MONATO

Moderna Vivo

IRLANDO

Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo

Malgranda amiko-grupo renkontiĝas ĉiumonate en la irlanda ĉefurbo Dublino por ekskursi kaj konversacii. Lastatempe la amikaro vizitis la antikvan judan kvartalon (Portobello), kie situas la juda muzeo.

La juda komunumo neniam estis granda en Irlando. Sed dum longa tempo ĝi estis videbla kaj influhava sektoro de la krome homogena kaj tiam ne tre bunta loĝantaro irlanda. Ne hazarde, la ĉefa rolulo en Ulysses, la plej fama romano de la irlanda verkisto James Joyce [ĝejmz ĝojs], estis juda dublinano, Leopold Bloom [blum].

Iam strato Clanbrassil, en la centro de Dublino, estis kromnomita „malgranda Jerusalemo” pro la spicistoj, tajloroj, koŝeraj viandistoj, magazenoj, butikoj kaj aliaj entreprenoj judaj, kiuj tie troviĝis. Hodiaŭ restas eĉ ne unu.

Sinagogo

La juda muzeo situas en mallonga, iom kaŝita strateto kun modestaj sed bonordaj duetaĝaj dometoj. Tie oni konstatas restaĵojn de apenaŭ memorata epoko, kiun maljunaj dublinanoj nostalgie nomas „Dublino de la raraj antikvaj tempoj”. La muzeo, iama sinagogo, konsistas el du apudaj domoj. Kiel sinagogo, ĝi entenis ĝis 160 homojn. Pro translokiĝo de la juda popolo el Portobello al la antaŭurboj, kaj pro malkresko de la komunumo, ĝi ĉesis funkcii en la 70aj jaroj.

Dum preskaŭ dek jaroj la domo restis ŝlosita, sed ĝi reviviĝis en 1984, kiam ĝi fariĝis la irlanda juda muzeo. Ĝi estis inaŭgurita la 20an de junio 1985 de Chaim Herzog [ĥajm hercog], prezidanto de Israelo, kiu naskiĝis en Irlando. La kuratora komitato de la muzeo fieras, ke „ĝi konservas gravan, kvankam malgrandan parton de la kultura kaj historia heredaĵo de Irlando”.

Tabloaranĝo

La muzeo konsistas el diversaj sekcioj. Ĝi enhavas materialon el judaj komunumoj en Belfasto, Korko, Derio, Droĥedo, Limeriko kaj Port Láirge (angle: Waterford [ŭótefod]). En la enirejo videblas fotografaĵoj, pentraĵoj kaj atestiloj. Teretaĝe troviĝas vitroŝrankoj kaj paneloj kun montraĵoj, kiuj rilatas al la komerca, kultura, eduka kaj socia vivo de la judaro. Precipe interesa estas la kuirejo montranta tradician sabatan kaj festan tabloaranĝon kaj la du apartajn lavopelvojn por prepari kaj lavi respektive laktaĵon kaj viandaĵon.

Supre troviĝas la originala sinagogo kun ĉiu rita meblaro, inkluzive de nupta baldakeno kun feste vestitaj manekenoj reprezentantaj edziĝparon. En la galerio vidiĝas judaj religiaj objektoj.

Manuskripto

La historio de la juda popolo en Irlando estas tre atentokapta. La plej frua aludo al ĝi estas en antikva manuskripto nomata Analoj de Innisfallen, kiu mencias la alvenon en 1079 de kvin transmaraj judoj. Verŝajne ili venis kiel komercistoj el Ruano, ĉefurbo de Normandio, Francio. Sendube pliaj judoj atingis la sudan marbordon de Irlando, elpelite el Portugalio en 1496.

La plej frua registro pri sinagogo en Irlando datiĝas de 1660, kiam estis establita preĝeja ĉambro en vojeto Crane [krejn] kontraŭ la dublina kastelo. La plej antikva juda tombejo datiĝas de la fruaj 1700aj jaroj kaj situas proksime al ponto Ballybough [bálibaŭ] en Fairview [fejrvju], Dublino. Post la napoleonaj militoj estis plia enmigrado de judoj el meza Eŭropo, sed la plej granda influo okazis inter 1880 kaj 1910, kiam ĉirkaŭ 2000 judoj alvenis de orienta Eŭropo kaj hejmiĝis en Belfasto, Korko, Derio, Droĥedo, Dublino, Limeriko, Lurgano kaj Port Láirge. Ili aktivis en ĉiuj profesioj kaj metioj.

Bizara nomo

Post la dua mondomilito nur manpleno da judoj atingis Irlandon. Efektive irlandaj judoj elmigris al ĉiuj partoj de la mondo. En Usono eĉ estis fondita societo de uson-irlandaj judoj havanta la bizaran nomon League of Yiddish Sons of Erin, „Ligo de jidaj filoj de Erin”: Erin estas poezia nomo de Irlando, derivita de Éirinn, dativo de Éire, Irlando en la gaela lingvo. La vorto Yiddish malofte uziĝas en la angla lingvo, krom por signifi la jidan lingvon.

Parenteze la jida, kiu dum iom da tempo estas la kutima hejma lingvo de la irland-juda komunumo, ne plu aŭdiĝas en Irlando. La infanoj nun parolas la anglan kaj plie lernas la irlandan en la lernejo. La juda taglernejo, Stratford College [koleĝ], troviĝas en strato Zion, Rathgar [ratgar], Dublino. Estas sinagogoj en Dublino (progresema kaj ortodoksa), Belfasto kaj Korko.

Valora kontribuaĵo

Oni ne scias, kiom longe la juda komunumo en Irlando travivos. Laŭ ĉiuj indikoj oni ne povas optimismi pri ĝia estonto. Tamen tiu malgranda popolo jam faris valoran kontribuaĵon al irlandaj socio kaj kulturo. Pro tio, ĝia malapero estus sentebla perdo.

Mi ne povas forgesi diraĵon de la verkisto Stefan Zweig [cvajg] en la novelo Buchmendel: „Nur nun, estante pli maljuna, mi komprenas, kiom malaperas kune kun tiaj homoj, unue ĉar tagon post tago ĉia unikaĵo iom post iom iĝas pli multvalora en nia komplete unuformiĝanta mondo.”

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003