MONATO

Hobio

LITOVIO

La segilo sonas!

La 65-jara litovo Algimantas Šukys el la urbo Kaunas famiĝis pro sia nekutima hobio. Ekde kelkaj jardekoj li muzikas per segilo, uzata en la hejma mastrumo.

La muzikisto rakontas, ke li adoptis tiun ideon de vilaĝa pastro, kiu, veninte al sankta meso por mortintoj, kunportis ankaŭ hejman segilon kaj por ĉies surprizo ludis kelkajn tristajn melodiojn per ĝi. La segilludo tiel tuŝis la koron de Algimantas, ke li ekdeziris nepre lerni ludi la saman „instrumenton”. Longe li serĉis taŭgan segilon, kiu eligas belsonojn kaj estas fleksebla.

Iufoje en iu vilaĝo li ekvidis virinon, kiu sola segis hejtlignon. La segilo kvazaŭ sonoris en ŝiaj manoj. La virino multe surpriziĝis, kiam nekonata viro petis ŝin vendi tiun malnovan ilon. La virino tuj konsentis, kondiĉe ke Algimantas aĉetos similan en la vendejo. Li plenumis tiun peton. Tamen la tiel akirita segilo evidentiĝis ne tiom taŭga por muzikado, ĉar ĝi ne bone flekseblis.

La aŭtodidakta muzikisto longe serĉis aliajn segilojn. Li elprovis ĉirkaŭ tri dekojn da diversaj segiloj. Finfine hazarde en sia urbo li ekvidis iun viron, fosantan la grundon de ĝardeno. Subite en lian kapon venis ideo demandi, ĉu hazarde la viro ne posedus iun malnovan segilon. Evidentiĝis, ke Algimantas trafis. La viro klarigis, ke li havas unu ege malnovan segilon, produktitan el sveda metalo, kiun lia avo uzis. Tamen la ilo estis tre neglektita, parte rustiĝis kaj la teniloj jam putriĝis. Vere la instrumento ne estis perfekta, tamen bonege fleksiĝis kaj belsonis. La du viroj interkonsentis pri taŭga interŝanĝo.

Algimantas komencis provludojn. Ne ĉiam ĉio glate iris. La segildentoj disŝiris kelkajn pantalonojn de la komencanta muzikisto kaj eĉ vundis lian gambon. Tamen lia ekzercado ne ĉesis. Plej grave estis teni la konvenan flekson por atingi la deziratan sonon. Ju pli la segilo estis fleksita, des pli alta sono venis kaj inverse. Specialan sonvibradon eblis atingi per movo de piedo, kiu tenas la alian ekstremaĵon de instrumento.

La ekzercadon ege helpis akordionludo, kiu estigis kvazaŭ muzikan fonon kaj plifaciligis la muzikadon per segilo. La akordionon bone ludis lia filino. Antaŭe Algimantas mem volis fondi familian ensemblon kaj tiucele li instigis siajn tri infanojn ludi akordionon.

Nun Algimantas scipovas ludi plurajn melodiojn per sia nekutima instrumento. Li muzikas en etnografia ensemblo. Lia muzikado per segilo ĉiam provokas grandan surprizon ĉe la aŭskultantoj. En Kaunas li estas la sola, kiu uzas tiuspecan muzikinstrumenton kaj en Litovio eble unu el kelkaj muzikistoj.

Libertempe la aŭtodidakta muzikisto ellaboras lignajn flutetojn, per kiuj li ofte muzikas. Kiel adoleskulo li komencis ludi la patran akordionon. Algimantas neniam lernis muzikon. Tamen nun li scipovas ludi ankaŭ germanan kaj rusan tirharmonikojn, bandonion, koncertinon, saksofonon, flutetojn.

„Muziko estas la senco de mia vivo. Mi kvazaŭ freneziĝas, kiam eksonas valsoj aŭ polkoj”, asertas la brava muzikisto el Kaunas.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003