MONATO

Scienco

MEDICINO

Afriko kaj aidoso

La nuntempa scienca skolaro preskaŭ plenplene konsentas, ke aidoso naskiĝis en Afriko fine de la pasinta jarcento. Tamen la aŭtoro defendas la hipotezon, ke la malsano povus esti pli malnova, ol kiel la medicino nun supozas.

Afriko estas naskolando de la homaro. Tion konvinke pruvis la tutmonde konataj antropologiaj esploroj de prof. L. Leakey [liki] en la intermonto Oldoway [óldaŭej] en Tanzanio. Sed, bedaŭrinde, Afriko estas ankaŭ kontinento, kie, laŭ opinio de plimulto da sciencistoj, unuafoje naskiĝis la viruso, provokanta ĉe homo la tiel nomatan sindromon de imunoperdo, tio estas aidoso. Antaŭ nelonge en Afriko estis trovitaj virusoj, kiuj provokas la imunoperdon ĉe simioj. Tiel, ĉe aparta speco de afrikaj simioj, makakoj, estis malkovritaj virusoj gene proksimaj al homa imundifektiga viruso de tipo 2 (HIV-2), kiu pli ofte renkontiĝas en okcidenta Afriko. Estas pli interese, ke ĉe kelkaj specimenoj de homsimilaj simioj, la ĉimpanzoj, estis trovitaj virusoj gene proksimaj al la plej disvastiĝinta viruso (HIV-1). Iuj sciencistoj eĉ supozas, ke genaj diverĝoj inter du virusoj HIV-1 kaj simila al ĝi imunomankiga viruso de simioj, povis aperi antaŭ 50-80 jaroj. Tamen multaj aliaj sciencistoj pensas, ke por aperado de genaj diferencoj inter ĉi tiuj virusoj, necesis pli longa periodo. Mi celas montri hipotezon, ke unuafoje la virusoj de aidoso aperis en la afrika kontinento en antikveco, kaj ekde tiam evoluis paralele kun imundifektigaj virusoj de simioj. Iam infektado de homoj povis okazi sekve de ĉasado je simioj, mordovundoj, kontaktoj kun sango de simioj dum dispartigo de bestkorpoj, ktp.

Ĉu kaŝita malsano?

Certe, nuntempe en Afriko, kiel ankaŭ ĉie, la fontoj de aidoso estas la HIV-infektitaj homoj. Sed kial jam ekde antikveco aidoso ne disvastiĝis tra la tuta terspaco, des pli tra Afriko, kiel nun? Por klarigo de tiu ŝajna paradokso ni atentu la publikaĵojn de multaj vojaĝantoj en Afrikon en la 19a kaj 20a jarcentoj. El tiuj verkoj iĝis komprenebla la fakto, ke ĝis la fino de la 19a jarcento la plimulto da regionoj en la afrika kontinento estis preskaŭ izolitaj unu de la alia. Aborigenoj el multaj internaj tropikaj regionoj preskaŭ ne kontaktis kun la loĝantoj de ĉemaraj regionoj. Migradojn obstaklis danĝeraj tropikaj arbaroj, impetegaj riveroj, vastaj dezertoj, atakoj de agresaj triboj, ktp. Sed la plej gravaj bariloj estis multenombraj epidemiaj malsanoj: malario, disenterio, variolo, flava febro kaj aliaj. Eble en la apartaj tropikaj regionoj loĝantoj malsaniĝis kaj mortis kaŭze de aidoso, sed foresto de konstantaj interligoj kun aliaj regionoj malhelpus disvastiĝon de la infekto. Kiel povis transiĝi virusoj de aidoso en pasinteco? Antaŭ ĉio, per amoraj kontaktoj. Kvankam dum unusola ordinara amorkontakto kun infektita persono la probablo de infektiĝo ne estas pli ol 1 %, la infektiĝprobableco signife pligrandiĝas, se tiaj kontaktoj estas multenombraj. En apartaj aborigenaj triboj antaŭedzecaj amoradoj estis sufiĉe liberaj. Multedzineco estis kutima fenomeno: multaj tribestroj havis eĉ 30 kaj pli da edzinoj.

