MONATO

Lingvo

EŬROPA KOMUNUMO

Patentoj

Komence de marto – post jaroj da negocado – eŭropaj instancoj decidis pri enkonduko de la Komunuma Patento de EU-membroŝtatoj laŭ etapoj ĝis plej malfrue 2010 por malplialtigi koston de patentoj je internacia nivelo – interalie per ŝparo je tradukado, plimalaltigante la nombron de devigaj lingvoj – kaj por fortigi la internan merkaton kaj la eŭropan ekonomion. Delonge kelkaj lingvoj en la eŭropa patenta sistemo estas pli „samrangaj” ol la aliaj: la oficialaj estis la angla, franca kaj germana.

„Fakte la tuta lingva situacio estas iomete komplika,” klarigas Filip Berizzi, estro de franca tradukkompanio LinguaForce, „ĉar granda parto de laboro ĉe mia tradukkompanio konsistas el tradukado de patentoj. Ĉiu patento entenas du partojn : postulojn kaj priskribon,” klarigas Berizzi, „la postuloj enkondukas la patenton, kaj la priskribo ĝin priskribas. Priskribo ekzistas nur por la ‚sukcesaj’ patentoj. Ĝenerale, la postuloj estas malpli longaj ol la priskribo (ĝis eble dekone).” La grandaj ŝtatoj pledis ke oni limigu la devigajn tradukojn al la postuloj (mallongaj) kaj traduku la priskribojn (longajn) nur en maloftaj kazoj. La fina decido nun antaŭvidas ke nur la tripaĝaj postuloj devas esti tradukataj plej malfrue post du jaroj al ĉiuj EU-lingvoj.

„Kompreneble, tio estas katastrofo por la tradukistoj de patentoj, almenaŭ en Francio kaj Germanio,” emociiĝas la tradukisto Berizzi, „fakte, kelkaj teknikaj tradukistoj tradukas nur patentojn, kaj por ili, ŝanĝo de la sistemo signifas profesian vivfinon.”

Efektive la lingva sistemo ĉe la patentoj pli komplikas ol oni unue supozas: Ekzemple oni bone komprenu la diferencon inter la du jenaj frazoj:

– „traduki al la tri lingvoj: angla, franca kaj germana”

– „traduki al unu el la tri lingvoj: angla, franca kaj germana”

„La granda diferenco estas en la vortoj ‚UNU EL’, kiuj jam nun kaj supozeble ankoraŭ pli en la estonteco igos iom post iom ke patentoj estos nur ĉiam en la sama lingvo, la angla,” opinias Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.

„Eĉ nia antaŭa franca registaro subtenis tiun celaron”, diras Berizzi, „mi opinias, ke kelkaj niaj politikistoj ne tro helpas defendi sian lingvon. Nia lobio de tradukistoj klopodis bremsi la aferon, kontraŭe la lobio de grandaj kompaniestroj klopodis rapidigi ĝin.”

De pluraj jaroj reprezentantoj de APROBI (Profesiuloj pri tradukado de patentoj), kiu defendas multlingvecon por patentoj – jam pro propra intereso – renkontis lobicele diversajn francajn deputitojn aŭ burokratojn. Tamen la politika reago estis negativa, ĉar la registaro subtenas la regularon por la nova Komununa Patento. „Funebra situacio ankaŭ por la scienca franca lingvo, kiu ricevis frapon sur la kapon, kiun ni esperu ne definitiva por ĝia bonfarto,” opinias Corsetti.

Francio estas efektive nur ekzemplo, la lingva problemo ĉirkaŭ la eŭropa patento koncernas ankaŭ la trian lingvon uzeblan por la patento, nome la germanan lingvon (por ne paroli pri la aliaj jam duarangaj lingvoj). Unu el la daŭraj celoj estis malaltigi la prezon de internacia patento. Interalie, limigante la nombron de lingvoj, sekve de tradukoj. La Eŭropa Komisiono kalkulas, ke la patentproceduro kostas en EU-ŝtatoj ĉirkaŭ 50 000 eŭrojn. Tio estas kvinoblo de la kostoj en Usono aŭ Japanio. Germana ministro Clement sekve konstatis: „La tradukoj en ĉiujn EU-lingvojn estas por la ekonomio tro multekosta kaj daŭras tro longe.” La Komunuma Patento laŭ la subtenantoj de lingva malpliigo duonigus la kostojn. „Tio estas definitive malvera. Mi ne konas la ekzaktan proporcion, sed estus fakte 25 % aŭ malpli. Tial, se la eŭropa patento kostos duone, aritmetike evidentas ke la plejparto de la ŝparo fakte ne situas je tradukoj,” kontraŭargumentas Berizzi.

