MONATO

Noveloj

La aristarka raporto de Albisturo Kvinke

Gaius Publius grimacis al la subiranta suno. „Tolerebla estas nur la vino en ĉi tiu damnita lando.”

Ni sidis kune sur la teraso de mia vilao, rigardante la murojn de la antikva urbo.

„Mi volonte interŝanĝus mian postenon kontraŭ unu pokalo de falerno el la Galena taverno en Romo.”

Mia amiko ridetis. „Kial ci akceptis la subprokuratorecon, do?”

Mi ŝultrotiris. „Kiu povus rifuzi ordonon de nia imperiestra moŝto? Pli prudente tranĉi miajn vejnojn kaj morti en la banujo. Tiom aŭdaca viro mi ne estas ... Plie, vi jam scias, ke mia edzino estas jud-devena, kvankam romana civitanino. Ŝi volis revidi sian naskiĝlandon antaŭ nia translokiĝo al la suda Italio. Post mia eksiĝo, ni intencas pasigi ĉe nia filo en la kamparo apud Herkulaneo, tiom kiom restas de nia vivo. Mi ne plu estas juna kaj lastatempe mia sano malpliboniĝis.”

„Do, almenaŭ cia estimata edzino estas kontenta ĉi tie?”

„Ne tute. Ŝi domaĝas la amikinan rondon en Romo, kaj plie ŝiaj familianoj ne plu akceptas ŝin.”

„Jupitero! Kial ne? Ili devus fieri pri la fakto, ke ŝi estas edzino de romano.”

Ni fintrinkis, kaj mi vokis sklavon por alporti pli da vino. „Unue, la judoj ne permesas, ke la gefiloj geedziĝu kun nejudoj. Plie, mia edzino estas adepto de la Nazaretana sekto, kiun la ortodoksuloj rigardas kiel abomenan herezon.”

„Ĉu tio ne kaŭzis ĝenaĵon kiam vi estis en Romo?” demandis Gaius.

Mi ridis. „Kial ĝenaĵon? Neniu en Romo sin priokupas pri la kultoj praktikataj de la matronoj. Jen furoras inter ili la misteroj, jen iu religia novaĵo el Azio aŭ Persujo. Tio estas nura afero de virinoj.”

Gaius skuis la kapon. „Oni aŭdas konfliktajn onidirojn pri la Nazaretana sekto. Laŭ kelkaj, ĝi provokas ribelon kontraŭ Romo; laŭ aliaj, la Nazaretanoj estas pacemuloj kun altaj moralaj principoj kaj neriproĉebla vivo. Sendube, tia estas cia estimata edzino.”

„Se Sara kaj ŝiaj kunsektanoj estas tipaj Nazaretanoj, mi povas certigi cin, ke la dua opinio estas la plej ĝusta.”

„Olda amiko, mi ĉiam respektis cian kriterion. Pardonu min, se mi ofendis. ”

„Ne pardonende. Verdire, kiam Sara unue aliĝis al tiu sekto, mi iom maltrankviliĝis, sed poste mi konvinkiĝis, ke ĝiaj celoj kaj instruoj estas moralaj kaj sendanĝeraj. Fakte, mi eĉ decidis iom esplori la aferon. Precipe, mi volis scii kiu kaj kia estis tiu Nazareo aŭ Nazaretano, kiu laŭdire fondis la sekton.”

„Se mi ne eraras, temas pri tiu tiel nomata Kresto, ĉu ne?”

„La sektanoj aplikas al li diversajn nomojn kaj titolojn: Kristo, Jehoŝua, Jeŝua ...”

La alveno de la domsklavo portanta novan urceus da vino momente interrompis nian konversacion. Gustuminte kaj aprobinte la kvaliton, mi daŭrigis: „Lastatempe mi faris rondvojaĝon tra la subprovinco por kontroli la situacion pri impostoj kaj akcizoj. Akompanis min mia plej fidinda sekretario, greka sklavo nomata Aristarkos.”

„Surprize renoma nomo por sklavo!”

„Ne, ne, li estas pli ol komuna sklavo. Aristarkos estas saĝa kaj inteligenta viro. Krom la greka kaj latina lingvoj, li bone parolas la aramean kaj scipovas legi la hebrean. Venontjare mi intencas liberigi lin. Li petis permeson aĉeti sian liberon, sed mi donacos ĝin al li pro liaj multaj jaroj de fidela servo. Samtempe mia edzino donos liberon al sia persona sklavino por ke ili povu kune geedziĝi. Sara estas sentimentala virino.”

„Prefere bonkora ... ” Mi daŭrigis. „Revenante, tamen, al mia temo, mi decidis lasi mian sekretarion en Galileo por provi serĉi pli da informoj pri tiu Nazareo. Finfine, oni devas esti plene informita pri ĉio kaj ĉiuj en sia teritorio. Li jam faris kelkajn enketojn ĉi-rilate, en Samario kaj Judeo. Nun mi atendas lian revenon kaj raporton. Kompreneble, ho Gaius, ĉi tio estas konfidenca. Mi povas mencii ĝin nur ĉar ci estas mia plej malnova amiko. Aj, tiuj ĝojaj tagoj de nia juneco! La cirko, la palestro, la banejoj ...! Nia konversacio restu inter ni.”

„Vi bone konas min, ho Rubrius ... ”

***

Du semajnojn post nia konversacio sur la teraso, mi troviĝis en la buduaro de Sara, kun kiu mi priparolis mastrumajn aferojn. Subite enkuris, tre ekscitita, ŝia persona sklavino, Cerusina. Ŝi informis nin, ke ĵus revenis Aristarkos. Mi ordonis, ke li envenu.

