MONATO

Politiko

Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro (3)

Marto

Marto la 21a. Hejmenveninte, mi ŝaltas la televidilon. Vespermanĝante, mi aŭdas kaj spektas la eksplodojn en la iraka ĉefurbo. Laŭraporte 3000 bomboj kaj misiloj dum unu nokto. Kaj nekredebla precizo – tie palaco, tie partia sidejo. Eklumiĝas ĉe mi: ne temas pri Irako, ne temas pri terorismo, ne temas pri petrolo. Temas pri mesaĝo el la Blanka Domo: „Mond' ... ne prifiku Usonon.”

Marto la 22a. Kiom kostas la milito? Sendube miliardojn – egale, ĉu dolaroj aŭ eŭroj. Enormajn, apenaŭ imageblajn sumojn, kiuj estus povintaj mildigi suferadon, malsaton en Afriko, Azio, restarigi ekonomiojn, doni esperon. Ĉu estonte la mondo dankos al Bush kaj al Blair pro tiu ĉi groteska malŝparo, pro tiu ĉi okazo mistrafita? Mi kredas, ke ne.

Marto la 23a. La unuaj usonaj kaj britaj viktimoj – pro helikoptera kolizio kaj pro brita aviadilo detruita de usona misilo. Plus brita ĵurnalisto ŝajne mortpafita de britaj trupoj (ĉi-lasta informo, raportita en sendependa novaĵkanalo, ne aperis ĝis post kelkaj horoj en la ŝtata, BBC-a). Ankoraŭ neniuj batalvunditoj (se kredi nian propagandon). Posttagmeza ĝisdatigo: la unuaj raportoj pri koaliciaj mortintoj (dekoj, kontraste jam al centoj da irakanoj).

Marto la 24a. La usonanoj protestas kontraŭ bildoj aperintaj en iraka televido pri militkaptitoj. Ĉu tamen hieraŭ mi ne spektis bildojn montrantajn irakajn kaptitojn, humiligitajn, manoj-sur-kapajn? Kaj filmeron pri brita soldato bruske ordonanta en la angla lingvo, ke civilulo surgenuiĝu? Memevidente la kompatindulo ne komprenis ...

Marto la 25a. Kiel flirtemas publika opinio! Meze de februaro, okaze de la grandaj kontraŭmilitaj protestoj (kiuj parenteze daŭras), oponis la militon 52 % de la brita popolo; hodiaŭ nur 30 %. Du kialoj: 1. post la komenco de la milito oni volas iel montri solidarecon kun „niaj buboj” batalantaj en fora dezerto (efektive stultaĵo: en Britio armeanoj volontulas; neniu devigas onin militservi; krome la milito mem laŭ internacia juro kontraŭleĝas); 2. mi ne povas min deteni de la herezo (mi putradu en infero), ke al multaj, multaj homoj plaĉas la milito: ĝi mirinde buntigas grizan ekziston; ekzemple la „realaj” bildoj pri detruado de Bagdado konsiderinde superas eĉ la plej hororan holivudaĵon en la loka kinejo. Eble mi eraras, sed ...

Marto la 26a. Pereis ĝis nun 20 britaj militistoj – 18 pro akcidentoj, inkluzive de t.n. „pafado amika” (kamaradoj kamaradojn erare mortpafas). Mi kalkulas, ke, se Sadam povos elteni ĉirkaŭ 22 jarojn, la tuta brita armeo en Irako estos sin „akcidente” elimininta. Intertempe furiozas batalo ĉirkaŭ la urbo Basra. Brita oficiro aperas en la televido kaj, tute senironie, anoncas, ke la celo estas alporti al urbanoj medicinaĵojn kaj nutraĵojn. Momenton: se koalicianoj ne estus invadintaj Irakon (laŭ la registaro: liberigantaj), „helpo” tia superfluus. Skuita, alico-en-mirlanda logiko, kiu difinas ĉi tiun – eble ĉiun – militon.

Marto la 27a. Oni atakas (pardonu: liberigas) Irakon parte pro tio, ke Sadam (laŭ Bush) posedas ne nur gasojn kaj aliajn toksaĵojn sed ankaŭ armilojn por amasdetruado. Kial, se Sadam tiom danĝeras, ilin li ankoraŭ ne uzis? La solaj armiloj por amasdetruado ĝis nun videblaj apartenas ne al la Sadam sed al Bush.

Marto la 28a. Pliaj 52 irakaj civiluloj pereas, kiam bomboj neniigas bazaron. Laŭtakse mortis ĝis nun pli ol 1449 irakanoj kaj vundiĝis 4230. Mortis 29 usonaj soldatoj (25 „malaperis”); mortis 21 britaj soldatoj (2 „malaperis”).

Marto la 29a. Komence de la milito generaloj opiniis, ke Basra ne gravos, ke la trupoj post kelkaj horoj okupos la urbon, ke bonvenigos ilin urbanoj spontanee ribelintaj kontraŭ Sadam. Jen nur unu el multaj ĉi-militaj mistaksoj: „niaj buboj” ankoraŭ sieĝas la urbon. Aŭ ĉu unu el multaj mensogoj? Sadam mortis, propagandis usonanoj post la unua aeratako kontraŭ Irako; bruta malamiko „ekzekutis” du britajn kaptitojn, indignis Blair (kion neis eĉ armeaj stabanoj); detruis la brita armeo pli ol 100 irakajn tankojn apud Basra (temis pri tri), ktp, ktp. Sed la „fulmomilito” (laŭ iu s-ro Adelman, iama Rumsfeld-asistanto) tiom sukcesas, ke Usono sendos pliajn 100 000 militistojn al Irako; krome la brita financ-ministro altigos sian milito-buĝeton je 70 %. Pro ĝojo saltis mia koro, kiam mi legis, ke ĉiu krozmisilo kostas 800 000 eŭrojn: ĉu hazarde, ke okul-operacio, kiun bezonas mia 80-jaraĝa patrino, estas dufoje prokrastita?

Marto la 31a. Mi notis supre, ke ankoraŭ ne videblas amasdetruadaj armiloj de Sadam. Raporto el la usona ĉefurbo tion konfirmas: troveblis nur konvenciaj armiloj en dek priserĉitaj lokoj. Certe iam koalicianoj „trovos” nekonvenciajn armilojn: nepras por pravigi la militon.

Daŭrigota

Paul GUBBINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2003