MONATO

Komputado

RETPOŜTO

Kia solvo por rubpoŝto?

Preskaŭ ĉiu uzanto de Interreto ricevas multajn nepetitajn komercajn retmesaĝojn, la tiel nomatan spamon. Tiom granda iĝis la problemo, ke multaj homoj serĉas solvojn. Tiu ĉi artikolo priskribas teknikajn solvojn kaj iom ankaŭ sociajn.

Eraraj trafoj

La celo de ĉiuj kontraŭspamaj sistemoj estas haltigi la rubpoŝton, ĉu per malpermeso al la fiuloj sendi, ĉu per haltigo de alvenantaj rubpoŝtaĵoj ĉe la ricevanta flanko. Grava kriterio por juĝi, ĉu tia sistemo estas bona, estas eraraj trafoj, aŭ „falsaj pozitivoj”: temas pri mesaĝoj, kiuj ne estas rubaj, sed kiuj estas blokitaj aŭ forĵetitaj erare. Elektante kontraŭspaman sistemon, oni atentu, kiel ĝi traktas tiujn erarajn trafojn: Ĉu tio okazas ofte? Ĉu la eraroj estas videblaj de sendanto aŭ ricevanto? Aŭ ĉu mesaĝoj perdiĝas senspure?

Solvoj ĉe uzanto aŭ servilo

MONATO

Retpoŝto funkcias jene: Kiam uzanto sendas retmesaĝon, ĝi iras al servilo, kiu kutime apartenas al la retprovizisto de la sendanto. Tiu servilo parolas al servilo, kiu respondecas pri ricevado de mesaĝoj por la ricevonto. Poste tiu servilo disponigas la mesaĝojn al la retpoŝtolegilo de la adresito. Tiu strukturo gravas, ĉar ĝi ebligas du malsamajn respondojn al la spamproblemo.

Kompreneble, la solvo estu ĉe la ricevanto, ĉar ja la sendantoj kutime laŭcele sendas la rubon – kvankam ili povas perdi sian konton, se ili faras tion tra honesta retprovizisto. Restas do du eblaj lokoj: la ricevanta servilo de la retprovizisto, aŭ la legilo de la uzanto. Meti solvon ĉe la servilo havas tre fortan avantaĝon: la konekto inter la du serviloj estas interaga, kaj je ajna momento la ricevanta komputilo povas diri al la sendanta, ke ĝi ne deziras ricevi mesaĝon. Tio ebligas al la sendanta servilo raporti al la sendinto pri la fiasko. Tio signifas, ke kun servilaj solvoj la sendinto informiĝos, se la mesaĝo estas blokita, ekzemple pro erara trafo. Sciante, ke la mesaĝo blokiĝis, la sendanto povas uzi alternativan komunikilon, ekzemple paperpoŝton aŭ telefonon.

Tamen, malavantaĝo de tiu solvo estas, ke la servilon regas la retprovizisto, do estas malfacile por ordinara uzanto elekti la plej preferatan rimedon. Ja eblas starigi personan poŝtservilon ĉe hejma komputilo kun plentempa retligo, aŭ ĉe luita maŝino ĉe provizisto, sed tio maloftas. Pli facilas por uzanto uzi aldonaĵon ĉe sia kutima poŝtilo, aŭ enkonstruitan kontraŭspaman funkcion de la legilo. Tia solvo kutime metas suspektatajn rubmesaĝojn en apartan dosierujon, aŭ tuj forviŝas ilin. Kompreneble, tiam erara trafo sidas forgesita aŭ forviŝita, kaj eblas, ke nek sendinto nek ricevinto rimarkas.

Multaj solvoj estas aplikeblaj ĉe ambaŭ lokoj, kaj tiuokaze la diferenco estas nur ĉe la pritraktado de falsaj trafoj: ĉu ili estas videblaj aŭ nevideblaj.