Ekzistas ankoraŭ tiel nomata vertikala mekanismo de HIV-transiro de infektita gravedulino al novnaskito (dum gravedo, akuŝo kaj pli malofte dum suĉigado). La probablo de vertikala HIV-kontaĝo estas sufiĉe granda: 20-30 %. Sed eĉ en la familioj, kie estas infektitaj virinoj, plimulto da novnaskitoj (70-80 %) ne estos HIV-infektitaj. Krome, infektitaj novnaskitoj kutime rapide malsaniĝas je aidoso kaj mortas jam dum frua infaneco, ne disvastiginte la infekton. Laŭ publikigitaj informoj, en pasinteco, meznombre, el ok novnaskitoj kvin mortis en la unua vivjaro. Certe, la precipaj kaŭzoj de morteco estis multenombraj infektmalsanoj, sed eble en apartaj regionoj ankaŭ aidoso. Ni nomu ankoraŭ unu eventualan vojon de HIV-infektado en Afriko: multenombraj tatuoj, ritaj trapikoj de nazo, oreloj, lipoj, ktp.

Mortofteco malhelpis disvastiĝon

Kiaj estis pasintece la kontaktoj de eŭropanoj kun afrikaj aborigenoj, kaj ĉu ili estis povintaj alkonduki al la disvastiĝo de aidoso? Ĝis la fino de la 19a jarcento nur malmultaj kuraĝaj vojaĝantoj penis penetri la profundaĵon de la afrika kontinento. Plimulto da ekspedicianoj mortis kaŭze de tropikaj malsanoj – malario, disenterio, flava febro, ktp – kaj iuj pereis rezulte de atakoj de apartaj militemaj triboj. La vojaĝoj estis neeblaj sen ŝarĝobrutoj, sed tiuj ofte pereis kaŭze de glosinmalsano (glosino, aŭ ceceo, kaŭzas ankaŭ la dorman malsanon). Jenaj estas iuj tutmonde konataj nomoj de famaj eŭropaj vojaĝantoj: la skoto M. Park [pak] – la unua eŭropano atinginta la riveron Niĝero – pereis en 1806; la skoto D. Livingstone [lívinsteŭn] – kiu unuafoje trairis la afrikan kontinenton de okcidento ĝis oriento en la dua duono de la 19a jarcento – mortis de disenterio; la anglo V. L. Cameron [kámaran] – la unua vojaĝanto kiu inter 1873 kaj 1875 trairis la kontinenton sude de ekvatoro, de oriento ĝis okcidento – multfoje estis ĉe la rando de pereo, ktp. Ne vane oni nomis la bordregionon de Gvinea Golfo kaj Niĝerion la tombo de blanka homo. Do, tiaj maloftaj kontaktoj verŝajne ne estus povintaj disvastigi la epidemion.

Multenombraj sklavistoj (sklavkomercistoj) grandskale homdezertigis Afrikon. Laŭ informoj de UNESKO, dum 300-jara periodo (17a-19a jarcentoj) estis elportitaj el Afriko ĉirkaŭ 15 milionoj da sklavoj. La ĉefaj centroj de sklaveco estis en okcidento, la bordregiono de Gvinea Golfo (Angolo) kaj en oriento, Zanzibaro kaj Mozambiko. El okcidentaj regionoj de Afriko oni eksportis sklavojn precipe en Amerikon (dum transportado kutime pereis ĝis 10-15 % da sklavoj). En orientaj regionoj eŭropanoj konkurencis kun arabaj sklavistoj, kaj sklavojn oni eksportis precipe en Egiption, la hindan duoninsulon, Arabion, ktp. Por perforta kaptado de sklavoj eŭropanoj dungis specialajn trupojn konsistantajn el afrikanoj, kiuj penetris multajn regionojn de la kontinento. Nur apartaj, plej profundaj regionoj, restis neatingeblaj eĉ por sklavistoj. Krome, iuj afrikaj triboj (ekzemple masaoj) sukcese kontraŭstaris al rabistoj.

Ĉu inter la afrikaj sklavoj povis esti HIV-infektitoj kiuj disvastigis la malsanon? Laŭ informoj de apartaj esploristoj de Afriko kaj vojaĝantoj, multaj afrikaj sklavoj mortis jam en unuaj jaroj post alveturigo al Ameriko. Certe, precipe ili pereis kaŭze de superforta laboro, diversaj malsanoj, sed indas ne preteratenti eblajn mortojn kaŭze de aidoso. Ankaŭ inter eŭropaj kolonianoj de afrikaj bordregionoj estis tre alta mortofteco, precipe kaŭze de tropikaj malsanoj, sed eble ankaŭ de aidoso. Diference de aliaj venereaj malsanoj (sifiliso, blenoreo, ktp), por kiuj estas karakterizaj la specifaj lokaj simptomoj, kiuj aperas baldaŭ post amorkontakto, en HIV-infektiĝo tiuj simptomoj tute forestas. Eĉ nun la ĝustan diagnozon de HIV-infekto oni povas meti nur post laboratoriaj esploroj, kiuj, certe, antaŭe ne estis konataj. El tio ĉi sekvas, ke, pro la granda mortofteco de kaptitaj sklavoj – kaj eĉ de eŭropaj kolonianoj –, la HIV-viruso ne estus sukcesinta transkontinentiĝi.

