MONATO

Arto

LA MANUSKRIPTOJ NE BRULAS

Helene Holzman

Laŭ sia temo, ĉi tiu artikolo ne tute taŭgas por la rubriko „Arto”. Tamen estas du kialoj, pro kiuj ĝi prezentiĝas ĝuste ĉi tie. La unua estas, ke la interesega teksto ja tute konvenas al la temo „La manuskriptoj ne brulas”, kaj la dua estas, ke en la hodiaŭa artikolo troviĝas malgranda referenco al la antaŭa, verkita, interalie, de la sama aŭtoro. La redaktoro.

Antaŭ tri jaroj en Germanio estis eldonita libro Dies Kind soll leben. Die Aufzeichnungen der Helene Holzman 1941-1944 (Ĉi tiu infano devas vivi. Notoj de Helene Holzman 1941-1944). La libro, baldaŭ tradukita en plurajn lingvojn, iĝis unu el la plej legataj en Germanio kaj ricevis prestiĝan premion. La aŭtorino de la notoj ne vidis la libron. Ŝi pereis en aŭtoakcidento en 1968. La libron preparis kaj eldonis ŝia filino Margarete Holzman [holcman] kaj verkisto Reinhard Kaiser [rajnhard kajzer].

Helene Holzman, antaŭ la edziniĝo Czapski [ĉapski], naskiĝis en 1891 en germana urbo Jena. Helene estis kapabla pentristino, lernantino de ekspresionisto Beckman [bekman]. En 1922 ŝi geedziĝis kun librovendisto Max Holzman. Pro la persekutoj pro la judeco de Max, la paro, kun du filinoj Marie kaj Margarete, venis en Kaunas, la tiaman provizoran ĉefurbon de Litovio. Tie Max establis librovendejon de eksterlandaj eldonaĵoj. Helene instruis la germanan lingvon. Post 1933, kiam en Germanio ekregis faŝistoj, la librovendejo iĝis renkontiĝloko por rifuĝintaj artistoj. Tiam ŝanĝiĝis ankaŭ la rilato de iuj klientoj. Ĝis tiam Max por ĉiuj estis germano, tamen nun por la germana klientaro li iĝis judo. Pro tio ili ne plu vizitadis la librovendejon. Tamen litovaj amikoj restis: ili ne interesiĝis pri la deveno de la familio Holzman. Max kaj Helene ricevis civitanecon de Litovio. Ĝi protektis ilin dum ilia vojaĝo tra Germanio.

En la somero de 1940 Litovio estis aneksita al Sovetio. La librovendejo estis naciigita. Laŭ stalinisma mezuro, Max kaj Helene estis burĝoj, kaj ilin atendis sola vojo – al siberia bagnado. Ili evitis la deportadon, urĝe trovinte laboron en la ĵus ĉefurbiĝinta Vilnius.

La 22an de junio 1941 Germanio komencis militon kontraŭ Sovetio. Post du tagoj la nazia armeo okupis urbon Kaunas. Tuj komenciĝis persekutoj kaj murdoj. Max Holzman estis arestita jam en la unua tago kaj baldaŭ estis mortigita. Ilia 17-jara filino Marie, post la unua (nur 3-taga) aresto, estis denove arestita kiel komsomolanino kaj malamika spiono. Oni denuncis ŝin ĉe Gestapo pro tio, ke ŝi, vizitante konatajn soldatojn en lazaretoj, plej ofte parolis pri paco, ajnamaniere atingenda. Helene serĉis helpon, por ke iu defendu Marie, tamen neniu volis riski. Post tri monatoj Marie estis mortpafita en la Naŭa Fuorto.

