MONATO

Politiko

Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro

Aprilo

Aprilo la 1a. Nekredeble, ke homoj kapablas ekspluati la mizeron de aliaj. Unu el la mortigitaj britaj soldatoj venis de apuda urbo, kie najbaroj kaj amikoj kondolence metis florbukedojn ekster la domo. Pro tio, ke antaŭ du tagoj okazis en Britio t.n. patrino-tago, kiam gefiloj donacas i.a. florojn al siaj patrinoj, fiulo ŝtelis de ekster la mortigito-domo la bukedojn (supozeble vendo- kaj profito-cele). Hodiaŭ raportas loka radiostacio, ke polico arestis la ŝtelinton, kiu restas ankoraŭ anonima – verŝajne por lin protekti kontraŭ la kolero de la popolo.

Aprilo la 2a. Mi ŝaltas la televidilon meze de novaĵelsendo kaj trovas raporton ne pri la milito sed pri „ordinaraj” enlandaj aferoj. Post kelktaga „paŭzo”, kiam la usonanoj haltis cent kilometrojn ekster Bagdado, la publiko ekperdas intereson. Homoj, kiuj kutimiĝas al tujaj, ĉiam freŝaj spektakloj, rapide seniluziiĝas pri tuttagaj novaĵelsendoj pri daŭra nenio. La bomboj ektedas – nun montru la gason.

Aprilo la 3a. Usonanoj kaptis la bagdadan flughavenon. Usonanoj haltis dek kilometrojn for de la flughaveno. Usonanoj ekokupis la flughavenon sed poste retiriĝis. Kiun kaj kion kredi en tiu ĉi milito, en kiu vortoj same batalas kiel armiloj?

Aprilo la 5a. Kiom fidi raportojn de ĵurnalistoj „plantitaj” inter la soldatoj – alivorte de la ĵurnalistoj, kiuj oficiale akompanas la trupojn (kaj eĉ portas militistajn uniformojn)? Jam en la televido aŭdiĝas, kiel „ni” atakis tiun aŭ alian urbon: tiuj, kiuj sin tiel intime identigas kun la soldataro, ne povas objektive raporti. Krome la plantitoj neniam diras, ke la armeo „kontrolis” iliajn raportojn (male ĵurnalistoj en Bagdado, kiuj antaŭanoncas, ke kontrolis iliajn bultenojn irakaj instancoj). Fia malamiko, kiu tiel cenzuras liberajn, okcidentajn ĵurnalistojn. Implicite estas, ke ni, bonuloj, neniam cenzuras.

Aprilo la 6a. Britaj soldatoj eniras la urbon Basra (tamen malgraŭ pli fruaj raportoj ankoraŭ ne plene regas ĝin). La popolo laŭraporte bonvenigas la soldatojn „en la angla lingvo”. Tiel amaskomunikiloj inside subtenas la miton pri la angla mondlingvo. Se estus sieĝintaj dum du semajnoj mian urbeton marsanoj, ankaŭ mi kurus surstraten por krii kriple Mars bonven aŭ ion similan. Supozeble marsaj amaskomunikiloj fiere raportus, ke la teranoj la liberigantojn „en la marsa lingvo” bonvenigus.

Aprilo la 7a. Bildoj el Basra. Anstataŭ jubilantaj urbanoj, nur rezignacie gapanta popolo. Kaj regas anstataŭ britoj ŝajne krimado: domoj, vendejoj kaj oficejoj estas prirabataj. Videblos baldaŭ sama spektaklo ankaŭ en Bagdado. Mi kompatas la civilulojn. Se vero estas la unua viktimo de milito, sendube civiluloj estas la dua.

