MONATO

Diskoj

Du paroladoj de Ivo Lapenna

Oni eldonas kvin kompaktajn diskojn de paroladoj de Ivo Lapenna. Sur ĉiu disko estas du paroladoj, inter ili tre longaj (preskaŭ tuthoraj) kaj mezlongaj, kaj tre mallongaj (la plej mallonga daŭras 6:12 minutojn). Ĝis nun surmerkatiĝis la unuaj du diskoj.

Disko 1: „Esperanto kiel lingva esprimo kaj instrumento de humaneca internaciismo” (1987), 25:14 minutoj.

Ĉi tiu prelego estis, bedaŭrinde, registrita ie en granda salono, kie la eĥado estis severa. Ĝenas la aŭskultadon ankaŭ diversaj sonoj de la aŭskultantoj, kelkloke ankaŭ iom da muziko el alia loko. Pro ĉio ĉi estas preskaŭ neeble distingi la vortojn de la preleganto, kaj detalan komprenon de la prelego mi ne atingis. Nenion pli pri ĝi mi povas diri.

Disko 1: „Lingva diskriminacio” (1964), 40:22 minutoj. Kontraste, la registraĵo de ĉi tiu longa prelego estas facile aŭskultebla, kaj oni kaj aŭdas kaj komprenas ĉiun vorton.

La prononcado de Ivo Lapenna estis preskaŭ modela. Oni rimarkas tamen kelkajn regulajn kuriozaĵojn: kiam li faras kombinvorton per ali- kaj dua radiko, li akcentas la a, do, ekzemple, li diras álimaniere, kio dum momento paŭzigas la komprenon. Malpli ĝene, sed rimarkeble, li diras anstataŭ kv; do, ekzemple, kŭar kaj kŭalito anstataŭ kvar kaj kvalito, k.s. La konsonantkombino kc fariĝas ks, ekzemple, oksidento. Kaj duoblaj konsonantoj unuiĝas: post tio prononciĝas postió. Sed oni neniam dubas pri la signifo de la diraĵo.

En ĉi tiu prelego, post nelonga mencio pri la problemoj de rasa diskriminacio, Lapenna dediĉas sin al la problemo de lingva diskriminacio, t.e. la supozo, ke ĉar en la tre disvastigitaj lingvoj ekzistas granda literatura kulturo, tio signifas, ke la uzantoj de tiuj lingvoj havas pli gravajn kulturojn, ol la parolantoj de ne tre disvastigitaj lingvoj. Sed, li argumentas, la kulturo estas egale alta ankaŭ en ĉi tiuj lingvoj.

Li ekzempligas ĉi tiun argumenton per personaj spertoj pri siaj propraj verkoj. Libro lia, eldonita en la serbokroata lingvo, ricevis malmultan atenton, kaj estis plejparte malatentata en la faka mondo. Anglalingva traduko de la libro estis aklamita de la sama faka mondo.

Eĉ pli interese: artikoleto eldonita en Esperanto estis atakita kaj malakceptita de multaj fakuloj. Sed kiam Lapenna finis anglalingvan artikolon per anglalingva traduko de la antaŭe nur-esperanta teksto, ĝi estis aklamita kiel valora kaj atentinda konkludo.

Ĉio ĉi bone montras la fenomenon de lingva diskriminacio. Malpli konvinka estas la pretendo de Lapenna, ke kiam homoj el diversaj kulturoj parolas/verkas esperante, tia diskriminacio malaperas. Liaj ekzemploj ja pruvis, ke kiam homoj el diversaj kulturoj parolas/verkas samlingve, mankas tia diskriminacio. Sed ŝajnas al mi ke, konsekvence, gravas ne la lingvo sed la komuneco de la lingvo. Ne gravas ĉu oni parolas per Esperanto, la angla, la antikva latina, aŭ iu ajn alia lingvo.

Disko 2: „100 jaroj de parola Esperanto-kulturo” (1987) 51:19 minutoj. Ankaŭ ĉi tiu prelego estis bone registrita, klare aŭdebla kaj facile komprenata. Simile al la unua prelego sur disko 1, ĉi tiu prelego estis antaŭ vivanta aŭskultantaro, sed mankas eĥado kaj la reagoj de la aŭskultantoj ne superregas la sonon de lia parolo. Ĝi estas, konsekvence, facile kaj ĝueble aŭskultebla. Lapenna emfazas la gravecon de flua parolado de Esperanto. Flua parolado, eĉ se kun gramatikaj eraroj, estas multe pli dezirinda, ol gramatike perfekta esperanta parolado hezitema.

Lapenna asertas, ke Esperanto ĉesis esti lingvoprojekto en la unua kongreso en Boulogne-sur-Mer en 1905, kiam ĝi la unuan fojon estis plene parolata lingvo inter homoj, kiuj antaŭe ne konis unu la alian. Lapenna ankaŭ diskutas la kvaliton de la esperantlingvaj radioelsendoj, kiun li trovas ĝenerale tre bona. Sed li forte kritikas la redaktorojn de la esperantaj gazetoj, kiuj, laŭ li, plej ofte prezentas fuŝan formon de Esperanto. Li kritikas ankaŭ provojn enkonduki lingvajn novaĵojn, kiuj estas laŭfundamentaj, sed ne kutimaj.

Ensume, jen plurtema parolado, tre vagema sed ĉiam interesa, kiu montras al ni ne nur klerulon sed veran homon simpatian.

Disko 2: „La parolado dum la solena inaŭguro de la monumento La Espero en Graz, Aŭstrio, 1987”. 10:21 minutoj.

Ĉi tiu paroladeto estis registrita subĉiele, sed malgraŭ la medisonoj, ĝi estas facile aŭdebla kaj komprenebla. En ĝi Lapenna pasie pledas por la paco kaj por la libero. Kaj, li diras, paco sen libero estas senvalora; valora estas libero, plej valora estas libero kun paco.

Antaŭ nun mi neniam aŭdis Lapenna paroli, sed klare li estis bonega oratoro, honesta oratoro, kiu ne penis kaŝi sian intencon per floraj vortoj, sed utiligis la oratoran arton por prezenti profundajn kaj klarajn ideojn. Nur aplaŭdon mi povas doni al ĉi tiuj prelegoj (verŝajne ankaŭ al la unua sur disko 1, kies sonkvalito ne ebligis komprenon miaflanke). Kun tiu unu escepto, la registrado estis unuaranga; por tiuj, kiuj volas aŭskulti horojn da bonega esperanta lingvaĵo, mi forte rekomendas la diskojn.

Donald BROADRIBB
Ivo Lapenna: Du paroladoj. Eld. Fondaĵo Ivo Lapenna, 2003. Du kompaktaj diskoj. ISBN 87-91378-00-1 kaj 87-91378-02-8.
Por mendi la recenzitajn diskojn, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: decembro 2003