MONATO

El mia vidpunkto

Funkcio kreas organon

Jen ĝi staras antaŭ miaj mensaj okuloj, bedaŭrinde ege pli nebule, ol mi dezirus, ĉar mi ŝatus povi precize priskribi ĝin por vi. Sed 25 jaroj pasis for, kaj mia vida memoro ne estas tre bona. Tamen, se mankas la detaloj de ĝia aspekto, mi facile resentas la emocion, kiu min vibrigis, kiam mi ekvidis ĝin. Magazino kun formato iom sub A4, kun kovrilo (frontpaĝo) preskaŭ tute okupita de nigrablanka foto ene de ruĝa kadro1, kaj la granda majuskla titolo SEMAJNO. Du reagoj koliziis miamense: „Jen, finfine!”, „Ĉu eblas?”

Paraleloj

„La funkcio kreas la organon”, diris la unuaj adeptoj de la teorio pri speci-evoluo. Ofte mi pensis, ke tiu aserto validas pri la apero de Esperanto. Nia lingvo estas la organo, kiu estiĝis, ĉar la funkcion de lingva interkultura komunikilo neniu ekzistanta organo plenumis kontentige. Fine de la 19a jarcento, diversaj novaĵoj, kiel fervojoj, telegrafio kaj ĵurnalismo, kune kun la disvolvo de bone organizitaj poŝtaj rilatoj, forviŝis la distancojn kaj ebligis relative facilajn kontaktojn kun gentoj malproksimaj. Paralele disvastiĝis novaj ideoj pri justeco, egaleco, demokratio, pri la fakto, ke ne necesas esti aristokrato por interesiĝi pri kulturo kaj la cetera mondo, kaj eĉ pri tio, ke estas io unueca en la homaro, tiel ke, finfine, al milito paco preferindas.

En la kirliĝo de emocioj, kiu trafis parton de la teranaro pro tiu evoluo, partoprenis malpreciza sento, ofte nekonscia, sed reala, kaj jen kaj jen forta, ke en homaj rilatoj iu funkcio ne estas plenumata samnivele kiel la aliaj: la lingva. Mankis komunikilo, kiu situu pli alte ol la nacioj. Sento pri manko kreas aspiron, sopiron. La funkcio serĉis sian organon. Ĝi serĉis tie kaj tie ĉi, provante tion kaj tion alian, sed finfine ĝi trovis la peranton, kiu povos vere estigi ĝin: junan viron kun la nomo Zamenhof, altaj moralaj normoj, rimarkindaj intelekto, sentemo kaj psika ekvilibro, kaj kun granda espero enkore.

Lingvo amata

La magazino, kies unua provnumero kun la titolo SEMAJNO tiom impresis min, estas plia ekzemplo de la sama procezo. En 1978, jam troveblis multaj homoj, kiuj lernis Esperanton, multaj ĝin uzis tute kontentige, kovrinte nian planedon per ekstreme densa reto el rilatoj inter oriento kaj okcidento, inter sudo kaj nordo, inter homoj vivantaj sub reĝimoj kapitalismaj, komunismaj kaj aliaj. Pli grave: la lingvon multaj amis. Kaj ĉe kioskoj ili vidis magazinojn kiel Time, Newsweek, Der Spiegel, Le Point, kies funkcion ili komprenis. Sed tiuj plenumis funkcion ligitan al nur unu kulturo, unu lingvo, unu politiko. Mankis la organo, kiu situu neŭtrale, ligite al nenio simila, kaj kiu uzu la amatan lingvon.

Kiam funkcio ne povas atingi sian celon manke de organo, ĝi tiun kreas, mutacie. Mirinda aspekto de tiuj mutacioj estas, ke kvankam la sopiro kaj la sento pri manko estas kolektivaj, ilia kontentigo ĉiam postulas la intervenon de unu individuo. Feliĉe, Stefan Maul [Ŝtefan Maŭl] ekzistis, amis Esperanton kaj estis ĵurnalisto. Same kiel organon kreas funkcio, revo kreas konkretaĵon. Esperanto estas la konkreta infano, kiun kunestigis la revoj de ĝia patro, Zamenhof, kaj de ĝia patrino, la ono de la homaro, kiu, latente, eble eĉ sen tion scii, aspiris fariĝi pure terana, pacama, supernacia komunumo. Simile, SEMAJNO rezultis el renkonto inter sopiro de parto de la esperantistaro kaj la entuziasmo de kompetentulo sufiĉe klarvida kaj kuraĝa por iniciati tian magazinon.