Ŝlosilvortaj filtriloj

Plej evidenta kaj relative simpla solvo, ofte aplikata, estas filtri laŭ vortoj, kiuj aperas ĉefe en rubpoŝtaĵoj. Ĉefa problemo estas, ke oni tre facile trafas ankaŭ aliajn mesaĝojn. Ekzemple, oni povas forfiltri la radikon „mam-” por forigi mesaĝojn de vendistoj, kiuj reklamas bildojn de mamoj. Bedaŭrinde, se oni abonas dissendoliston pri mamkancero, ankaŭ tiuj mesaĝoj perdiĝos. Antaŭ nelonge okazis, ke vaste uzata komerca kontraŭspama programo forfiltris ĉiujn mesaĝojn enhavantajn la literon „p”! Kroma problemo estas, ke ankaŭ spamistoj povas provi tiujn programojn kaj verki siajn mesaĝojn, tiel ke ili trairas la filtrilon, ekzemple laŭcele misliterumante vortojn, ekzemple kun „m.a.m.o” anstataŭ „mamo”. Pro tio, ĝisdatigi la filtrilon, por ke ĝi ĝuste trafu la spamaĵojn, estas grandega laboro, kiu iĝas pli kaj pli malfacila.

Statistikaj solvoj

Por klopodi ĉirkaŭiri tiun laboregon, oni inventis statistikan filtradon: tiu solvo, plej ofte uzata ĉe la retpoŝtilo de la uzanto, funkcias tiel, ke la uzanto ĉe ĉiu nova mesaĝo devas diri, ĉu ĝi estas rubpoŝto, ekzemple per butono kun la etikedo forviŝu kiel rubpoŝton apud la butono forviŝu. Post iom da tempo oni havas sufiĉe grandan aron da rubaj kaj nerubaj mesaĝoj por fari statistikan analizon. Por ĉiu vorto uzita en la mesaĝaro, la programo nombras, kiom ofte la vorto aperis en la rubaj mesaĝoj, kaj kiom ofte en la nerubaj. Evidentiĝas, ke, se oni rigardas novan mesaĝon en la lumo de tiu statistiko, la programo povas kun sufiĉe bona precizo diveni, ĉu ĝi estas rubo aŭ ne, per la vortoj, kiujn ĝi enhavas. Ĉar la statistikaro estas propra al ĉiu uzanto, estas malfacile por reklamistoj ĉirkaŭiri ĝin. Ĝi tamen ne plene nuligas la riskon de eraraj trafoj, kaj cetere ĝi uzas relative multe da komputilaj rimedoj kaj povas necesigi potencan komputilon, se oni ricevas multajn mesaĝojn aŭ filtras por multaj ricevantoj. Ankaŭ la klasado donas iom da laboro, ĉar novaj specoj de rubpoŝto ja trairos en la komenco, kaj, se okazas falsaj trafoj, aŭ misklasado, la statistikaro povas malpreciziĝi.

Nigraj listoj

Alia solvo, ĉefe uzebla ĉe servilo, estas nigraj listoj de retlokoj konataj kiel sendantoj de rubpoŝto. Kiam la sendanta servilo ekkonektas al la ricevanta servilo, ĝi devas doni sian retnumeron. La ricevanta komputilo kontrolas ĉe centra listo, ĉu la vokanto estas konata fonto de rubpoŝto, kaj, se jes, ĝi per anonco finas la komunikadon. Ekzistas kaj komercaj kaj volontulaj grupoj, kiuj kolektas liston de tiaj sendejoj de rubpoŝto. Bedaŭrinde, ankaŭ ili suferas pro eraraj trafoj, kvankam ĉi-okaze la honesta sendanto informiĝas. La eraroj okazas, ĉar la listigitaj fisendantoj estas ne nur maŝinoj, kiujn posedas misuzantoj, sed ankaŭ poŝtoserviloj, kiuj estis malbone agorditaj – nefermitaj plusendiloj aŭ maŝinoj regataj de piratoj, tiel ke spamistoj povas uzi ilin, sed kiuj havas ankaŭ honestajn uzantojn. Eblas ankaŭ eraroj aŭ misraportoj, kiuj povas kaŭzi enlistigon de serviloj, kiuj ne sendas rubpoŝton.