Helene Holzman faris ĉion por savi la duan filinon. Pro la ĉiutaga timo, ili decidis, ke laboro en iu ŝtata ofico estus pli sekura por Margarete (ĝis tiam ŝi laboris en privata buroo de tradukistoj). Al Helene helpis konata ĝenerala konsiliano, kiu, kvankam okupis altrangan postenon, tamen estis malamiko de nazioj. Li akceptis Margarete kiel sekretariinon en sian oficejon kaj promesis ŝin protekti. Tamen, bedaŭrinde, li ne plenumis la promeson, kaj fojfoje, ebria, elbabilis la ĉefan sekreton de Margarete: pri la sorto de ŝia patro. Al Margarete kaj Helene ekminacis granda danĝero. Ilin serĉis la polico. Gefratoj de la konsiliano, ordinaraj kamparanoj, loĝantaj en iu fora litova arbaro, konsentis kontraŭ monpago provizore kaŝi Helene kaj Margarete. La lastan nokton antaŭ la forveturo Margarete kaj Helene pasigis en la hejmo de la konsiliano. Margarete dormis, Helene sidis apud la lito. La mastro drinkis kaliketon post kaliketo, rakontis pri sia vivo, sed poste li rigardis al la dormanta Margarete kaj diris: „Ĉi tiu infano devas vivi!” Ĉi tiuj vortoj por Helene iĝis devizo. Ŝi ĉiam memoris ilin poste, savante infanojn el la getto de Kaunas.

Helene kaj ŝia filino evitis getton kaj dum la tuta tempo savadis aliajn. Tion ili faris ne solaj – organiziĝis grupeto da virinoj. Inter tiuj estis rusaj junulinoj, nevino de Helen el Freiburg, litova kuracistino Elena Kutorgienė (interesa detalo: sur la tomboŝtono de Kutorgienė inter la litova teksto estas ruslingva frazo: „Pligrandigi la kvanton de bono en la mondo”). Ili kaŝe enportadis en la getton manĝaĵojn, paperon. Ili sukcesis eltiri el la getto amikojn de la familio Holzman – komponiston Edwin Geist kaj lian edzinon Lyda. Kiel memoras Margarete, en ilia magra milita hejmo konstante troviĝis judaj infanoj. Helene ĉiam kunhavis venenon, por ke nazioj ne kaptu ŝin viva. La grupeto plenumadis plej diversajn, fojfoje apenaŭ plenumeblajn taskojn. La perspektivo ne ĝojigis. Tamen post la stalingrada batalo aperis espero je pliboniĝo. Ve, sekvis plia kruelaĵo: en marto de 1944 en la getto ĉiuj infanoj kaj maljunuloj estis murditaj.

La 1an de aŭgusto 1944 en Kaunas eniris la Ruĝa Armeo. Helene kaj Margarete postvivis. Kvankam ĝis la fino de la milito estis ankoraŭ 8 monatoj, por Helene, bonŝance, ĝi jam finiĝis. Tiam ŝi komencis priskribi ĉion, kion ŝi vidis, kion suferis, pri la tragikaj sortoj de siaj amikoj. Helene krajone registris kruelaĵojn de la milito en tri dikaj kajeroj, entute sur pli ol 700 paĝoj. Pli ol duonjarcenton la manuskripto de Helene kuŝis nekonata al la socio. La notojn ĉe Margarete en Goetingen trovis verkisto Reinhard Kaiser, kiu kolektis materialon por sia libro. Postsignoj de historio pri herooj de estonta libro kondukis lin al Margarete (tiutempe Helene jam estis forpasinta). Tiel naskiĝis ĉi tiu kortuŝa, tre aŭtenta libro. En ĝi Helene nenion kondamnas, vi ne trovos tie eĉ guteton da nacia malamikeco. Ŝi montras, ke eĉ en plej kruelaj cirkonstancoj homo povas elekti.

En 1999 laŭ dekreto de ŝtatprezidanto Valdas Adamkus, Helene Holzman (postmorte) kaj Margarete Holzman estis honoritaj je Kruco de Savado de Pereantoj.

Antanas GRINCEVIČIUS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: decembro 2003