MONATO

Moderna Vivo

IRLANDO

Amnezio-amnestio

Lastatempe influa irlandano atentigis, ke por Irlando la du mondomilitoj neniam okazis. Tiu rimarko ne celis Nord-Irlandon, kie la loĝantaro – plejparte protestanta kaj uniista – ĉiujare memoras kaj honorigas tiujn, kiuj soldat-servis en ambaŭ militoj. Ne, tamen, en la Libera Ŝtato Irlanda (nun la Irlanda Respubliko).

Dum preskaŭ la tuta ekzisto de la moderna sendependa Irlando, la plej forta politika influo estis (kaj restas) Fianna Fáil [fjana fojl], la respublikisma partio. Kvankam batalis kaj mortis miloj da sudaj kaj nordaj irlandanoj de ambaŭ religiaj tradicioj kaj de la du konkurantaj politikaj sintenoj, kontraŭ- kaj por-brita, oficialaj instancoj en la sudo ignoris ĉi tiun fakton. Ili ŝajnigis, ke Irlando tute ne estis implikata en la militoj.

Apenaŭ estis fondita la Libera Ŝtato, kiam eksplodis enlanda milito en Irlando – evento, kiu eĉ pli forgesigis homojn pri la unua mondomilito. Estis kreita kaj konservata la mito, ke la sola grava konflikto en la unua kvarono de la jarcento estas malpaco en Irlando. Sekve familioj, kies filoj servis en la brita armeo dum la unua mondomilito, sentis, ke ili silentu kaj eĉ hontu pri ties partopreno en „brita” milito.

Memkreita amnezio

Similis la sinteno dum kaj post la dua mondomilito. Oficiale, Irlando estis neŭtrala, sed multaj irlandanoj volontulis kaj militservis en armeoj kaj sanservoj britaj kaj aliancaj. Denove, ili estas ignorataj kaj forgesitaj krom de siaj proksimaj familianoj. Laŭ tiu ĉi sama memkreita amnezio, Irlando estas supozeble la sola lando (almenaŭ la sola okcidenta, ĉar sovetunianoj nomis ĝin alimaniere), kiu neniam uzis la esprimon „dua mondomilito” kaj persiste nomas ĝin en la angla lingvo „the emergency” [eméĝansi], do „la krizokazo”.

Nur en la lastaj jaroj de la dudeka jarcento aperis en irlandaj tombejoj tomboŝtonoj sur la lastaj kuŝejoj de irlandaj soldatoj mortintaj en la unua kaj dua mondomilitoj. En la sama pli tolerema periodo estis restaŭritaj memorĝardeno kaj monumento konstruita en Dublino post la unua mondomilito. La historio de tiu ĉi ĝardeno estas tristega. Ĝi konsistas el granda parko apud supera parto de la urba rivero kaj enhavas trankvilan rozĝardenon ĉirkaŭitan de ŝtona muro. En ĝi estas fontoj, lageto, pavilonoj kun kvar loĝioj, en kiuj estis konservitaj grandaj pergamenaj memorlibroj kun nomoj de falintoj. La tuto estas planita de angla arkitekto, Edwin Landseer Lutyens, kiu respondecis interalie ankaŭ pri la barata ĉefurbo Nov-Dilio.

Pompaj konstruaĵoj

La intermilita irlanda registaro de Éamon [ejmon] de Valera nur malvolonte agnoskis la ekziston de la memorĝardeno kaj decidis ne inaŭguri ĝin. En la jaroj, kiuj sekvis, ĝi estis tute neglektata: la pompaj konstruaĵoj estis viktimoj de vandaloj, kaj la memorlibroj estis detruitaj. Tamen lastatempe pli bonvolaj aŭtoritatoj riparis la damaĝon kaj ree priplantis la ĝardenon per aromplenaj sangruĝaj rozoj.

Vizitante ĝin, mi pensis pri la junaj idealistoj kaj naivaj viktimoj de arogantaj generaloj, kiuj estis mortigitaj samtempe en Flandrio kaj sur la stratoj kaj en la kampoj de Irlando. Precipe mi memoris la ironion, ke kaj soldatoj en Belgio kaj batalantoj en Dublino estis konvinkitaj, ke ili militas por Irlando kaj por ĝia libero. Frapanta ekzemplo estis du amikoj, ambaŭ poetoj, ambaŭ fervoraj naciistoj, Thomas MacDonagh [tomas mkdonaĥ] kaj Francis Ledwidge [franses ledŭiĝ]. La unua estis mortpafita kiel ribelinto en milita malliberejo proksime de la memorparko. Lia plej konata versaĵo havas la titolon „La flava botaŭro”. Kiam Ledwidge, volontulo en irlanda regimento de la brita armeo, eksciis pri la ekzekuto de sia amiko, li verkis kortuŝan lamenton: „Ne aŭdos li tra l' nuba ŝtorm' / Dum lasta dorm', botaŭron”. En 1916, unu jaron post verkado de la poemo, Ledwidge mortis en Flandrio.

Laŭ registara decido nun finfine okazas dum somero en Irlando memortago por honorigi geirlandanojn, kiuj servis, vundiĝis kaj mortis en ĉiuj militoj kaj kampanjoj, same en la pactaĉmentoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉar tiu ĉi evento estas relative nova en Irlando, ĝi ankoraŭ ne interesas gejunulojn, kiuj neniam spertis hororon kaj tragedion de milito kaj masakro. Espereble ĉi tiujn ili neniam spertos.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: januaro 2003