MONATO

Politiko

OPINIO

Tankojn venki eblas; gazetaron venki ne

Konate estas, ke Germanio ne aprobas la usonan registaron rilate Irakon. Tamen ne informis usonaj kaj eŭropaj amaskomunikiloj, ke en novembro 2002 la germana sekreta servo raportis pri ekzisto de armiloj por amasdetruado en Irako. Same konate estas, ke Germanio kaj Francio kontraŭas militon: tamen laŭ stranga koincido Germanio kaj Francio estas ĉefaj komerco-partneroj de la Sadam-reĝimo.

En ĉiu novaĵ-raporto oni vidas defendantojn de Sadam. Menciataj en t.n. objektivaj periodaĵoj estas usonanoj, kiuj aprobas sian registaron: kiom ofte tamen ili rajtas paroli? Plue, ĉu legeblas intervjuoj kun reprezentantoj de iraka opozicio, kun parencoj de murditoj, torturitoj aŭ la senspure perditaj? Tiel la unuflankeco de t.n. libereco de informado.

Kadavroj

Surekrane oni vidas ĉarmajn irakajn infanojn („kontraŭ kiuj ekbatalos usonaj militistaĉoj”), sed ĉu oni montris kadavrojn de irakaj infanoj, murditaj per irakaj ĥemiaj bomboj, aŭ irakan infanan prizonon? Krome, Sadam ne plu posedas armilojn por amasdetruado: tion li, „fidindulo”, mem diras. Verdire oni devas lin kredi, ĉar ne estas aliaj pruvoj.

Nu, bone, la inspektistoj de Unuiĝintaj Nacioj trovis mustardan gason kaj kuglegojn kapablajn ĝin liveri. Ĉu vi memoras? Oni prie raportis en la novaĵoj. Tamen strange: oni informis dum apenaŭ kvin sekundoj, aldonante, ke irakaj militistoj simple forgesis detrui ilin. Tiuj irakaj militistoj estas ja tiom forgesemaj – forgesemaj kaj neobeemaj. Sadam ordonis, kaj ili forgesis. Sed fojfoje okazas tio precipe sub totalismaj reĝimoj.

Petrolo

Laŭ la televido la tuta afero estas en petrolo. Sed – jen surprizo – Usono estas unu el la plej grandaj produktantoj de petrolo en la mondo. Parto de ĝiaj fontoj restas konservitaj; aliaj en Alasko estas esploritaj sed ankoraŭ ne tuŝitaj. La parto de Irako en la usona petrol-importo estas unu dudekono; tiu en efektiva konsumado malpli. Tion oni ne povas klarigi al televido, kiu gurdas kaj gurdadas la samon – petrolo. Kaj pri malpermesitaj armiloj – jen kvazaŭ ogrino, timigilo por infanoj. Kaj gasoj – kiu gasojn flaras?

Efektive, loĝantoj de iraka urbo Ĥalabja gasojn flaris. Kelkaj travivis sed restas invalidoj. Tamen tiujn intervjui – estu realisma! Informadan liberecon ni ĝuas, sed ne ĝis tia grado. Krome: ĉu Irako ne estas suverena ŝtato? Kial do ĝi ne rajtas havi armilojn por amasdetruado?

Teroristoj

Se vi ankoraŭ ne kredas, ke la iraka reĝimo ne helpas al Alkaido, malŝaltu la televidilon, forĵetu la ĵurnalon kaj ekpensu. Ĝenerale, kial registaro de iu ajn lando ne helpas teroristojn? Ekzistas almenaŭ tri kialoj: al la registaro ne plaĉas la celoj de la banditoj; helpi multekostas; tio kontraŭleĝas. Rememoru, ke ĝis plej lasta tempo oficialuloj de Irako alvokis ĉiujn murdi usonanojn, ĉiujn kaj ĉie (kio ĉesis, kiam usona armeo koncentriĝis ĉe la landlimo).

Do evidente la teroristaj celoj plaĉas. Irako senprobleme trovas milojn da dolaroj por palestinaj familioj de (mem-)murdistoj: ne mankas mono. Kaj ne forgesendas, ke la alvoko „ĉiujn usonanojn ĉie murdu” celas – se vi estas usonano – vin kaj vin kaj vin: en via hejmo, en via aŭto, en via strato.

Manifestacio

Oni jam kutimiĝis, ke t.n. liberaj amaskomunikiloj libere prisilentas manifestaciojn por Israelo sed same libere informas pri manifestacio apoge al palestinaj teroristoj. Ke amaskomunikiloj anticipe informas pri manifestacio kaj klarigas, kiel ĝin atingi, mi nur unu fojon trovis: temis pri manifestacio apoge al Sadam la 15an de februaro.

Plej malbona mensogo estas unuflanka vero. Kial do oni mensogas al ni? Sendube iuj artikoloj kaj raportoj estas pripagitaj, sed ne ĉiuj. Ni diru aliigante vortojn de la rusa verkisto Nikolaj Vasiljeviĉ Gogol: „Mondo, kien impetas vi?” Respondu. Ne respondas ĝi. Pro tio mi estas pesimisto: malsimile al irakaj tankoj, venki gazetaron oni ne povas.

Michael GERENROT

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2003