MONATO

Libroj

Frandaĵo por scivolemuloj

Kiaj danĝeroj embuskas aŭtoron, kiu decidis verki libron pri kalendaro? La libro povas iĝi tro fizika, kaj la aŭtoro dronos en longaj klarigoj pri la ekliptika ebeno, pri la precesio de la ekvinoksoj, pri aksoj, klinoj kaj anguloj. La libro povas iĝi tro matematika, kaj la aŭtoro lacigos la legantojn per formuloj kaj kalkuloj. La materialo povas esti tro unuforma, kaj la legantoj enuos. Do, verkanto devas trovi oran mezon inter populareco kaj scienca rigoreco en priskriboj de astronomiaj fenomenoj kaj matematikaj kalkuloj. Sendube, tion sukcesis fari en la libro La kalendaro tra la tempo, tra la spaco A. Cherpillod.

La kalendaro tra la tempo, tra la spaco iusence similas bulketon kun sekvinberoj. La ĉefa enhavo estas, memkompreneble, rakonto pri kalendaroj. Komence la aŭtoro donas precizan kaj koncizan informon pri naturaj tempo-unuoj (tago, monato, jaro) kaj pri kvar tipoj de kalendaroj, per kiuj homoj penas akordigi tiujn unuojn.

Apartaj ĉapitroj estas dediĉitaj al jenaj kalendaroj kaj iliaj variaĵoj: la roma, egipta, asira-babilona, atena, galla, araba, juda. Konsideritaj estas ankaŭ kalendaroj de Persio, Hindio, Ĉinio kaj proksimaj al ili kaj tiuj de majaoj kaj aztekoj. Por ĉiu kalendaro estas priskribitaj ĝiaj historio (la origino kaj transformiĝoj), strukturo (la maniero, per kiu oni adaptis tagnombradon al suno kaj luno), temp-dividaĵoj, precipe monatoj, kaj festoj.

Eĉ pli interesa estas informo pri elpensitaj kalendaroj. Krom la konata al ĉiuj franca respublika kalendaro, la aŭtoro prezentas amuzan pozitivisman kaj tre fantazian 'patafizikan (ĝuste tiel, kun apostrofo) kalendaron de Alfred Jarry. La plej lasta ĉapitro rakontas pri mankoj de la gregoria kalendaro kaj pri projektoj de ĝia reformado.

Estas konsideritaj diversaj eraoj, inter tiuj la kristana erao, t.e. la maniero nombri jarojn ekde la tempo, kiam Jesuo Kristo naskiĝis, kaj la erao de Scaliger.

Apartaĵo de tiu ĉi verko estas ĝia „lingvistikeco”. Jes, en multaj tiutemaj libroj estas listigitaj nomoj de semajntagoj kaj monatoj en diversaj lingvoj. Sed en tiu ĉi verko du ĉapitroj estas dediĉitaj nur al tio („veraj bombonoj por la menso” de lingvo-amantoj) kaj kvanto de menciitaj lingvoj sendube superas tiun en ĉiuj aliaj tiaj libroj. Por tagnomoj kaj monatnomoj, por vortoj, signifantaj „tago”, „monato”, „jaro”, por nomoj de diversaj festoj kaj fastoj (ekzemple, Kristnasko kaj Karesmo) oni trovas laŭliteran tradukon kaj etimologion. Ne restas sen atento multaj vortoj, iel rilataj al kalendaro (ekzemple, almanako, tagnaŭo, horoskopo). Endas mencii, ke preskaŭ ĉiuj fremdaj vortoj estas prezentitaj en siaj propraj alfabetoj.

Ĉar kalendaro estas intime ligita kun religio, la aŭtoro konsideras eventojn el vivo de bibliaj personoj. Vere, estas interese ekscii, kiam „precize” Dio kreis Adamon. A. Cherpillod atente ekzamenas multajn fragmentojn de kanonaj kaj apokrifaj fontoj, kiuj entenas dat-indikojn, por determini la tempon de naskiĝo kaj morto de Jesuo Kristo.