Aprilo la 8a. Mia najbarino, instruistino, anoncas, ke ĉe ŝia lernejo nepras pro deficito „perdi” ekvivalenton de 1,5 postenoj. Krome, en la ĵurnalo, mi legas, ke la nacia asocio de lernejestroj protestas pro tranĉoj en lernejaj buĝetoj (la registaro tamen pretendas, ke la nacia edukado-buĝeto altiĝis je pli ol 10 %). Mi rekomendis al mia najbarino, ke ŝia lernejo petu monon de la registaro por aĉeti tankon (por protekti kontraŭ – laŭ Blair – ĉiea ĉiama terorismo). Tiam, se la lernejo elspezus la monon ne pro tanko sed pro edukado, la deficito tuj fariĝus maldeficito: eblus tiel provizi unuaklasan edukadon al ĉiu lernanto.

Aprilo la 9a: atm. Estas tiuj, kiuj argumentas, ke en televida epoko tradiciaj gazetoj kun tradiciaj fotografaĵoj superfluas. Neniel. Hodiaŭ mi studis en la gazeto fotojn pri mortintoj kaj vunditoj en bagdada hospitalo. Mi jam vidis scenojn tiajn en la antaŭvespera televida novaĵelsendo: sed kamerao neniam ripozas, neniam haltas. Male fotilo. Vid-al-vide al foto la okulo estas devigata resti, devigata registri la hororojn, kiuj pli elokvente kondamnas ĉi tiun senmoralan militon ol mil manifestacioj. Jen patrino, ploranta super la kadavroj de du infanoj; jen knabo, ambaŭ brakoj forpafitaj; jen maljunulo – dolorego, nekompreno ĉizitaj en la vizaĝon – apud la sangaj restaĵoj de sia edzino. Ĉu pro tio la „liberigantoj” hieraŭ ekatakis ĵurnalistojn, mortigante du arabajn raportistojn kaj unu koalician?

Aprilo la 9a: ptm. Mi hontas: la posttagmezon mi pasigas algluita al televida ekrano. Falas (fakte: estas faligita de usonaj soldatoj) statuo de Sadam: trafa simbolo de la vanteco de la milito, ĉar la statuo estas kava – samkiel la arsenaloj (plenaj de armiloj pri amas-detruado, laŭ Bush kaj Blair) de la bagdada reĝimo. En la statuo nur varma aero – same el la buŝoj de tiuj, kiuj provas pravigi la militon surbaze de la minaco fare de Sadam kontraŭ la mondo. Kaj pro tio mortis miloj da irakaj civiluloj.

Aprilo la 11a. Post deliro, doloro. Malgraŭ – pro – la soldatoj regas anarĥio. Kiel en Basra antaŭ kelkaj tagoj, ankaŭ nun hospitaloj kaj, en urbo Mosul, muzeo estas disŝirataj de popolo senrimeda, sendirekta. Jen la komenco de teruro eventuale pli timiga ol la milito: la malpaco.

Aprilo la 12a. Ĉeftitolo en la urba gazeto: Adoptu soldaton! Virino kolektas monon, librojn, kompaktajn diskojn, ktp, por „niaj buboj en la dezerto”. Kial? Eĉ simpla soldato ricevas ne malbonan salajron; krome subvenciatan loĝadon, nutraĵon. Kaj soldatoj en la Persa Golfo simple plenumas sian devon samkiel flegistoj, aŭtoriparistoj aŭ busŝoforoj (kaj sendube busŝoforoj sabatvespere en Britio frontas al diversaj minacoj kaj danĝeroj). Kial neniam videblas ĉeftitolo: Adoptu busŝoforon!

Aprilo la 14a. Meze de marto nur 36 % de la brita popolo aprobis la militon. Nun, post milita venko (pri civila venko ne eblas paroli) aprobas ĝin 63 %. Efektive venkis registara propagando: dum hejmeniras la unuaj britaj soldatoj (feliĉe neniu parolas – ĝis nun – pri revenantaj „herooj”; tio supozeble sekvos), oni forgesas, ke en Basra, pri kiu almenaŭ teorie respondecas britoj, ankoraŭ mankas akvo kaj aliaj nepraĵoj. Krome krimado en „brita” Basra ne plu aktualas; male aktualas krimado en „usona” Bagdado, informo pri kiu estas ĉiuvespere dissendata en la hejmojn de milionoj da britoj. Do, se kolapsas Irako, ne kulpas britoj: estas usonanoj, kiuj pasive rigardas, dum irakanoj prirabas siajn muzeojn. Pro tio nun aprobas la (post)militon forgesema, trompata brita publiko.

