MONATO

Arto

MUZIKO

Klavarskribo

La plej vaste uzata muzika notacio estas sufiĉe komplika kaj ne perfekta. Ĝi iom similas antikvan domon, al kiu dum jarcentoj oni aldonis plurajn ĉambrojn en nekongruaj stiloj. La notacia liniaro konsistas el nur kvin linioj, kio necesigas aldonon de pluaj linietoj supre kaj sube. Por indiki duontonojn, oni devas aldoni kromsignojn (dieson kaj bemolon). Tiaj aldonaĵoj povas esti problemaj. Pro tio, kaj pro aliaj kialoj, estis inventitaj diversaj alternativaj sistemoj de muzika notacio, kies aŭtoroj pretendas, ke iliaj kreaĵoj plifaciligas la skribadon kaj legadon de muzikaj notoj.

Interesa ekzemplo estas Klavarskribo de la nederlandano Cornelius Pot. Ĉi tiu rekonebla esperanta vorto estas la nomo, kiun Pot donis al sia sistemo, inventita en 1931. Ĝi plej taŭgas por piano-muziko, ĉar Pot desegnis ĝin speciale por tiu instrumento. Laŭ lia notacio, la tempo-akso estas vertikala, kaj la akso de ton-alto estas horizontala. La vertikalaj linioj, al kiuj estas kroĉitaj la notoj, rilatas al la nigraj kaj blankaj klavoj sur la piano, kaj la notoj estas nigre kaj blanke kolorigitaj por reprezenti la respektivan noton. Pretendita avantaĝo de ĉi tiu sistemo estas ke ĝi forigas la neceson indiki diesojn kaj bemolojn. Sed, malgraŭ penoj de Pot, kiu eĉ fondis la Klavarskribo-Instituton kaj aperigis dek mil muzikajn verkojn transskribitajn per Klavarskribo, lia notacio ne estis amase akceptita – praktike, neniu nuntempa pianisto kapablas legi ĝin. Al la aŭtoro de ĉi tiu artikoleto, la plej interesa aspekto de Klavarskribo estas ĝia esperanta nomo. Oni demandas sin, ĉu Cornelius Pot estis esperantisto? Se jes, ĉu la zamenhofa lingvo aŭ muzikaj konsideroj influis lian viv-filosofion? Ĉiuokaze, kial li elektis esperantan nomon? Eble iu leganto de MONATO povas respondi al ĉi tiuj demandoj, aŭ havas sugestojn ĉi-rilate.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: marto 2004