MONATO

Libroj

Marioneto ĉiam aktuala

Mi jam plurajn librojn recenzis por MONATO, ekvilibre, mi opinias. Sed la leganto permesu al mi, ĉi-foje, personan, emocian aliron. Mi ne recenzas porinfanan libron, atingintan la pinton de vendoklasifikoj. Mi ne komentarias novan tradukon de fama itala ĉefverko. Mi ne rilatigas ĝin al lastatempa furora filmo, kiu konigis la aventurojn de ligna marioneto tra la interpretado de Oscar-premiito Roberto Benigni. Mi parolas pri unu el la plej karaj legaĵoj de miaj infanaj jaroj: mia panjo karmemora legis ĝin al mi kaj mia frato, kaj mia denaska esperantisteco sin nutris ankaŭ tra tiuj paĝoj.

Ankaŭ aliaj libretoj de tiu tempo akompanis min en miaj unuaj esperantlingvaj legoj. Esperanto por infanoj de G. Gladstone Solomon, kiun ni en la familio nomis „la libro de la musetoj”, rakontis pri musa familio, kun la ĉiutagaj familiaj okazaĵoj, kaj mi ploris kiam musido Johano malsaniĝas ĉar li manĝis verdan pomon, kaj lia frato Roĝero kuras al la kuracisto, kiu pretigas medikamenton. Alia amuza verketo estis Gaja lernolibro, de C. Walter, sur kies kovrilpaĝo krete skizita infano havas funelon sur la kapo kaj tra ĝi eniras verda stelo. Kiel domaĝe, ke ambaŭ libroj ne plu troviĝas en la katalogo de UEA ...

Sed La aventuroj de Pinokjo estis la ĉefa legaĵo por ni, knabetoj. Nin logis la historio, certe konata tra la mondo: maljuna lignaĵisto Ĝepeto skulptas el lignopeco marioneton, al kiu li donas nomon Pinokjo. Ĉi marioneto parolas, ridas, moviĝas, kreskas, petolas, agas tute kiel infano. Kaj kiel infano li trairas la unuajn infanajn tentojn: kaŝa neiro al la lernejo por spekti pupteatron, amikiĝo kun alia friponeto kiu lin devojigas, renkontiĝo kun trompistoj, iluzio pri fabela lando, ŝtelado, kaptiĝo fare de la ĝendarmoj, risko esti fritita kiel fiŝo, efektiva transformiĝo al azeno kun longaj oreloj, ĉar li estas maldiligenta en la lernejo, ktp. Plej nature estas prezentataj ankaŭ absurdaĵoj, kiel enkarcerigo verdiktita al priŝtelito, ne ja al la ŝtelintoj. Kaj ĉiu paĝo estas trempita en la kutima plenkreskula saĝo: se vi agas mise, vi spertos malbonajn sekvojn; se vi malobeas, vi troviĝos malbone; se vi agas bone, vi ĝuos rekompencon. Akompanas Pinokjon kiel gardanĝelo la Bluhara Feino, kiu klopodas reenvojigi lin sur la relojn de honesteco; saĝajn maksimojn distribuas la Parolanta Grilo; sed ilin Pinokjo neglektas, pri kio li devos poste forte penti. Se iu ankoraŭ ne konas la verkon, mi ne malkaŝos la finon, kiu kompreneble estas celo atendata kaj fine atingita, kiel decas en porknabaj libroj.

Pri tiuj aventuroj multegon la kritiko skribis, kaj pri literaturo kaj pri psikologio. La esenco de la libro estas, ke la infanoj estas kerne bonaj kaj anime noblaj, sed la ĉirkaŭa medio forte igas al devojiĝo: la danĝeroj embuskas ĉiuloke kaj ĉiutempe, do nepre necesas aŭskulti kaj obei la pliaĝulojn.

Ĉu do verko intencita por transdoni al la infanoj la valorojn de aŭtoritateco kaj obeemo? Verŝajne, la aŭtoro, Carlo Collodi (pseŭdonimo de Carlo Lorenzini, vivinta en la toskania vilaĝo Collodi, origina loko de la patrino), tute ne celis tiom profundajn implicojn; li mem infanojn ne havis, eĉ ne edzinon. Li posedis bonan literaturan kulturon, kvankam findiplomojn li ne akiris; li tamen atingis bonan pozicion kiel gazetisto, eldonanto de gazetoj, fine unua sekretario ĉe la prefektejo de Florenco, kunlaboranto ĉe la redaktado de la plej grava akademia vortaro de la itala lingvo. Li eĉ estis nomita „kavaliro de la Itala Krono”, sed li tute neglektis tiun titolon, estante esence respublikano.

