MONATO

Scienco

EPIDEMIOJ

Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?

Gripo (influenco) estas al ĉiu konata malsano, kiun oni kutime ne traktas kiel tre danĝeran. Pli atentas pri la gripo kuracistoj, bone konantaj ĝiajn danĝerajn komplikiĝojn kiel ekzemple pneŭmonio kaj encefalito, precipe ĉe infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj kun kronikaj malsanoj. Sed plej forte timas gripon virusologoj kaj epidemiologoj, ĉar ili tre bone scias, ke la gripviruso povas kaŭzi vastegajn epidemiojn, kiuj povas endanĝerigi la tutan terglobon.

Kiuj estas la kaŭzoj de tiuj kvazaŭ neatenditaj gripaj epidemioj? Por tio ni rigardu iujn ecojn de la virusoj, kiuj kaŭzas gripon. Oni distingas tri tipojn de gripaj virusoj: A, B kaj C. La viruso C aperas ĉe la homoj tre malofte. La viruso B povas kaŭzi gripepidemiojn, precipe dum aŭtuno kaj vintro. Sed plej danĝera por la homo estas la viruso de tipo A. Tion kaŭzas la specifeco de ĝia genaro, kiu – diference de la genaroj de aliaj virusoj – havas fragmentan strukturon. Ĝi konsistas el ok apartaj neligitaj fragmentoj. Ĉiu fragmento de la ribonukleata acido (RNA) de la homa gripa viruso povas interŝanĝi sin kun iu genara fragmento de la gripvirusoj de bestoj (inkluzive de birdoj). Ĉu ankaŭ bestoj povas esti infektitaj de la gripaj virusoj? Certe, kaj tre ofte.

La plej signifoplena rezervujo de gripaj virusoj estas birdoj, precipe sovaĝaj anasoj, sed ankaŭ anseroj, mevoj kaj aliaj. Multaj el ili ĉiujare migras transkontinente, disportante ĉien multajn gripajn virusojn. Ofte infektiĝas kaj malsaniĝas la kortbirdaro kiel kokinoj kaj anasoj. Ĉe birdoj la gripvirusoj reproduktiĝas en la intestaro kaj eliĝas precipe kun la ekskrementoj.

El diversaj bestoj la plej signifaj por la homo estas porkoj infektitaj de gripo. Ekzemple, en 1976 en Nov-Ĵerzejo (Usono) porkoj estis la fonto de gripo por multaj militservantoj. Sed plej danĝeraj por la homoj estas la hibridaj stamoj de la virusoj. En la ĉeloj de trakeo kaj bronkoj de porkoj povas sukcese multobliĝi ne nur la propraj (porkaj) gripaj virusoj, sed ankaŭ la gripvirusoj de la homo kaj de birdoj. Tie inter iliaj genaj fragmentoj povas okazi la interŝanĝo kaj rezulte de tio naskiĝas kunmetitaj virusoj, kapablaj kaŭzi vastajn gripepidemiojn.

Necesas konatiĝi ankoraŭ kun du tre gravaj antigenoj (proteinaj substancoj) en la supraĵa kovrilo de la gripviruso: hemaglutinino (angle hemagglutinin) kaj neŭraminidazo (angle neuraminidase). Precipe kontraŭ ili en la infektita organismo aperas antikorpoj, kapablaj neniigi la gripajn virusojn. Tamen precize por la viruso de gripo A estas karakteriza la ofta variemo en la strukturo de ĉi tiuj antigenoj, kio ebligas al la viruso eskapi de la mortiga influo de la imunsistemo.

Ĉe la virusoj de gripo A de homo, bestoj kaj birdoj ekzistas 15 subtipoj de hemaglutininoj (ilin oni markas per litero H kaj numeroj 1 ĝis 15) kaj 9 de neŭraminidazoj (litero N kaj ciferoj 1 ĝis 9). Ĉe gripaj virusoj povas renkontiĝi diversaj kombinoj de ĉi tiuj antigenoj. Ekzemple estas konataj ĉe ĉevaloj gripviruso kun antigenaj kunigoj H3 N8, ĉe birdoj H7 N7, H6 N2, H5 N3, ktp.