Eksplodo fine de la 20a jarcento

Tamen en la dua duono de la 20a jarcento okazis eventoj, kiuj estus povintaj akceli la disvastiĝon de aidoso. Jam multe estis dirite pri la tiel nomata seksa revolucio, narkotismo, pliiĝo de medicinaj manipuladoj. Sed verŝajne, krom tiuj, tre gravan signifon por la disvastiĝo de aidoso havis ankoraŭ du cirkonstancoj.

La unua estas migrada eksplodo. Laŭ informo de UNESKO, nuntempe ĉirkaŭ 100 milionoj da homoj loĝas ekster sia patrujo. En Afriko pli intensaj migradoj okazas en sub-sahara parto de la kontinento, precipe en sudaj regionoj, pleje frapitaj de aidoso.

Alia kaŭzo estas amasa urba disvolviĝo, kiu pli vidiĝas ankaŭ en la sub-saharaj regionoj. Laŭ informo de UNESKO, ekde 1960 ĝis 2000 en ĉi tiuj regionoj la nombro de urbanoj pliiĝis pli ol duoble. En urboj intermiksiĝas etnaj grupoj, pligrandiĝas denseco de loĝantoj, en multaj el ili mankas loĝejoj, akvo, malordiĝas higienaj kondiĉoj, plialtiĝas senlaboreco, malriĉeco, kio kontribuas al prostituado. En urbaj kondiĉoj ofte ne povas lokiĝi grandaj afrikaj familioj, tial plimulto da viroj alveturas ofte tien sen siaj familianoj. Tie multaj el ili rezulte de senordaj amoraj kontaktoj riskas infektiĝi je aidoso kaj reveninte al siaj familioj povas infekti edzinojn, aliajn vilaĝanojn. Pro malsaniĝo de la plej laborkapabla parto de la loĝantaro malordiĝas la ekonomio de multaj afrikaj landoj. Orfoj ofte ne vizitas lernejon, multaj el ili fariĝas malbone vartataj kaj estonte povas konsistigi la brulmaterialon por epidemio de aidoso.

Jen iuj ciferoj pri la disvastiĝo de aidoso, laŭ informo de UNAIDS (UNESCO, Sources, No. 140, decembro 2001):

1. 60 milionoj da homoj en la mondo estis HIV-infektitaj dum pasintaj 20 jaroj, el ili 25,3 milionoj en la sub-sahara parto de Afriko, pleje infektita regiono de nia planedo.
2. 22 milionoj da homoj en la mondo jam mortis de aidoso.
3. Inter plenaĝuloj estas HIV-infektitoj: 36 % en Bocvano, 25 % en Svazilando kaj Zimbabvo, 24 % en Lesoto, 20 % en Namibio kaj Zambio.
4. 12,1 milionoj da infanoj en la sub-saharaj regionoj de Afriko orfiĝis pro la morto de sia patrino aŭ de ambaŭ gepatroj.

Krom la supre menciitaj landoj la epidemio de aidoso estas intensa kaj en Kenjo, Sud-Afriko kaj en iuj aliaj. Multaj el ili estas ofte vizitataj de turistoj, kio akcelas la disvastiĝon de aidoso.

Konklude, estis prezentita ideo, ke eble aidoso ne vere estas nova malsano, sed ĝi jam povintus infekti homojn en Afriko en antikveco; ĝia disvastiĝo devis atendi la duan duonon de la 20a jarcento por trafi favorajn kondiĉojn. Nun estas tempo urĝe bremsi la epidemion en Afriko; en tio ni vidu ne nur la devon de multaj landoj antaŭ la popolo de kontinento, kiun iam oni renversis en sklavecon, sed ankaŭ la neceson defendi la proprajn popolojn kontraŭ importado de aidoso rezulte de interkontinentaj migradoj kaj turismo.

Vladimir LEMELEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: decembro 2003