Lia vivo estis dum certa tempo senorda, kun drinkado kaj misfortuna vetludado, tiel ke ankaŭ la sano komencis ŝanceliĝi. Sed fiksa posteno kaj pli bona financa situacio solvis tiujn problemojn. Pri la porinfana literaturo li ĉiam estis interesita, kaj tradukis al la itala la Rakontojn de la Feinoj de Perrault. Kuraĝigite al verkado por infanoj kaj knaboj, li aperigis plurajn longajn novelojn aŭ romanetojn kun elementlernejaj knabetoj kiel rolantoj. Liaj verkoj atingis rapide sukceson: la itala regno estis freŝe formita post la sendependiĝaj militoj kontraŭ Aŭstrio, en kiuj ankaŭ Collodi estis partopreninta, kaj la verkado por infanoj helpis al la fortigo de la koncepto pri ŝtata unueco. En 1881 Collodi eklaboras pri Historio de marioneto por laŭparta publikigo en la semajna Gazeto por la infanoj, sed la aperigo estas neregula, kun interaj longaj silentoj; li eĉ tediĝas kaj abrupte finas la rakonton, sed la infana legantaro protestas, kaj Collodi devas daŭrigi dum tridek ses ĉapitroj. En 1883 la pecoj sinsekve aperintaj estas fine kolektitaj en libron sub la titolo La aventuroj de Pinokjo, kun ilustraĵoj de E. Mazzanti, kiujn la nuna Esperanto-traduko transprenis integre.

La famo de la romaneto estis tuja kaj ege longdaŭra. Eĉ la nunaj knabetoj, kiuj spertas tute alian aliron al la principoj de aŭtoritateco kaj alitipan familian edukon ol estis antaŭ jarcento, trovas en Pinokjo spegulon de si mem, de siaj necertoj, de siaj deziroj pri eskapo el la kutimoj konsiderataj senkaŭze truditaj de la pliaĝuloj. Sennombra vico da eldonoj en multaj lingvoj (inkluzive la latinan Pinoculus!) konigis al la tuta mondo la aventurojn de la buba, fripona kaj ribelema, sed simpatia kaj justecaspira, ligna marioneto, kun infana logiko kaj naiveco; Pinokjo estas sendube la itala subjekto de la 19a jarcento plej konata eksterlande. Ankoraŭ nun en Italio la verko apartenas al ĉies kultura subfono, tiel ke uziĝas en la normala itala lingvo esprimoj kiel „havi la nazon de Pinokjo”, kiam ĝi longiĝas pro liaj mesogoj, aŭ „esti kiel la Parolanta Grilo”, kiam iu saĝumas kaj aplombe sentencas.

En 1930 aperas en Esperanto La aventuroj de Pinokjo en traduko de Mirza Marchesi, ĉe The Esperanto Publishing Co. La tradukintino estis elementlerneja instruistino, entuziasme aganta en la instruista medio, eĉ menciita per aparta kapvorto en la Enciklopedio de Esperanto. Ŝi edziniĝos al meksikia esperantisto kaj iros al Meksikio; post vidviniĝo, ŝi revenos al sia origina loko, apud Padova, kie ŝi mortos en 1953. Ŝia traduko estis bona, kaj en la komencaj kvindekaj jaroj ĝi estis disaŭdigata dum la regulaj Esperantaj elsendoj de Radio Roma. Ĉu mi rajtas ankoraŭfoje miksi personajn rememorojn? La rolon de Pinokjo ludis mi, tiam 11-jara, kiel rakontisto rolis mia frato Nicola, 13-jara, la Bluhara Feineto (kaj aliaj inaj voĉoj) estis mia patrino Carolina, la Parolanta Grilo estis mia patro Luigi, kiu alternis ĉe aliaj virvoĉaj dialogoj kun la tiama ĉefredaktoro de la Esperanto-fako de Radio Roma, Ascenzio Blasimme. La dissendo vekis grandan entuziasmon ĉe la aŭskultantaro, eĉ venis leteroj adresitaj simple „Al Pinokjo, ĉe Radio Roma”.

Tiu traduko elĉerpiĝis jam de longe; ĝi estis represita de Itala Esperanto-Instituto, sed destinita preskaŭ nur al interna uzo por kursanoj; por tiuj, kiuj disponas pri sonkapabla komputilo, ĝi estas nun aŭdebla, en la legado de Carla Sfardini, ĉe la retejo mail.cilea.it/~bottoni/eo/pinokjo/index.htm.

Ĉu indis republikigi la verkon? Certe, jes, ĝi estas daŭre aktuala kaj delonge ne estis aĉetebla. Ĉu indis nova traduko? Sendube, jes. La nuna traduko de J. Horvath estas, kompreneble, vortostoke kaj stile pli moderna ol la traduko de M. Marchesi, aperinta, kiam eĉ ne ekzistis la Plena Vortaro; krome, la antaŭa eldono ne havis ilustraĵojn, dum la nuna tre oportune reprenas la originalajn ilustraĵojn de la unua itala eldono, kiuj reportas nin krokize al ĉarma fabela mondo. La lingvo estas flua kaj facila, kaj la libro estas ege rekomendinda por ĉiu aĝo: knaboj, legu ĝin! gepatroj, leĝu ĝin al viaj idoj! Sed speciale mi deziras al ĉiuj knabetoj la saman ĝojon, kiun mi havis je ilia aĝo ĉe la renkontiĝo kun Pinokjo.

Carlo MINNAJA
Carlo Collodi: La aventuroj de Pinokjo. Tr. J. Horvath. FEL, 2003. 158 paĝoj broŝuritaj. ISBN 90 71205 91 6; NUGI 223.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003