MONATO

Moderna Vivo

MAR-EKOLOGIO

Ĉu revo iam fariĝos realo?

Pro subakviĝo de la naftoŝipo Prestige apud la marbordoj de Galicio en Hispanio denove estiĝis naftotajdo sur eŭropaj marbordoj. Politikistoj parolas pri pli severa kontrolado de naftoŝipoj, eĉ pri malpermeso al t.n. unuŝelaj naftoŝipoj proksimiĝi al eŭropaj marbordoj.

Sed kion fari rilate la nafton, kiu baldaŭ atingos plej verŝajne ankaŭ aliajn marbordojn en Hispanio, Portugalio aŭ Francio? Evidente estus pli bone, se la nafto povus esti kaptita antaŭ ol ĝi atingos la marbordojn, kie la damaĝoj estos pli grandaj kaj la purigado pli kosta. Krome oni emas silenti pri eventualaj danĝeroj por la sano de la volontuloj, kiuj marborde laboradas cele al purigado.

Amatoraj

Post pluraj similaj katastrofoj oni povas konstati, ke la metodoj kolekti la flosantan nafton tamen restas amatoraj kaj ne tre efikaj, precipe se la vetero malbonas. Tial la franca kompanio Atlantika Ŝipkonstruejo anoncis projekton por konstrui novan naftokolektan ŝipon.

La ŝipo kapablus kolekti surmaran nafton – eĉ en malbona vetero kun ventoj ĝis la sepa grado de la boforta skalo – kaj tiel preventi marbordajn damaĝojn. Laŭ la projektestro, la ŝipo estus povinta kolekti en unu semajno ĉiun nafton elfluintan el la naftoŝipo Erika frakasiĝinta apud Bretonio en decembro 1999.

Modelo

La projekto anticipas trimaranon, kies centra ŝelo havus pli grandan kapaciton ol nunaj purigaj ŝipoj. La flankaj ŝeloj platigus la marsurfacon inter eksteraj kaj centra ŝeloj, tiel ke naftokolektado okazus en favoraj kondiĉoj eĉ en malbona vetero. Provoj – per modelo – montris, ke ondoj kvin metrojn altaj duone reduktiĝis inter la ŝeloj. Ankaŭ la viskozeco de la nafto helpis kvietigi la marsurfacon. Du trogĉenoj elmarigis la nafton, tamen eblus aliaj metodoj: pumpiloj, rulbendoj, padelradoj, centrifugiloj.

Krome la ŝipo povus prilabori la kolektitan nafton por apartigi nafton kaj akvon, kaj reverŝi la purigitan akvon enmaren. Ĝi povus ankaŭ instali flosantajn barilojn, kolekti marrubaĵon, inkluzive de konteneroj, kaj gardi danĝerajn marlokojn.

Konjektite estas, ke la kosto de la ŝipo estos 100 milionoj da eŭroj. Granda sumo, sed, kompare al la kosto de ekologiaj markatastrofoj, efektive malmulto. Ĉu tamen la naftokolekta ŝipo restos nura revo?

Christian BERTIN
Karakterizaĵoj de la naftokolekta ŝipo
Karakterizaĵo Valoro
Longo 136,60 m
Larĝo 32,35 m
Maksimuma enakva alto 7,20 m
Vojaĝa rapido 20 knotoj
Kolekta rapido 1 ĝis 3 knotoj
Kolekta kapacito 6000 tunoj
Aŭtonomeco 30 tagoj
Funkciivo 350 tagoj/jaro
Funkciivlimo 6-7 gradoj de la boforta skalo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003