MONATO

Libroj

Pri indiĝenaj meksikanoj

En la jaro 1518, hispana militestro, Hernán Cortés, komisiite de Diego Velázques, la hispana reganto de Kubo, entreprenis invadi kaj konkeri Meksikon. Antaŭ tiam, la indiĝenoj de Meksiko neniam vidis eŭropanon, nek aŭdis pri la estontaj konkeristoj.

Malnova tradicia religia kredo en Meksiko aŭguris, ke iam en la estonteco revenos la hero-dio Kecalkoatl, kiu mistere forlasis la landon antaŭ multaj jaroj.

Kiam la reganto de Meksiko, Moktekuhzoma, unue informiĝis, ke oni ekvidis sur la oceano flosantajn montetojn, sur kiuj estas barbuloj „kun la hararo ĝis la oreloj”, kaj kiuj rajdas sur gigantaj cervoj, li komence dubis pri la malfrenezeco de la raportintoj. Sed li sendis fidatajn servistojn, por enketi pri la afero, kaj ili konfirmis al li la verecon de la raportoj. Li konkludis, ke efektive la dioj (re)venas al Meksiko, kaj ke li devos submeti sin al ili.

Pie, Moktekuhzoma sendis al la novevenintaj „dioj” servistojn kun donacoj. La donacojn sekvis oferoj: mortigitaj homoj kun la brustoj malfermitaj, laŭ la religia tradicio de la meksikanoj. Malfeliĉe, tiuj piaj donacoj, anstataŭ plaĉi al la „dioj”, ilin naŭzis. Tiaj oferoj pruvis, laŭ la vidpunkto de la konkerantaj hispanoj, la sovaĝan barbarecon de la popolo de Meksiko.

Tamen ne necesis preteksto, por ke la invadantaj hispanoj pruvu sian propran sovaĝan barbarecon. Per siaj glavoj, siaj feraj armiloj, siaj kanonoj, siaj pafiloj, ili baldaŭ sukcesis venki la meksikanojn. Ili celis, sukcese, la riĉaĵojn de Meksiko forporti al Hispanio, la landon koloniigi por Hispanio, kaj la animojn de la indiĝenoj „savi” per propono de du alternativoj: ekzekutiĝi aŭ baptiĝi. Kaj, kompreneble, ankaŭ laŭ la kutimoj de koloniigantoj, detrui ĉion indiĝenan.

Ne ĉiuj hispanoj, tamen, plene aprobis tian „civilizaciigon” de Meksiko. Inter ili estis franciskana sacerdoto Bernardino de Sahagún, kiu venis al Meksiko en 1529. Li lernis la indiĝenan lingvon, naŭatl, kaj kolektis ĉion eblan pri la historio, kulturo, religiaj kredoj kaj kutimoj de la indiĝena popolo. Li skribis laŭdikte, en la naŭatla lingvo la informojn donitajn de indiĝenoj kaj ilin publikigis kun paralela hispanlingva traduko, en epokfara verko ankoraŭ nun reeldonata kaj konsultata de profesiuloj pri la antikva meksika popolo.

Antaŭ tridek jaroj mi kaj mia edzino dediĉis plurcent horojn al studado de la tekstoj de Sahagún kaj trovis ilin ne nur interesaj sed ankaŭ relative fideblaj (t.e. plejparte forestis provoj moki aŭ misprezenti la vidpunktojn de la indiĝenoj). El tiu tekstaro multe ĉerpis ankaŭ la redaktinto de ĉi tiu kolekto, Miguel León-Portilla. Li enmetis ankaŭ multajn aliajn indiĝenoriginajn tekstojn, tradukitajn el la naŭatla aŭ el la hispana lingvoj.

Elekti inter la naŭatla kaj la hispana civilizacioj estas malfacile, ĉar ambaŭ estis, siamaniere, egale sovaĝaj, brutalaj, maltoleremaj. Ambaŭ fervore kredis la simbolojn de sia religio, kaj tute ne interesiĝis pri la signifo de tiuj simboloj. Estus pli facile kondamni ilin ambaŭ, se nia propra nuntempa civilizacio montrus sin malpli brutala kaj maltolerema. Sed la historio emas ripeti sin, ĉu en la antikva romia epoko, ĉu en la 16a jarcento, ĉu en la 21a.

La spertoj de la indiĝena popolo de Meksiko, en 1518-1520 kaj poste, montras al ni la homan dilemon, kiam ĝi devas fronti agresemegan atakanton superfortan. Ni ne povas ne simpatii kun tiuj indiĝenoj, kies vivojn detruis, kaj plu detruas, alikontinentdevenaj arogantuloj. Kaj estas bone, ke haveblas por ni dokumentoj unuamanaj por nia studado.

La dokumentojn mem akompanas granda kvanto da enkondukaj komentarioj kaj egale valora postdokumenta klera priskribo pri la antaŭhispana civilizacio meksika, tre bona bibliografio kaj ankaŭ multaj utilaj klarigoj de terminoj.

La libro estas bone presita, iom ĝenas komposteraroj, pli ĝenas akuzativeraroj. Multaj ilustraĵoj el kodeksoj helpas la okulon apreci la verkon. Ĝi estas tre fortike broŝurglubindita (rarega evento en la esperanta historio!), vi povos ofte konsulti la libron, sen timi la elfalon de folioj.

Al Meksika Esperanto-Federacio kaj al la malavara mecenato, kiu finance ebligis la eldonon, ni donu grandan dankon. Per ĝi la serioza literaturo de Esperanto multe gajnis.

Donald BROADRIBB
Miguel León-Portilla, tr. Juan Jacobo Schmitter. Tra l' okuloj de l' venkitoj. Eld. Meksika Esperanto-Federacio, Meksikurbo, 2001. 156 paĝoj gluitaj. Neniu ISBN indikita.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: decembro 2003