Ĝis nun preskaŭ ĉiuj gripepidemioj inter homoj estis kaŭzitaj de virusoj kun jenaj kombinoj de hemaglutinino kaj neŭraminidazo: H1 N1, H2 N2, H3 N2. Unuafoje la homaro renkontiĝis kun vastega epidemio de gripo A (H1 N1) en 1918 kaj 1919, kiam en la mondo malsaniĝis je gripo ĉirkaŭ 500 milionoj da homoj, el kiuj 20 milionoj mortis. Antaŭ nelonge la sciencistoj pruvis, ke la viruso, kiu kaŭzis ĉi tiun epidemion, enhavis genojn de gripaj virusoj de la homo kaj la porko. Foresto de la imuneco al ĉi tiu viruso, ĝia aerguta transdonado (tio signifas transdonon per malgrandaj gutetoj en la aero, ekzemple pro tusado aŭ ternado), la grandskalaj dummilitaj migradoj akcelis disvastigon de epidemio. La gripa viruso H1 N1 cirkuladis inter homoj ĝis 1957, kvankam jam ne tiel furioze.

En 1957 disvastiĝis tre danĝera epidemio de gripo A, sed jam kun alia antigena kunmetaĵo: H2 N2. Tiu gripo estis nomita la „azia gripo” aŭ la „gripo de Singapuro” laŭ la loko de la unua apero de la viruso. Pro foresto de la imuneco al ĉi tiu viruso, en la mondo malsaniĝis ĉirkaŭ du miliardoj da homoj, el kiuj multaj mortis. Post 11 jaroj (en 1968) denove okazis vasta epidemio de gripo A nomita la „honkonga gripo”, kun nova antigena kunmetaĵo H3 N2. La antaŭa viruso H2 N2 ekde 1968 ĉesis registriĝi.

Post naŭ jaroj (en 1977) denove aperis la gripa viruso H1 N1. Dum tiu epidemio pli grave malsaniĝis junaj personoj, ĉar multaj pliaĝuloj konservis la imunecon al ĉi tiu viruso el la jaro 1957.

Ekde 1977 kaj ĝis nun ĉiuj gripepidemioj estas kaŭzitaj de du virusoj de grupo A, nome H1 N1 kaj H3 N2 kaj de unu viruso de grupo B. La viruso A, krom tiuj saltformaj ŝanĝiĝoj, povas modifiĝi ne tro forte rezulte de mutacioj, kiuj aperas kutime kun intervalo de du ĝis kvar jaroj, kaj kaŭzas la sezonajn plimultiĝojn de malsaniĝoj.

Tamen povas aperi inter homoj absolute novaj, danĝeraj gripvirusoj. Tiel, en 1997 en Honkongo estiĝis antaŭe nekonata viruso kun nekutima kombino de antigenoj H5 N1. Ĝi ricevis la nomon „birda gripo”. Malsaniĝis multaj miloj da kortbirdoj (precipe kokinoj), kiuj fariĝis la fontoj de malsaniĝo por 18 homoj, kiuj kontaktis la infektitajn birdojn. Pro la tre gravaj komplikiĝoj ses homoj mortis. Por ĉesigo de epidemio en Honkongo estis ekstermita la tuta kortbirdaro. Ni opinias, ke la precipa kaŭzo de la interrompo de tiu epidemio estis la foresto de la aerguta transdonado de ĉi tiu viruso. Plej ofte gripepidemioj komenciĝas en sud-orienta Azio. Laŭ multaj sciencistoj tio okazas pro la granda abundo de birdoj, evoluinta porkbredado kaj tre alta denseco de la loĝantaro en tiu regiono.

Ĉu ni povas esti konvinkitaj, ke ne aperos ankoraŭ pli danĝeraj gripaj virusoj? Certe ne, se oni atentas la grandegan naturan rezervujon de gripvirusoj inter birdoj kaj aliaj bestoj. Krome, iuj sciencistoj argumentas, ke ĉe iuj homoj gripvirusoj povas longe konserviĝi. Nuntempe en la mondo funkcias pli ol 100 centroj, kiuj kontrolas la cirkuladon de la gripvirusoj ne nur inter homoj, sed ankaŭ inter birdoj kaj aliaj bestoj, rekomendas pli efikajn vakcinojn. Bedaŭrinde, la efiko de gripvakcinoj malplialtiĝas aŭ perdiĝas, kiam aperas novaj antigenaj variaĵoj de la gripvirusoj. Krom vakcinoj, kiujn oni uzas por la profilaktiko de gripo, oni aplikas por preventado kaj kuracado de gripo interferonojn, imunoglobulinojn kaj diversajn medikamentojn kiel Amantadinum, Remantadinum kaj aliaj, kaj oni okazigas kvarantenigon.

Oni esperas, ke en la 21a jarcento la sciencistoj kaj kuracistoj kapablos antaŭvidi la aperon de novaj gripvirusoj kaj pli efektive kontraŭagi ilin. Por tio necesas unuigi la penojn ne nur de medicinistoj, sed ankaŭ de biologoj, genetikistoj, matematikistoj kaj komputilistoj.

Vladimir LEMELEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003