MONATO

Spirita Vivo

POLLANDO

Li semis bonon kaj belon

La 6an de aŭgusto 2002 ĉe la Juda Tombejo en Varsovio, ne malproksime de la tombo de d-ro Zamenhof, kolektiĝis sufiĉe granda aro da homoj. Venis homoj savitaj el Holokaŭsto1, reprezentantoj de la pola kultura vivo, reprezentantoj de la registaro kaj de urbaj instancoj, gvidantoj de la juda komunumo, eksterlandaj gastoj, skoltoj de la skolta trupo, kiu portas la nomon Janusz Korczak kaj kiu ĉiujare ferias en tendaro kun la sama nomo. Ĉiujn kunigis tien estimo kaj amo al d-ro Korczak, kaj sento de doloro pro la martira morto de li kaj liaj 200 orfo-protektatoj.

Inaŭguro de la monumento

La renkontiĝo okazis lige al la malkovro de nova, bronza monumento je la 60a datreveno de ilia pereo. Ĉi tiu monumento, laŭ projekto de du skulptistoj, Mirosław Smorczewski kaj Lucjan Kot, estis inaŭgurita antaŭ 20 jaroj. Ĝi estis iniciatita de loĝantoj de Varsovio. Bela kaj kortuŝa, sed de sinteza rezino, ĝi rapide difektiĝis. Aparte multe al ĝi damaĝis kandeloj bruligitaj de la multaj vizitantoj de tiu simbola tombo de Korczak. Danke al liaj amikoj Rafael Scharf kaj Lili Pohlman ekestis komitato por la restaŭro de la monumento. Grandan parton de la financaj rimedoj oferis geedza paro Sandra kaj John Joseph. La efektivigon de la muldaĵo oni konfidis al sperta muldisto Zbigniew Fudalski el Karolin, en la varsovia regiono. Kaj li plenumis tiun gravan kaj samtempe honoran taskon pie, kun arta subtileco.

La solenaĵo estis profunde kortuŝa. Kelkaj el inter la kunvenintoj aŭdigis porokazajn paroladojn, atentigante pri la vivanteco de la idearo de Korczak. La fama film-reĝisoro Andrzej Wajda konvinke argumentis, ke liaj ideoj apartenas al la grandaj valoroj, kiujn Pollando povas alporti al la unuiĝanta Eŭropo. Sufiĉe longan kaj esence gravan paroladon aŭdigis Sandra Joseph. Ŝi estas psikiatro, kiu enprofundiĝis en la verkaro kaj la humanisma mondpercepto de Korczak, kaj profitas de tio en sia praktiko. Tiukaŭze elkore ŝi kontribuis al la restaŭro de la bela monumento.

La skoltoj prezentis mallongan sed impresan muzik-poezian programon. Aŭdiĝis kadiŝ-preĝo por la mortintoj. La malkovritan monumenton kovris floroj, prilumis kandeloj. Ĉeestis skipoj de radio kaj televido, kiuj poste raportis pri la solenaĵo.

La tago estis pluva; la naturo kvazaŭ priploris ne nur tiujn 200 Korczak-orfojn murditajn sed ĉiujn 1 500 000 judajn infanojn, ankaŭ la ciganajn, la polajn kaj ĉiujn en la vasta mondo, kiuj ĉiutage pereas pro senracio aŭ krueleco de fortuloj kun povo.

Tiu tago

Ne eblis, dum tiu funebra solenaĵo, ne reveni al tiu terura tago en 1942: apogeo en la freneza hitlera plano neniigi la tutan judan popolon; des pli, se oni mem estis ĉe la rando de tiu infero. Tiutage estis sufoke varme; tiutage devis esti likviditaj ĉiuj orfejoj. Je la 10a matene, la infanoj kune kun la prizorgantoj kaj Korczak komencis sian marŝon el la orfejo, strato Sienna 16, direkte al Umschlagplatz, germane por transŝarĝoloko. Ilia lasta vojo kondukis ilin tra stratoj Leszna, Karmelicka, Dzielna, Zamenhofa ĝis Stawki, kie troviĝis tiu placo, kiun oni povas nomi pordego al infero. Unue ili iris en kvaropoj, sed ĉiam pli mankis la forto: eĉ trapaso de ne tro longa distanco daŭris ĉirkaŭ du horojn; tial la marŝo fariĝis ĉiam malpli orda. La infanoj estis lacaj kaj apatiaj. Korczak, jam delonge tre malforta, ne portis infanon surbrake, kiel metafore oni prezentas lin sur la monumento. Per siaj lastaj fortoj li sekvis la infanojn. La prizorgantoj, inter kiuj Stefania Wilczyńska, dum 30 jaroj la gvidantino de l' orfohejmo, iris ambaŭflanke de la infanaro, kvazaŭ ili ĝis la lasta momento dezirus protekti ilin. Neniu salutis, neniu proponis helpon, kiu cetere ne estis ebla. Ili ja devis iri al sia destino.

Ĉiutage, ekde la 22a de julio 1942, kiam komenciĝis la likvidokampanjo de la varsovia getto, 8 ĝis 10 mil senkulpaj homoj estis perforte enpelitaj en klorigitajn brutvagonarojn, kaj de tie, de Umschlagplatz, en neimageblaj malhomaj cirkonstancoj ili trairis sian lastan vojon al la murdkoncentrejo Treblinka ...