Aprilo la 15a. Imponas la arĥitekturo de konstruaĵoj en irakaj urboj – oficejoj, hospitaloj, eĉ simplaj vendejoj okulfrapas pro (almenaŭ laŭ mi) avangarda beleco (ornamitaj fenestroj, muroj kun balkonetoj, k.s.). Se situus publikaj konstruaĵoj tiaj en britaj urboj, mi fierus. Kiam Usono kolonios Irakon, mi esperas, ke ĝi permesos al evidente talentaj irakaj arĥitektoj projekti la konstruaĵojn restarigotajn – eĉ se, kiel plej verŝajnas, ekskluzive usonaj firmaoj profitos de la rekonstruado.

Aprilo la 17a. Kalkuleblas aliaj „viktimoj” de la milito: streĉitaj rilatoj inter Britio kaj „partneroj” en la Eŭropa Unio signifas, ke britoj pli kaj pli turnas sin kontraŭ la eŭro. Ĉio ĉi signifas, ke la promesita brita referendumo pri la eŭro estos sendube prokrastita. Gratulon, Sadam (kie ajn vi estas): vi, helpata de Blair, sukcese torpedis almenaŭ en videbla estonto britan eŭro-aliĝon.

Aprilo la 18a. Granda triumfo! Usono arestas la fraton de Sadam! Do el 55 homoj sur la infanecaj usonaj ludkartoj montrantaj la plej „deziratajn” krimulojn en Irako, nun tri estas arestitaj. Tri! Intertempe Sadam – por tiel diri – binladenumis: t.e. senspure vaporiĝis. Ĉu ne almenaŭ unu el la celoj de la milito estis kapti Sadam-on?

Aprilo la 19a. Britaj deputitoj, eĉ tiuj, kiuj ŝakale subtenis la militon, nun postulas, ke Blair montru sian „pruvon” pri ĥemiaj kaj aliaj armiloj, kiu (almenaŭ laŭ Blair) pravigis la militon. Do kial plu kaŝi vian pruvon, s-ro Blair? Montru, por ke mi (kaj milionoj samkiel mi) humiliĝu, dirante: „Jes, s-ro Blair, vi pravis, kaj ni ne!”

Aprilo la 21a. Estas raportite hodiaŭ en la ĵurnalo, ke la sola ministerejo en Bagdado ne detruita kaj eĉ protektata de usonaj trupoj dum la ĥaoso en la iraka ĉefurbo estas la ministerejo pri nafto. Tamen, tamen ... laŭ Bush kaj Blair, la milito ne koncernis nafton. Se tiel, la luno konsistas el fromaĝo.

Aprilo la 23a. Triono de la senhejmuloj sur la stratoj de Britio estas eksarmeanoj; krome triono de la soldatoj, kiuj militis en Irako en 1991, suferas pro t.n. golfmilita sindromo (ne agnoskata de la brita registaro) konsistanta el laceco, kapdoloroj kaj diversaj psikaj perturboj. Jen kroma nevidebla kosto de milito.

