MONATO

Moderna Vivo

JAPANIO

Siluroj, ĉu superstiĉo aŭ scienco?

Iam kredis japanoj, ke tertremojn kaŭzis grandega siluro, ĉar evidentis, ke antaŭ tertremo multe kaj maltrankvile naĝis siluroj. Okaze de la tertremo en Tokio en 1855 estas raportite, ke multe tumultis siluroj, kaj antaŭ la Hanshin-a tertremo en 1995 strange agis bestoj.

Antaŭtertrema besto-konduto tre interesas profesoron Ikeya Motoji ĉe la universitato Oosaka. En 1997 li komencis observi silurojn en sia laboratorio. Li metis tri silurojn en tri akvujojn kaj tagnokte ilin fotadis, registrante iliajn movojn. La rezultoj rimarkindas.

Miloble pli akute

Ekzemple, ok tagojn antaŭ la tertremo de Tottori (7,3 laŭ la skalo de Richter) en oktobro 2000 ekaktivis la siluroj. Pli aktivis la siluroj unu tagon antaŭ la tertremo Geiyo (6,7). Eĉ okaze de malpli fortaj tertremoj, kies centro troviĝas ĝis 20 kilometroj for de la laboratorio, la siluroj ekaktivis.

Laŭ la profesoro, siluroj miloble pli akute ol aliaj fiŝoj kaptas la frekvencojn de rompiĝonta terkrusto kaj pro tio reagas al la elektro eligata dum tertremo. Li nun planas starigi tutjapanajn lernejajn esplorgrupojn por kolekti pli precizajn donitaĵojn kaj por interesigi lernantojn pri tertremoj, kio ilin eventuale iam protektos kontraŭ tiuj malfeliĉaĵoj.

Ĉu do nura „superstiĉo” pri la rilato inter tertremoj kaj siluroj, aŭ ĉu efektive scienco?

HORI Yasuo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003