies numero aprilo/majo/junio 1996 ĝi aperis.

La uzo „koreo-Koreio” estas aktuale firme establita, kaj nun ekzistas neniu ebleco, ke „Koreo-koreano” estos revivigita: ĝuste tial mi traktas la temon ĉi tie. Mi favoras „Koreo-koreano” ĉar 1) „Koreio” havas duoblan hiaton „e-i-o”, malfacile aŭdeblan kaj prononceblan; 2) „Koreo-koreano” estas internacia, laŭ la 15a regulo.

Rikano

Tiel dirante, mi jam aŭdas la rikanon de japanaj socilingvistoj: „Aŭskultu al tiu Eŭropo-amanto!” Ne, mi ne estas tia, inverse, la sistemo „loĝanto el landnomo” estas definitive orient-azia, kiel komence de tiu ĉi eseeto mi diris; ĝi havas nenion komunan kun arjofilio6. Ĝuste tiuj kontraŭimperiistoj lingvaj estas eŭropecaj, pensante, ke „loĝanto el landnomo” estas bizara, ke „landnomo el gentnomo” estas norma laŭ la leĝo de naturo. Ili krome pensas, ke ne apliki la kutiman manieron pere de la sufikso „-ujo/-io” al azia lando estas trakti ĝin kiel ion ekzotan, nome barbaran, subnorman.

Jen reago el sento de malsupereco; mi scias bone, sen ilia fingromontro, pri la rasismo ĉe eŭropanoj. La sinteno de kultura persono estas agi kvazaŭ ĝi ne ekzistus. Plie, troviĝas ekzemploj de „loĝanto el landnomo” en Eŭropo, kiel por Nederlando, Luksemburgo, Irlando. Mi ne komprenas kial la ukrainanoj obstinas pri Ukrainio el ukraino, kio estas fremda al ilia lingvo: Ukraino estas substantivo signifanta la landlimon. Mi diras kaj skribas al ukrainanoj laŭ ilia plaĉo, respektante ilian sentemon, sed kiam mi skribas pri ili kiel la triaj personoj, mi agas kiel mi kredas tion bona: ili estas diferencaj de la koreoj, kontraŭ kiuj la japanoj faris grandegajn krimojn.

Konvinko

Miaj antagonistoj grimacos: „Kial ci ne nomas cian landon ‚Japano’, fidele al cia konvinko?” Jes ja, mi multe pli amas tion ol „Japanio”; ankaŭ ĝi estas internacia, laŭ la 15a regulo: „Japan, Japon –> Japanese, Japonais, Japaner”. Tio tamen ne povas esti realigebla, je mia granda bedaŭro, „japano-Japanio” jam tro fortike enradikiĝis. Se pensi tiel, la koreoj fiaskis kapti la raran, en la historio unufojan ŝancon, kiam ilia landnomo ankoraŭ estis en stato de flueco.

La japanoj kontraŭe havas feliĉon pri alia nomo de sia lando, „Nipono”: PIV kaj la nova PIV donis al ĝi signifon de la lando. Kurioze, en la franca Nippon estas la landnomo, dum ĝi havas ankaŭ sencon adjektivan, „de Japanio”. Mi do sentas ĝin iom stranga, kiam ĝi estas uzata kiel le gouvernement nippon.

1. Wertfrei, preferata termino de Max Weber.
2. Tiel skribis iu esperantologo.
3. Mi scias, ke tiu epiteto estas eŭropo-centraĉa, sed mi objektive citas el Zamenhof. Ankaŭ estas nejuste riproĉi lin pro la nescio pri tio, ke en Azio la regulo estas „gentnomo el landnomo”. Tio simple spegulas la mallarĝan sferon de scio de deknaŭajarcentaj eŭropanoj.
4. Simo Milojević, la tiama redaktoro ĉe UEA, diris al mi, ke, petite de s-ro Haupenthal aperigi recenzon pri la libro de Albault, li serĉis tra la listo de aĉetintoj de la libroservo de UEA, trovis la konatan nomon de s-ro Gotoo, kaj mendis la artikolon.
5. Izumi Yukio estis la sola persono, pri kiu mi scias, ke li emfazis forte tiun ĉi kialon por subteni la koreojn. Mi subtenas ankaŭ la argumenton de Probal Daŝgupto por „Barato” kontraŭ „Hindio” pro tiu ĉi motivo, tute agnoskante la pravecon „abstraktan” (ĉiuj veroj estas konkretaj, diris Hegelo, aŭ Lenino, se al vi plaĉas) de André Cherpillod favora al „Hindio”: tiu ĉi estas internacia, tradicia, enradikiĝinta en la kutimo „eŭropa”, sed ĝia politika neĝusteco al la neparolantoj de la hinda en Barato faras ĝin malrekomendinda. Ĉi tie decido estas multe pli facila ol ĉe la afero „Koreo/Koreio”.
6. Vortelemento „-filio” kiel en „bibliofilio”.
YAMASAKI Seikô

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: decembro 2002