MONATO

Moderna Vivo

IRLANDO

Babel-insulo

Antaŭ malmulte da jaroj, fremdaj lingvoj apenaŭ aŭdiĝis aŭ vidiĝis sur la stratoj de irlandaj urboj. Lastatempe, tamen, la plej diversaj lingvoj multiĝis kvazaŭ fungoj en la socia vivo de la Verda Insulo, farante ĝin vera Babelo. Kelkaj ekzemploj sufiĉos.

Laboris ĉe kanalbordo dungitoj de la registara instanco respondeca pri konservado kaj riparado de la kanaloj kaj riveroj, kiuj interplektas preskaŭ la tutan insulon. Sur ponto trans la kanalo staris la ŝarĝaŭto de la laboristoj. Kvankam laŭkonstitucie estas agnoskataj nur du oficialaj lingvoj en la Irlanda Respubliko, nome la irlandgaela kaj la angla, la nomo de la akvovoja instanco aperis sur la ŝarĝaŭto en tri lingvoj: WATERWAYS IRELAND - UISCEBHEALAI EIREANN - WATTERWEYS AIRLAN („Akvovojoj de Irlando”). La sama surskribo vidiĝis sur la laborjakoj de laboristoj.

La tria lingvo ŝajnis unue nekonata, sed temis pri la sudskota dialekto, kiun parolis presbiteranaj koloniistoj enkondukitaj en pasintaj jarcentoj de britaj reĝoj en nordan Irlandon por fortigi la reĝan posedon. Tiu ĉi idiomo neniam estis parolata en suda Irlando. Nun, paradokse, ĝi estas laŭŝajne agnoskata de almenaŭ unu instanco de la registaro en la respubliko, kaj supozeble ankaŭ de la aŭtoritatoj en Nord-Irlando.

Ekzotaj ekzemploj

Plia ekzemplo: vidiĝis blanka veturilo, sur kiu estis la surskribo AMBIWLANS. Temis efektive pri ambulanco el Kimrio: en la kimra lingvo la litero w reprezentas la vokalan sonon u. Krome, pli ekzotajn ekzemplojn de plurlingveco oni trovas preskaŭ ĉie en Irlando: magazenoj kun surskribo, anoncoj kaj varoj en la rusa, pola, litova, latva, ĉina, japana, ktp, krom la plej konataj franca kaj itala. Tiujn lingvojn (kaj multajn pliajn) oni aŭdas paroli inter si, kaj poŝtelefone, nenombreblaj „gastlaboristoj”, novaj enmigrintoj kaj aliaj eksterlandaj loĝantoj, sen mencii turistojn.

Ĝis preskaŭ la fino de la dudeka jarcento, Irlando estis malriĉa, postrestanta, izolita lando ĉe la marĝeno de Eŭropo. Nun, en ĉiu senco, ĝi draste transformiĝis en relative riĉa kaj multekosta lando. Kiom longe tiu ĉi situacio daŭros, oni povas nur diveni: supozeble la nova Babelo ne malaperos kaj verŝajne pli kaj pli enradikiĝos post aliĝo de novaj landoj al la Eŭropa Unio.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2003