En aparta ĉapitro la jaro estas priskribita laŭ du grandaj religiaj cikloj de la romkatolika eklezio: la ciklo de Kristnasko kaj la ciklo de Pasko. La jaraj cikloj de islamo kaj judismo estas konsideritaj en la ĉapitroj pri la araba kaj juda kalendaroj.

Por kalkulemaj homoj la libro entenas metodojn por kalkulado de la dato de Pasko, de la tago en la ciklo de Scaliger kaj por trovado de la semajntago, responda al iu dato.

Ĉu vi ankoraŭ memoras pri la bulketo? Nun ni fine ĝisiris la sekvinberojn! En la libro estas uzataj multaj tiparoj: granda, eta, kursiva, grasa. Komence tiu varieco incitas, sed poste ĝuste ĝi helpas trovi la plej bongustajn pecojn – aldonajn diverstemajn informojn. Ni klasifikus ilin laŭ jenaj tipoj: enciklopediaj (pri popoloj, religiaj sektoj, personoj, ekzemple koptoj, adventistoj, Hilelo), geografiaj (pri lokoj, nomataj laŭ semajntagoj, monatoj, sezonoj, festoj, ekzemple Duŝanbo, Rio-de-Ĵanejro, Tel-Avivo, Asunciono), religiaj (pri diversaj preterpasitaj dum legado de la biblio faktoj, ekzemple pri senpeka koncipiteco de Maria kaj pri tio, ke Jesuo Kristo havis gefratojn kaj eĉ ĝemelan fraton) kaj ... ceteraj, plej neatenditaj. Por ne senigi la legantojn je plezuro, ni mencias nur kelkajn „ŝlosilvortojn”: krescenta bulko, haremo, tohuvabohuo, Quasimodo. Povas esti, ke koncernaj faktoj estas konataj al vi, sed vi nepre kaptos aliajn mirindaĵojn.

Kun aparta intereso kaj atento ni legis detalojn, rilatajn al Rusio. Kvankam ne ĉiuj etimologioj de rusaj vortoj kongruas al tiuj, troviĝantaj en niaj vortaroj, kaj la aŭtoro diris nenion pri tre specifa rusa vorto sutki (diurno), tamen en la libro estas spegulitaj multaj apartaĵoj de rusa religia kalendaro. Temas pri tio, ke la rusa ortodoksa eklezio ĝis nun uzas julian kalendaron kaj ĝuste tio kaŭzas diferencon kun katolika kaj protestanta mondo en tagoj de Kristnasko kaj Pasko (interalie, la rusa titolo de fama paska uverturo de N. A. Rimskij-Korsakov estas ne Velikaja russkaja pasĥa, laŭ A. Cherpillod, sed Svetlij prazdnik).

Nun ni devas rimarki kelkajn ĉagrenajn faktojn. Bedaŭrinde, ĉeestas tajperaroj. Ni trovis ĉirkaŭ dudekon, sed tio, certe, estas sufiĉe malmulte kompare al densa enhavo. La libro konservas restaĵojn de sia franca origino, ekzemple, foje oni stumblas je francaj et kaj jour, unu ĉapitro havas la titolon Niaj prapatroj la Galloj, kvankam ŝajnas, ke entute la libro ne estas simpla traduko de franca versio, sed estis refarita speciale por esperantlingvaj legantoj.

Ni kun granda intereso tralegis tiun ĉi libron, sekvante aŭtoron laŭ la vojo de evoluo de kalendaro en diversaj tempoj kaj lokoj kaj aŭskultante liajn survojajn klarigojn kaj distraĵojn. Legu ankaŭ vi!

Anna kaj Mati PENTUS
André Cherpillod: La kalendaro tra la tempo, tra la spaco. Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2002. 204 paĝoj broŝuritaj. ISBN 2-906134-56-2.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003