MONATO

Politiko

SLOVENIO

Jes al Eŭropo – sed ĉu ŝanco perdita?

En marto slovenoj per referendumoj decidis eniri kaj la Eŭropan Union (EU) kaj la Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO). Antaŭ la referendumoj okazis granda kampanjo de la slovena registaro por propagandi ambaŭ celojn: dume politikistoj en Slovenio montris esceptan unuecon.

El ok partioj en la parlamento, ses absolute subtenis la eniron en la Eŭropan Union kaj aliĝon al NATO. Nur du malgrandaj kontraŭis al NATO kaj unu ankaŭ al EU. La registaro eluzis unu milionon da eŭroj por reklami la aferon.

Intelektuloj

Eniron en la Eŭropan Union subtenis ankaŭ la popolo; male tamen aliĝon al NATO. Civilaj grupoj, intelektuloj kaj aliaj organizis protestojn, peticiojn, partoprenis en publikaj debatoj, argumentis, manifestaciis. Subtenis ilin gravuloj, ekzemple d-ro Mencinger, rektoro de la Universitato de Ljubljana kaj kreinto de la „ekonomia miraklo” de Slovenio kaj Tone Pershak, prezidanto de la Asocio de Verkistoj.

La politikistoj tamen subtenis NATO-aliĝon kredeble pro tio, ke ili timis eniri la Eŭropan Union. De historia vidpunkto la slovenoj spertis multajn problemojn rilate siajn grandajn najbarojn – italojn kaj aŭstrojn. La politikistoj konsciis, ke eniri la union necesas pro multaj pozitivaĵoj, sed ili timis, ke eble italoj kaj aŭstroj akiros per mono tion (ekzemple terenojn), kion ili ne sukcesis milite akiri. Tial ili volas aligi Slovenion ankaŭ al NATO, pensante verŝajne, ke Usono helpus ilin eliri el EU, se okazus io, kio al slovenoj ne plaĉus.

Uson-brita atako

Kelkajn tagojn antaŭ la referendumo komenciĝis la uson-brita atako kontraŭ Irako. Laŭ enketoj NATO-subteno falis al 51 %; krome 80 % de la slovenoj kontraŭis la atakon. Tamen, kiam estis anoncitaj la rezultoj de la referendumoj, montriĝis, ke partoprenis en la referendumoj 60,3 % de la voĉdonrajtigitoj, el kiuj 89,61 % subtenis EU-eniron (neniu lando ĝis nun atingis tioman elcentaĵon) kaj 66,05 % NATO-aliĝon.

Ŝajnas, ke pro oportunismo la popolo finfine decidis tiel voĉdoni, subtenante la flankon, kiu aperas pli forta. La deziroj de politikistoj estis plenumitaj: Slovenio aliĝos al EU en majo 2004 (oficiale, kiam konfirmos tion ĉiuj nunaj EU-ŝtatoj). Ĝi aliĝis ankaŭ al NATO: tuj sendis la slovena ministro pri eksteraj aferoj leteron al NATO, anoncante la aliĝon.

Tiel Slovenio perdis unikan ŝancon iniciati novan pensmanieron en la Eŭropa Unio: ne fortigi sed disigi la pakton, kies celo ĉesis, ĉar ne plu ekzistas la komunisma bloko.

Zlatko TIŠLJAR

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003