MONATO

El mia vidpunkto

Lingvo kiel politikilo

Temis lastatempe en televid-programo en la irlanda (gaela) lingvo pri „Ultais”. Tiu nomo estis por mi – verŝajne por preskaŭ ĉiu parolanto de la gaela – nova kaj nekonata vorto. Tamen mi komprenis ĝian signifon. Ult- devenas de la nomo Ulster, dum la afikso -ais-is signifas „lingvon”. Do la laŭlitera signifo de Ultais estas „ulstera lingvo” – alivorte la lingvo de Nord-Irlando. La nove inventita nomo de la lingvo en la angla estas Ullans.

Ĝis antaŭ nelonge, kaj eĉ hodiaŭ, oni povus kredeble aserti, ke tia lingvo ne ekzistas. Efektive, oni povas aserti, kvankam ne tute ĝuste, ke ĝi estas nenies denaska lingvo. La etna historia idiomo de indiĝenaj ulsteranoj estis la norda dialekto de la kelta irlandgaela, de kiu devenas la gaela parolata en norda kaj okcidenta Skotlando. La gaela estis tien enkondukita de la irlandaj migrantoj, kiuj fondis la antikvan regnon Dal Riada en la regiono de Skotlando, kiu nomiĝas Earra-Ghàidheal (angle Argyll).

En pasintaj jarcentoj, britaj reĝoj provis fortigi sian regadon de Ulstero, instigante sud-skotajn presbiterianojn hejmiĝi en la provinco, el kiu la indiĝenaj gaellingvaj katolikoj estis perforte elpelitaj. Tiuj kolonianoj parolis ne la gaelan sed la ĝermanan (ne keltan) idiomon de sudokcidenta Skotlando, kiu devenas plejparte de la dialektoj de la angloj, ne de la saksoj, kiuj estis la ĉefa originala bazo de la hodiaŭa normigita angla. La menciita skota idiomo estas varie nomata (Braid) Scots, Lallans kaj, sur la orienta marbordo, Doric. Ne plu akceptebla estas la nomo „skotangla”. Hodiaŭ ĝi apenaŭ estas parolata en pura formo, sed estas miksita kun la pli-malpli normigita angla, sed skote prononcata.

Fragmente

Ŝajnas, ke neniu en Ulstero parolas nemiksitan formon de la skotdevena dialekto. Diversaj skotaj vortoj estas ankoraŭ uzataj, sed ŝajnas, ke nur eta nombro da maljunaj protestantaj ulsteranoj en la nordorienta kamparo ankoraŭ fragmente parolas restaĵon de la malnova ulsterskota dialekto. Tamen ulsteranoj de skota deveno insistas, ke ĝi ankoraŭ estas vivanta lingvo en la provinco.

Mencion pri Ultais/Ullans mi trovis en la retpaĝoj en la kataluna kaj angla lingvoj de informcentro Sistemes Informàtics i d' Organització (TTT-adreso: www.siemen.org.) Tie oni raportas, ke „ulsterskotoj postulas, ke oni respektu ilian lingvon.”.

Plia informo pri tiu mistera ulstera lingvo troviĝas en anglalingva publikigaĵo de Cathal McCall [kahal mkol], nome Political Transformation and the Reinvention of the Ulster-Scots Identity and Culture en Identities: Global Studies in Culture and Power, Vol. 9, n-ro 2 („Politika transformado kaj la reinvento de la ulsterskota identeco kaj kulturo” en Identecoj: Ĝeneralaj studoj pri kulturo kaj potenco).

Simbolo

McCall skribas, ke, en la naŭdekaj jaroj, ulsteraj uniistoj (t.e. tiuj, kiuj volas konservi la union de Nord-Irlando kun Britio) „mobilizis” la ulsterskotajn lingvon kaj kulturon kiel simbolojn de sia kultura identeco. Li aldonas, ke la ulsterskotaj lingvo kaj kulturo atingis sian pinton en la 18a jarcento en la nordokcidentaj graflandoj de Nord-Irlando, kiam ĝi distingis la tieajn loĝantojn disde la praktikantoj de la angla lingvo kaj de la angla vivmaniero. Tamen, samkiel multaj aliaj regionaj dialektoj eŭropaj, modernigo aŭguris la morton de la ulsterskota.

Tio, kio instigis la aktualan „reinventon” de la lingvo, estis la politika transformado en la naŭdekaj jaroj de la politika sistemo en Nord-Irlando. Laŭ McCall, ĉi tiu reinvento manifestas sin diversaspekte. Ĝi estas samtempe mito pri origino, lingvo kaj kulturo; komuna konscio; reago kontraŭ la kultura sintrudo de la irlandaj naciistoj en Nord-Irlando; embria ulstera naciismo; kaj ingredienco de la spirito de brita identeco. La uniistoj tiel celas ekvilibrigi la progreson faritan de la irlandaj naciistoj rilate al esprimado de ilia kulturo en Nord-Irlando. En periodo de kronika dubo, suspekto kaj malmemfido, ili esperas, ke tia reinvento de preskaŭ perdita lingvo iom kontribuos al la sekureco kaj la kontinueco de ilia aparta komunumo. McCall dubas, ĉu ili sukcesos.

Malgraŭ uzado de lingvoj kiel politikiloj, oni konstatas, ke ne malmultaj gaelparolantoj interesiĝas pri la ulsterskota. Oni povus imagi, ke, se la sinteno de ambaŭ komunumoj en Nord-Irlando estus pli klarvidaj kaj pli toleremaj, la komunaj kultureroj, inkluzive de la lingvoj gaela kaj skota (kvankam en iom apartaj variantoj), kontribuus pli al amikeco kaj harmonio ol al apartigo kaj malfido. Bedaŭrinde, tamen, Nord-Irlando estas speciala kazo, kie nenio povas esti senplue akceptata.

Garbhan MACAOIDH

Pliaj detaloj pri ĉi tiu temo en socipolitika kunteksto troveblas (en angla lingvo) ĉe la retpaĝaro de la Nord-Irlanda Instituto pri Regado, Publika Politiko kaj Socia Esplorado (www.governance.qub.ac.uk/pub-cmcc.html). Tiuj, kiuj scipovas la anglan, povas informiĝi pri la ulsterskota lingvo, legante la libron Ulster-Scots: A grammar of the traditional written and spoken language (La ulsterskota: gramatiko de la tradicia skribata kaj parolata lingvo) de Philip Robinson, eldonita de Ulster-Scots Heritage Council, Belfasto, 1997 (retpaĝaro: www.lowlands-l.net/offline scots.htm).


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003