MONATO

Moderna Vivo

OPINIO

Lando de la (mal)liberuloj

D-ro Juan Jacobo Schmitter-Soto laboras kutime ĉe Laboratorio de Necton, Meksikio, sed aktuale pasigas studjaron ĉe universitato en Ann Arbor, Michigan, Usono.

Usono legende adoras liberon. Libero religia regis en la puritanaj kolonioj. Libero statue salutas jam de du jarcentoj alvenantojn al Novjorko. Libero malas al komunismo, nuntempe al terorismo. Laŭ la usona prezidanto Bush: „Teroristoj nin malamas, ĉar ni amas liberon”. Libero estas la celo de kubaj fuĝantoj kaj samtempe pravigilo por mortigi senkulpulojn en Afganio, Irako kaj aliloke.

Specifa libero, kutima ĉe politikaj paroladoj ĉi-landaj, estas libero de parolo, konsekrita per la unua amendo de la konstitucio: „La parlamento faros nenian leĝon ... kiu limigos liberon de parolo aŭ de publikigo ... ”. Nome de tiu ĉi libero kaj de la unua amendo, la plejsupera kortumo de Usono konsentis fine de 2003, ke entreprenoj rajtas telefoni al hejmoj por anonci siajn varojn: tiel estas ankaŭ pravigata spamo, rubaj retpoŝtaĵoj. Tiel finiĝis procezo komencita de ĉirkaŭ kvar milionoj da subskribintoj, kiuj plendis pri tiaj komercaj telefonvokoj, taksante ilin atenco kontraŭ privateco (alia legenda valoro en la usona ideologio). La plendintoj volis krei liston de telefonoj (kaj retadresoj), kiujn komercistoj ne rajtas atingi.

Karikaturisto

La plejsupera kortumo opiniis, ke komerce anonci akordiĝas kun la principoj de parol-libereco. Tiel, la libero de entreprenoj mortigis la liberon de privatuloj. Karikaturisto Morin listigis grafike en la ĵurnalo The Miami Herald kromajn ekzemplojn pri libero de parolo: sendormigi najbarojn per laŭta muziko, insulti plej proksiman veturiston, obscene laŭdi postaĵojn de piedirantinoj.

Ni povus kompreni, do, ke la liberema fervoro de Usono devas esti absoluta. Libero absoluta, ankaŭ por plenŝtopi poŝtujojn per rubaĵo, senbride uzi armilojn, polui la atmosferon aŭ trouzi naturajn rimedojn. Libero antaŭ ĉio. Tamen, ĉi tiu libero de parolo ne estas vere absoluta, kiel pruvas aliaj ĵusaj novaĵoj (ne tro facile troveblaj en naciskalaj ĵurnaloj), ekzemple la fermo de la komunuma radiostacio de San-Francisko, San Francisco Liberation Radio (radiostacio konata pro politikaj opinioj kontraŭaj al Bush kaj al grandaj entreprenoj); la kvazaŭa malpermeso al usonaj sciencaj revuoj akcepti artikolojn de iranaj aŭtoroj (skandalo, pri kiu raportas la revuo Science, 2003/10, 302); kaj la decido de la magazino National Geographic maldungi sian multjaran kunlaboranton Peter Arnett, kiam li kuraĝis opinii (en marto 2003, antaŭ la deklaro de Bush rilate la Irak-militon, ke la misio estas finita), ke la iraka armeo estas pli rezistokapabla ol atendite.

Bibliotekoj

La lukto kontraŭ terorismo estigis ankaŭ aliajn koliziojn inter la valoroj de libero kaj civitanaj rajtoj. Ekzemple, publikaj bibliotekoj devas sciigi al la aŭtoritatoj, kian literaturon legas uzantoj: eĉ konsulti almanakojn povas suspektigi. Pli antikva, sed simile inspirita, estas la malpermeso vojaĝi al aŭ komerci kun Kubo: malpermeso, kiu celas ne nur usonanojn, sed ankaŭ aliajn landojn.

Resume antaŭvideblas, ke Usono daŭre agos kiel heroo por libero ... sed de libero tia, kia ĉiam koincidos kun la interesoj de plej privilegiaj civitanoj.

Juan Jacobo SCHMITTER-SOTO

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: januaro 2004