MONATO

Politiko

BALKANIO

Kosovo kaj Serbio ĉe vojkruciĝo

Intervjuo kun Adem Demači, politika analizisto el Kosovo kaj laŭreato de pac-premio „Saĥarov”.

MONATO: S-ro Demači, bonvole diru, ĉu Serbio de la epoko de Milošević diferencas notinde de la Serbio de Koštunica kaj Djindjić? [ĝinĝiĉ]

Demači: Rigardante supraĵe kaj formale, ŝajnas, ke jam okazis grandaj ŝanĝiĝoj, sed rigardante profunde kaj objektive, envere oni povas konstati nur malmultajn ŝanĝiĝojn. Tiel, ĉekape de Serbio, ne plu estas Milošević kaj Šešelj kaj iliaj ekstremnaciemaj kaj ŝovinistaj partioj. Oni elpostenigis el armeo kaj polico kelkajn homojn, same el la gvidantaro de kelkaj amaskomunikiloj. Sed la alvenintoj ĉekape de la serba politiko ŝanĝis nur la taktikon, ne la hegemoniistan strategion. Ili klopodas kaŝi kaj etigi la krimojn de la reĝimo de Milošević; samtempe ili montras sian apetiton rekoloniigi Kosovon kaj plu reteni la duonkoloniecan jugon de Beogrado sur Montenegro. Netuŝitaj restas la militistaj-policistaj meĥanismoj kaj la serba armilo-industrio: Serbio denove vendas armilojn. La serba reĝimo okupas sin nur pri politika ŝminkado, hezitante ŝanĝi sian krimecan kaj mafiecan metodojn. Por ilustri la ĵus diritan tamen necesus eble tro da spaco.

MONATO: Kion jam alportis kaj povas alporti la fondiĝo de la nova ŝtato Serbio kaj Montenegro por serboj mem kaj iliaj najbaroj?

Demači: Tio denove ekzemplas, kiel la grandaj potencoj de la mondo, pro propraj interesoj, kapablas oferi malgrandajn popolojn (ĉi-okaze la malgrandan montenegran popolon). Verŝajne tio daŭrigos dum kelke da tempo la serban hegemonion en Balkanio, lasante malfermita la vojon al novaj krizoj en la regiono. Tio prokrastos la necesan alfrontiĝon de Serbio al si mem kaj malfruigos demokratiiĝon, ĉar plifortigataj estas la apetito de Serbio rilate Kosovon kaj la iluzioj de tiu ŝtato por ludi pli grandajn rolojn ol ĝi vere kapablas.

MONATO: Kiel vi taksas la deklaraĵojn kaj la postulojn de Djindjić por revenigi serban policon en Kosovon kaj fondi tie serban ŝtateton?

Demači: Jen plia argumento, ke Serbio naĝas ankoraŭ en la malpura maro de la politiko de Milošević. La plej nova politika ofensivo de Djindjić rilate Kosovon devas averti la mondon, ke serba politiko restas esence neŝanĝita kaj ke plu minacas novaj sangoverŝoj. La fondiĝo de serba ŝtateto sur la grundo de Kosovo estas ja plia argumento, ke Serbio komencis disdividon kaj dispartigon de Kosovo, ekspluatante la toleremon montratan al ĝi de Eŭropo kaj Usono, kiuj pardonas al Serbio ĝiajn sennombrajn krimojn.

MONATO: Kiamaniere Serbio povus demokratiiĝi kaj kian profiton ekhavus mem serboj kaj iliaj najbaroj pro tio?

Demači: Serbio povus demokratiiĝi, nur se ĝi rezignus pri Kosovo kiel kolonio kaj pri Montenegro kiel duonkolonio, rekonante ilian plenan sendependecon. Same, nepre, ĝi transformu en federaciajn unuojn la serban Vojvodinon kun centro en Novi Sad, la hungaran Vojvodinon kun centro en Subotica kaj la bosnan Sandžak kun centro en Novi Pazar. El tio serboj maksimume profitus. Tiam serboj ne plu bezonus grandan armeon aŭ grandan policon kaj tiel ili evitus troajn ŝtat-elspezojn. Krome la paco en la regiono definitive ekstabiliĝus.

MONATO: Ĉu Eŭropo pensas serioze pri demokratiigo de Serbio?

Demači: Se ni konsideras, kiel ĝi agis ĝis nun kaj kiel ĝi estas aktuale aganta, mi pensas, ke ne.

MONATO: Kion vi pensas pri la estonto de interrilatoj Serbio-Kosovo?

Demači: Post multnombraj malgrandaj kaj grandaj malfacilaĵoj, kiujn ni ja atendas, nepre alvenos epoko de tutegala kunlaborado, reciproka respekto kaj krea najbareco.

MONATO: Kiel vi prijuĝas la lastajn arestojn de la eksaj gvidantoj de UÇK, la Liberiga Armeo de Kosovo? Ĉu tiuj atestas pri preparo por „restarigi suverenecon” en Kosovo?

Demači: Ĝuste tiel, kiel vi jam supozas.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003