Aprilo la 28a. Mi komencis mian taglibron la 28an de januaro. Mi prinotis kaj prikomentis antaŭ-, dum- kaj post-militajn fazojn de tiu ĉi hontinda periodo de la homa historio: nun, post precize kvaronjaro, sufiĉas. Klare, la post-milita fazo daŭras, daŭrados, kune kun la suferado rilate ĉiutagaĵojn kaj la necerteco rilate politikan kaj ekonomian stabilecon. Efektive, la plej grava fazo nun komenciĝas. Sed mi, el la komforto de mia okcident-eŭropa studĉambro, kun elektro, akvo kaj ronronanta kat-aro, ne kapablas, ne rajtas plu enmiksiĝi en aferoj de mi ne plu akre sentataj, ne plu emocie kunspertataj: miaj okuloj vualiĝis, miaj oreloj surdiĝis. Alivorte: ĝuste nun, kiam la iraka popolo helpon, konsilon, subtenon pleje bezonas, la ĵurnalistaro forportas siajn kameraojn kaj siajn radiotelefonojn, tiel ke Irako fariĝas nura piednoto en televidaj novaĵbultenoj, duonkolumna kromaĵo eĉ en „seriozaj” gazetoj. Pafado kaj tankoj interesas; parolado kaj traktadoj, ne. Antaŭ du-tri tagoj rikane, cinike anoncis la brita ĉefministro, Tony Blair, ke rekomenciĝas normalaj aferoj; alivorte ekde nun ricevos prioritaton (neglektata) en-, ne ekster-landa politiko. Irakanoj, mi kompatas vin: dum revenas al ni normaleco, al vi nenio normalas; anstataŭe forturniĝas la mondo, tiel ke viaj novaj mastroj kaprice, laŭvole, memserve kaj super ĉio nevidate determinos vian sorton. Do MONATO-okuloj kaj -oreloj en Irako aŭ la proksima regiono vidu kaj aŭskultu, kie mi ne kapablas, kaj raportu rekte pri tieaj cirkonstancoj.

Resume, do, post tri monatoj da observado mi restas konvinkita, ke

1. la milito lezis internacian leĝaron kaj tiel starigis danĝeran precedencon;

2. la milito-pretekstoj plu montriĝas senbazaj (jes, Sadam estis diktatoro sed ankoraŭ restas dekoj da en la mondo apogataj de okcidentaj ŝtatoj, kiel iam Sadam; ne estas pruvite, ke Sadam posedis t.n. armilojn por amas-detruado; la multe diskutita uzado de ĥemiaj kontraŭ-atakiloj ne okazis): la lupo montriĝis ŝafido;

3. la milito-celoj ankoraŭ ne estas realigitaj (vivo-kondiĉoj de ordinaraj irakanoj ne estas pli bonaj ol antaŭ tri monatoj – eĉ male, ĉar daŭre mankas akvo, elektro, bazaj medikamentoj kaj nutraĵoj; ankoraŭ tro fruas por paroli pri libereco, ĉar interŝanĝita estas opresa Sadam-reĝimo kontraŭ opresa militista reĝimo; krome Sadam mem restas libera);

4. la milito damaĝis rilatojn inter la landoj de Eŭropo, inter Eŭropo kaj Usono, inter arabaj landoj kaj la cetera mondo; krome la reputacio de Usono en la mondo (ankaŭ tiu de Britio) multe suferis;

5. entute la milito, kiu frakasis milojn da vivoj, voradis miliardojn da eŭroj, prezentas tro grandan homan, socian, politikan kaj ekonomian perdon por esti konsiderata sukceso; la sola pluseto (forigo de nur unu el multaj diktatoroj) minusiĝas kontraste al la detruado, la malŝparo de homaj kaj aliaj rimedoj, la necerteco pri politika kaj socia strukturo de Irako. Jen kio okazas, kiam diplomatio kaj paco cedas al venĝo kaj milito.

Paul GUBBINS

Nutraĵo por Irako

Kelkaj kunlaborantoj de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) decidis partopreni en la kolektado de mono por nutropakaĵoj por Irako. Ili estos transportitaj al la regionoj, kie la bezono estas plej granda en kunlaboro kun la Tutmonda Nutriga Programo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiu liveros la manĝo-pakaĵojn.

Kiu volas helpi forigi la malsaton inter la loĝantoj de Irako, povas pagi iun ajn sumon al Flandra Esperanto-Ligo, kiu peras (Pri pagvojoj al FEL rigardu en www.esperanto.be/fel/fin/kielpag.html). Kontraŭ ĉiu eŭro ricevita unu kompleta manĝo estos donacita. Unu pakaĵo konsistas el vegetara manĝo kun aldono de 25 vivnecesaj elementoj, kiel vitaminoj kaj mineraloj. Volontulo de FEL zorgos pri tio, ke la ekspedo okazu al la bezonantaj personoj. Al via pago bv. klare aldoni „nutraĵo por Irako”.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2003