La raporto de Aristarkos estis detala, sed iom nekontentiga. Malgraŭ intensa pridemandado de la lokanoj, fidinda informo pri tiu Nazareo estis netrovebla.Eĉ inter la plej maljunaj lokanoj kun plej longaj memoroj, neniu povis konfirmi, ke iam ekzistis la persono priskribita kaj adorata de la kunsektanoj de mia edzino.

Laŭ la kredo de la Nazaretanoj, la fondinto de la sekto mirakle naskiĝis en Bet-Leĥem, urbeto en Judeo. Lia supozata patrino, Maria, kaj ŝia edzo, Jakobo, loĝis en Nazareto, mizera vilaĝo en Galileo, kie Jakobo estis ĉarpentisto. Pri la infaneco de Nazareo estas kelkaj naivaj legendoj. Kiam li atingis la viran aĝon, li komencis prediki, kuraci malsanulojn, kaj fari miraklojn. Li elektis grupeton da disĉiploj, kun kiuj li vagis tra la lando, sekvata de la vulgara popolo. La aŭtoritatoj akuzis lin pri ribelo kontraŭ Romo, kaj li estis krucumita apud Jerusalemo.

Mi iom malpacienciĝis. „Tiom mi jam scias, Aristarkos. Kion novan ci malkovris? ”

„Unue mi renkontis tre maljunan viron en Nazareto, kiu diris al mi, ke Jakobo kaj Jehoŝua estas tro komunaj nomoj por esti signifaj. Li konis iun Jakobon, kiu estis masonisto – ne ĉarpentisto. Lia patro ankaŭ nomiĝis Jakobo kaj praktikis la saman metion. Sed al la dua Jakobo naskiĝis nur filinoj. En alia vilaĝo, Kapernaumo, oni rakontis al mi pri iu juna rabeno, nome Natano aŭ io simila, kiu anoncis en la sinagogo pri venonta Liberigonto, kiu elpelos la romanojn. Ankaŭ pri alia, iu Emanuelo, kiu predikis pri paco, amo al onies proksimulo kaj pardono al malamikoj. Sed laŭŝajne ne estis la sama viro en ĉiuj okazoj. Plie, iu maljunulino en Samario rememoris onidirojn pri galileano, kiu profetis kaj instruis.”

„Mu aŭdis multajn tiajn rakontojn, sed mi havas la impreson, ke temas pri diversaj homoj, kies diraĵoj kaj agoj estis erare atribuitaj al ununura persono, nome Nazareo. Plie la tutaĵo estis miksita kaj konfuzita kun popolaj legendoj, kaj kun rakontoj pri alia juda sekto, tiu de la Esenoj, kiu praktikis asketan vivmanieron apud la Morta Maro, kaj ilia gvidanto, tiel nomata Instruisto pri Justeco – ankaŭ kun iu predikanto nomata Johano. Laŭŝajne, la doktrinoj de la Nazaretanoj deriviĝas de la instruo de iu fama rabeno, nome Hillel, kaj de almenaŭ du pli aktualaj fontoj. Unu estas kolekto da maksimoj; la alia, aro da moralaj rakontetoj, kiujn la sektanoj nomas paraboloj.”

„Pri la krucumo de Nazareo, la rakontoj estas eĉ pli konfuzaj. Kelkaj diras, ke li mortis; aliaj, ke nur ŝajnis, ke li estis mortinta pro sveno aŭ komato, aŭ ke liaj disĉiploj forprenis kaj kaŝis lin, vivantan, vunditan aŭ mortintan. La sektanoj, tamen, kredas, ke li mortis kaj releviĝis el la tombo. En la oficialaj protokoloj en Jerusalemo, mi ne sukcesis trovi iun ajn mencion pri krucumo de ia ajn Nazareo, Jehoŝua aŭ Jeŝua.”

„Finfine, nenio estas konstatebla pri la kazo aŭ la viro. Eble Nazareo fakte ekzistis, eble ne. Povas esti, ke temas pri diversaj malsamaj homoj, aŭ pri nuraj legendoj.”

Mi laŭdis Aristarkon pri lia raporto. Samtempe, mi aldonis, ke mi timas, ke la informoj malĝojigos kaj eble seniluziigos mastrinon Sara.

Aristarkos restis silenta dum iom da tempo. Poste, li diris: „Ho mastro, neniam estis mia deziro malĝojigi la moŝtan mastrinon. Mia humila opinio – se ĝi iom ajn valoras – estas tio: Bona instruo kaj nobla ekzemplo restas bonaj, ĉu ili devenas de unu homo aŭ de pluraj - aŭ eĉ de mitoj.”

***

Refoje ni sidis en mia ĝardeno, mia amiko Gaius Publius kaj mi. Mi rakontis pri la eltrovaĵoj de Aristarkos.

Gaius suspiris. „Ho, mia oldulo, se ci petus mian konsilon, mi dirus, ne seniluziigu cian edzinon. Ni ĉiuj bezonas niajn iluziojn. Plie, kiu scias kio estas la vero? Ĉu gravas, kiu estas la aŭtoro de la homaj konceptoj kaj kreaĵoj? Cia Aristarko pravas. Pensu pri Homero: Oni ne povas esti certa, ĉu li aŭ alia poeto verkis la Iliadon kaj la Odiseadon. Eble Homero ne ekzistis. Eble diversaj aŭtoroj verkis la poemojn. Sed, se ne estis Homero, estis homo aŭ pluraj homoj, kiu aŭ kiuj havis tiom grandan genion kaj valoron kiel nia supozata Homero. Do li aŭ ili estis efektive nia Homero. La resto ne gravas.”

Gaius leviĝis por foriri. Ni ĉirkaŭpremis kaj adiaŭis nin.

Al Sara mi nenion diris pri la raporto de Aristarkos.

Albisturo Kvinke

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003