MONATO

Enkonduko

Mallegemo

Multas nun jubileoj de revuoj: la nia iĝas 25-jara, Kontakto festas sian 40-jariĝon kaj – rekorde – Espero Katolika en 2003 festis sian centjariĝon. Por mi persone tiuj jubileoj havas apartan signifon, ĉar dum kelka tempo mi redaktis ankaŭ tiujn du aliajn gazetojn. (Bone, ke spite al tio ili transvivis ...) Ni kore gratulu al la kunjubileantoj! Ĉu por nia gazeto ni povas esperi, ke ankaŭ ĝi iam iĝos 40-jara aŭ eĉ 100-jara? Se oni legas pri la krizoj, kiujn ili spertis (kaj superis), eble la ŝanco de MONATO ne estas tute malbona.

Sed multas ankaŭ la gazetoj, kiuj mortis sen atingi jubileajn markojn, aliaj spite al longa tradicio iam malaperis. Laste tiu sorto trafis la revuon de San-Paŭlo Lampiro, pro manko de mono. Iuj ja opinias, ke iel ajn pasis epoko de presitaj komunikiloj pro furoranta Interreto. Tion oni asertis ankaŭ, kiam aperis televido. Sed gazetoj ne nur ne malaperis, ili parte eĉ profitis, ĉar televido vekis ekzemple intereson pri politiko en pli vastaj partoj de la socio; tiuj homoj, aŭdinte kaj vidinte rudimentajn informojn sur ekrano, volis poste legi pli multe kaj profunde pri iuj temoj ol ili povis percepti per efemera televido. La reto estas simile efemera, ĉar sur ekrano oni povas legi ĉiam nur fragmenton de longa teksto; kion oni do faras? Elpresas. Tial la prognozoj pri „senpapera oficejo” pro uzado de komputiloj estis tute eraraj: en multaj laborejoj hodiaŭ oni foruzadas multoble pli da papero ol antaŭe!

Tamen vero estas ankaŭ, ke la gazetaro adaptiĝis kaj ŝanĝiĝis pro la televido (kun tendenco al bulvardismo). Vero estas krome, ke malkreskis legemo de junaj generacioj, kion sentas eldonejoj de gazetoj kaj precipe de libroj. Pri tio sendube kulpas parte la televido. Sed kio pri la reto? Ties enhavon tamen oni ja devas legi. Ĉu do eble denove kreskos legemo, emo legi presitajn komunikilojn?

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: decembro 2003