Grizaj listoj

Ekzistas alia speco de nigra listo, kiu ne bezonas centran liston kaj evitas ties erarajn trafojn. La ideo estas simple, ke por ĉiu unika kombinaĵo de sendanta maŝino, sendanta uzanto kaj ricevanta uzanto, oni rigardas, ĉu oni jam ricevis mesaĝon kun la sama kombinaĵo. Se jes, estas kutima korespondanto kaj oni tuj lasas la mesaĝon trairi; se ne, la ricevanta servilo uzas eblon de la protokolo por diri al la sendanta servilo: „ĉi tiu servilo estas tro okupita; provu poste”. Bonkvalita laŭnorma sendanta servilo reprovos iom poste. Reprovantoj, ene de akceptebla tempo, akceptiĝas. Tio kaŭzas, ke anstataŭ eraraj trafoj, mesaĝoj el nekonatoj estas nur iom prokrastataj, sed ja alvenos post kelkaj horoj. Tio estas multe malpli ĝena, ol se ili tute ne trairus. La metodo bone funkcias, ĉar la plej multaj spamsendiloj estas simplaj programoj, kiuj sendas multajn mesaĝojn kaj ne zorgas reprovi. Se ili neniam reprovas, mesaĝo neniam trairas. Estus eble, ke en la estonteco la rubpoŝtaj programoj kutimos reprovi, sed tio serioze komplikos ilian taskon, kaj lasos tempon al ricevantoj provi aliajn solvojn, ekzemple nigrolistigi sendilojn, kiuj provas sendi al multaj nekonatoj samtempe. Grizaj listoj estas mikseblaj kun aliaj solvoj, kaj la kombinaĵo povas iĝi tre malfacile trairebla por la fireklamistoj.

Sociaj solvoj

Tiuj ĉi teknikaj solvoj ne estas la solaj, kiujn oni pripensas. Sociaj solvoj celas ŝanĝi la konduton de la sendantoj aŭ ricevantoj. La plej simpla solvo estus, ke neniu iam ajn respondu al rubpoŝtaĵo, tiel ke ne indu por la reklamisto. Bedaŭrinde sufiĉas, ke tre eta proporcio de celitoj respondu, por pagi la laboron de la reklamistoj. Ŝajnas malfacile forpreni ĉiujn naivegulojn el la uzantaro.

Ĉe la alia flanko de la problemo, oni povas hontigi la sendanton, ekzemple publike plendi kaj ne aĉeti de firmaoj, kiuj fireklamas. Tio estas pli-malpli sukcesa, ĉar nuntempe honestaj homoj aŭ entreprenoj ne plu sendas nepetitajn reklamojn, ĉar ili scias, ke klientoj plendegos. Bedaŭrinde restas trompemuloj, kiuj vendas dubindajn varojn aŭ rektajn trompojn kaj fajfas pri reputacio.

Leĝaj solvoj celas tiujn: por efektivigi siajn reklamojn, la sendanto devas doni sian adreson aŭ iun rimedon, por ke la trompoto pagu. Tiun vojon oni povas sekvi por malkaŝi la trompiston. Tiam, se estas taŭga leĝo, oni povas jure persekuti tiun, kaj malliberigi, se necese, por ĉesigi la reklamadon. Problemo estas, ke retpoŝto trairas landlimojn, kaj ofte malfacilas al leĝo trairi landlimojn.

Aliaj solvoj estas kaj teknikaj kaj sociaj, ekzemple prezigi retpoŝton. Se retpoŝto kostus iomete, ne kostus multe por normalaj uzantoj, sed por reklamistoj ĝi ja iĝus tro kosta. Variaĵo estas, ke retpoŝto enhavu opcion por pago, tio estas, ricevanto povas pagigi la sendanton, se li aŭ ŝi malkontentas, do ne pagigas amikojn sed ja la reklamistojn. Tamen, pagsistemoj estas malfacile starigeblaj sen perdi la interkomunikadon, ĉar ĉiuj retservoj devus interkonsenti, kaj estas risko, ke tiu, kiu regas la pagsistemon, misuzos sian potencon aŭ faros senmeritan profiton.

Franck ARNAUD

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2003