La eŭropa patento estas de jaroj ankaŭ akra batalkampo en la parlamentoj. Logike plej multe protestas parlamentanoj el tiuj landoj, kies lingvo ne estas inter la tri privilegiitaj. Ekzemple itala parlamentano Gerardo Bianco demandis sian registaron, kial la „itala lingvo, malgraŭ tio ke Italio estas unu el la fondoŝtatoj de Eŭropa Unio, estis eligita”.

Pluraj deputitoj de la Eŭropa Parlamento starigis similsonajn demandojn al la Konsilio kaj al la Komisiono por ekscii la motivon por malelekti lingvojn en la patentproceduro. La flandra verdulo Bart Staes [stas] demandis krome: „ĉu la aktuala propono por la lingvoreguligo ĉe la Komunuma Patento estas akordigebla kun la principo de nediskriminacio de la komunumaj lingvoj?” La Komisiono kaj la Konsilio en siaj respondoj kompreneble emfazis la gravecon de lingva diverseco, sed ne klare esprimis sian senkondiĉan subtenon al lingva plurismo. La komisionano Bolkestein respondis ekzemple: „La Komunuma Patento devas esti efika kaj fleksebla instrumento, kiun la entreprenoj povas akiri je pageblaj prezoj, samtempe ĝi devas respekti la bazajn principojn de jura sekureco kaj de nediskriminacio inter la membroŝtatoj kaj certigi altan kvalitonivelon.” Ambaŭ institucioj krome substrekis en sia respondo, ke la eŭropa patentagentejo ne estas organo de Eŭropa Unio, sed pure interŝtata organizo, kiu sekve ankaŭ ne havas la saman lingvan reĝimon kiel EU.

Sed temas ne nur pri la lingva problemo. Ankaŭ la individua dimensio rolas: „Kiam tradukistoj diris al altranga teknokrato ke centoj, eble miloj, da teknikaj tradukistoj perdos sian laboron, tiu ĉi duonkonfesis ke li ne konsciis pri tio antaŭ tiu momento,” rimarkigas Berizzi. Corsetti konstatas: „Politikistoj per tiu decido faris alian paŝon por perdi teknikan kaj sciencan kapablon kaj ĝin transdoni al Usono.”

Sed kiun rolon Esperanto povas ludi en tiu kampo? „Estas vere tre malfacile enkonduki Esperanton en patentosistemon, ĉar kutime patentoj baziĝas sur tre teknikaj fakaj tekstoj kaj kompreneble mankas multe da vortprovizo en Esperanto. Verdire, mi preskaŭ certas ke jam mankas la vortprovizo en plejparto de naciaj lingvoj, kaj ke kutime oni uzas ĉu la anglan, ĉu elangligitaĵon. Proponi Esperanton signifus samtempe krei gigantan terminaron en Esperanto,” opinias franca spertulo pri patentoj. La supozata terminologia manko de Esperanto tamen ankaŭ validas por naciaj lingvoj. Ekzemple oficisto de la sveda terminologia centro diris, ke ĝia centro ne petis (en oficiala opinio al la registaro) ke Svedio insistu pri traduko de patentoj svedlingven, ĉar la terminologio ne ekzistis en multaj terenoj kaj pro tio ke la tradukoj ne estis tiom bonaj.

Kiel respondas UEA al tiuj pesimismaj opinioj kaj al la lingva dilemo ĉe la patentsistemo? Mi ne hezitas proponi Esperanton kiel neŭtralan solvon. Mi povus imagi almenaŭ aldoni Esperanton kiel kvaran lingvon krom la tri grandaj. La internacia lingvo servu kiel anstataŭanto por la malgrandaj naciaj lingvoj. Ĝia facileco kaj terminologia klareco povas helpi ŝpari kostojn kaj ankaŭ atentas pri la samrajteco de lingvoj! Sed la fina celo estas, ke ĉiuj, grandaj aŭ malgrandaj, estu samrajtaj kaj povu aŭ ne povu uzi sian gepatran lingvon.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003