Al la Korczak-orfejo estis „ŝparita” la atendado ĉe tiu placo, kie odoro de mortintoj miksiĝis kun sufoka klor-odoro. Ploro, veoj, senespera serĉado de proksimuloj, krioj kaj batoj de nazioj kaj de iliaj helpantoj estis timige neelteneblaj. La alvenintajn infanojn la Ordiga Servo tuj direktis al la vagono. D-ro Korczak eniris la lasta. Post ili en la saman vagonon estis enpuŝita alia orfejo.

Marek Rudnicki ĉeestis

Ĉion ĉi priskribis Marek Rudnicki, tiam 15-jara junulo, kiu kun du samaĝaj kolegoj (unu el ili estis la nepo de d-ro Zamenhof) laŭ komisio de Judenrat, Juda Komunumo, kunportadis al Umschlagplatz pecojn da pano al la homoj, kiuj atendis envagonigon. Tiutage li estis sendita de sia patro, kuracisto same kiel Korczak, por ekscii kio okazas kun la Korczak-orfejo. Tiucele li akompanis ilin de la orfejo ĝis Umschlagplatz kaj starante malantaŭ la drata barilo ĉirkaŭ la placo li vidis kiel ilin ensorbis klorigita brutvagono. Cetere post du tagoj la samo okazis al lia patro kaj al lia patrino, kiu eĉ ne estis judino, sed dividis la sorton de siaj karuloj. Li mem provis sin mortigi, sed malhelpis tion iu el la juda Ordiga Servo, kaj poste aliaj helpis lin forlasi la getton kaj transvivi la militon. Li nun estas konata pentristo kaj loĝas en Parizo. Li laboras en la Korczak-movado.

Pri tiu lasta vojo de la Korczak-orfejo ekestis legendo pri trankvila, orda marŝo, standardo (Marek Rudnicki ĝin ne vidis), propono al Korczak saviĝi lastmomente. Eble en tiaj nepriskribeblaj kondiĉoj la homoj bezonis tion por sin konsoli.

Konante la tragedian veron, li longe silentis. Ne tial, ke li volis forgesi, ĉar tion ne eblis forgesi kaj oni eĉ ne rajtas tion forgesi. Tamen lia amiko R. Scharf influis lin, ke li rakontu, kion li vidis. Li do cedis, kaj Scharf skribis tion. Nur en 1988 ĝi aperis la 6an de novembro en Tygodnik Powszechny, Ĝenerala Semajnrevuo, kaj poste ĝi estis represita en la bulteno de la Pola Korczak-Komitato, 1989.

Persona postskribo

Mi apartenas al la homoj, kiuj opinias, ke oni ne devas, eĉ ne rajtas forgesi kio okazis en Holokaŭsto. Tial mi diversmaniere revenas al tiu koŝmaro, kvankam mi ne multe kredas, ke la homoj pretas ion lerni de la historio. Tamen mi koncentriĝas ĉefe al la prezentado de la ideoj de Korczak, montrante lin tiamaniere viva, ĉar mi estas konvinkita, ke daŭre li estas tre bezonata al la mondo. Okaze de la 60-jariĝo de lia morto, mi havis la okazon plurfoje prelegi, ĉefe por infanoj diversaĝaj kaj pedagogoj. Subtenas min ĉi-rilate Jerzy Fornal, kiu post la prelego prezentas pensigan kaj kortuŝan spektaklon La Arlekeno laŭ humuraĵo de Korczak. Fine de majo 2002 mi estis invitita al lernejo en mia loĝloko por al la infanoj kaj instruistoj konigi la edukajn ideojn de Korczak, efektive lian rilatadon al infanoj entute. La plej junaj lernantoj, kun kiuj mi konatiĝis, estis de la kvaraj klasoj, do ĉirkaŭ 10-11-jaraj, samaĝaj kiel mia nepino Maja. Neimageble, ke ĝuste de tiu flanko okazis al mi io neatendita.

Unu tagon, survoje al la poŝtoficejo, alkuris min knabineto, kiu kuraĝe alparolis min: Sinjorino, vi estis en nia lernejo, ĉu ne? Post mia jeso, ŝi daŭrigis: Kiam tiutage, kiam vi estis ĉe ni, mi revenis hejmen, mi vizitis la knabinon kiu loĝas en apuda domo; kiel ĉiam ŝi staris ĉe la pordo. Ŝi ne estas „nia” infano: havas malhelan vizaĝon kaj buklojn, sed ja vi diris, ke Korczak diris, ke ankaŭ ŝi estas nia infano, ke ĉiuj infanoj estas niaj, ĉu ne? Mi do vokis ŝin, ke ŝi venu kun ni ludi, bicikli, sed ŝi ne venis. Tiam mi kuris al ŝia patrino, kaj diris, ke ni volas nenion malbonan fari al ŝi, nur ludi, ĉar ĉiuj infanoj estas „niaj”, kaj ŝi venis, kaj nun ni kun ŝi ludas. Mia kortuŝiĝo estis tiel profunda, ke en tiu momento mi ne povis eligi voĉon, kaj kiam fine mi turniĝis por ion diri, la knabineto jam salte malproksimiĝis.

D-ro Zamenhof, en sia poemo „La Vojo”, celante stimuli la pionirajn esperantistojn, kuraĝigante al nobla agado, skribis:
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas –
Ni semas kaj semas konstante.

Unu el la de mi disŝutitaj semoj ekfruktas. Tio esperigas, aldonas fortojn.

Zofia BANET-FORNALOWA
Holokaŭsto – origine brulofero, ĉe kiu la oferbeston oni komplete bruligis por la koncerna diaĵo; metafore por la amasa mortigado de judoj fare de naziismo dum la dua mondmilito. (ndlr)

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003