Realo severa

Bedaŭrinde, la realo estas severa mastro. Konkretigo de revo ĉiam postulas adapton al la limoj, kiujn ĝi trudas. La revo de Zamenhof pri rapida disvastigo de lia komunikilo devis malŝveli. La revo de Stefan Maul pri semajna magazino, kapabla rivali kun la alilingvaj samformaĵoj, devis enfuneliĝi en la striktajn limojn de realismo. Sed ĝi ne mortis. Ĝia fina prospero, verŝajne kiel tiu de la revo zamenhofa (pardonu mian nefrakaseblan optimismon), estis nur portempe prokrastita. Kiam afero serioza kaj profunda naskiĝas en socio grandparte dediĉita al agadoj neseriozaj kaj malprofundaj, ĝi povas nur akcepti la tre malrapidan ritmon de la veraj historiaj progresoj. SEMAJNO do mortis. Ne gravas. Ekvivis MONATO.

Torĉo reprenita

MONATO prezentiĝas kun trajtoj tipaj pri juneco: samtempe forta, fleksebla, kaj fojfoje vundebla preskaŭ je risko morti. Sed ĝi vivas. Jam 25 jarojn. Eĉ kiam ĝia kreinto eliĝis el la ĉefredaktora posteno, ĝi plu vivis. Kiam iu retiriĝas, kaj aliaj reprenas la torĉon, tiam pluvivo estas realisme esperebla. Paul Peeraerts [Paŭl Pérarc] kaj ĉiuj, kiuj dediĉas multan tempon kaj energion al la magazino, meritas grandan dankemon de la esperanta popolo. Pli kaj pli bela danke al ili, sed ankaŭ danke al la plua kunlaborado de la nelacigebla kreinto, MONATO konservis la atutojn, kiuj faris ĝian valoron – kaj ĝian unikecon – dekomence: multgentecon aŭtoran kaj legantaran, politikan neŭtralecon tamen kun verkantoj kapablaj honeste raporti, eĉ, se necese, neneŭtrale, kaj vastan gamon da temoj, de noveloj kaj ludoj ĝis pripensigaj artikoloj, tra simplaj informaj raportoj kaj diskutado inter legantoj.

Kritiki kaj fari

Mi aŭdis pri ĝi ĉiajn kritikojn: ke ĝi estas kontraŭjuda, ke ĝi portas maskon de informa periodaĵo sed ne povas informi, ĉar ĝi alvenas tro malfrue post la eventoj, ke ĝia lingvaĵo estas aĉa. Kritiki estas facile. Fari estas io alia. Kaj ĝi estas ĉiumonate farata. Neperfekta, certe, sed multe pli ol simple kontentiga. Kaj ĝia rolo en la ellaboro de moderna terminologio ne estas la malplej grava el ĝiaj kontribuoj al la homaro. Ankaŭ ĉi-rilate la funkcio kreas la organon: se mankas vorto aŭ esprimo, ĝi iel aperas, pro la neceso esprimi la ideon. Tiujn formojn oni kritikas. Negrave. Ili aperas, kaj la vivo anstataŭigos la fuŝajn per pli bonaj, kiel multfoje – bedaŭrinde ne konstante – okazas, de kiam la lingvo estas uzata.

Ne nur vivas MONATO, ĝi ankaŭ montrindas. Se iu diras al vi, ke Esperanto ne ekzistas, ke ĝi fiaskis, vi nur montru ekzempleron de ĝi, kaj la parolinto nur povas regluti sian frazon. Ĝia profesieca aspekto – ĉefe de kelkaj jaroj, ekde kiam la frontpaĝaj fotoj fariĝis aparte belaj – tre helpas al la pli kaj pli disvastiĝanta famo, ke Esperanto estas io aktuala, moderna, vigla.

Ĉu mi troigas parolante pri disvastiĝanta famo? Nu, laŭ PIV2, sufiĉas, ke informo transdoniĝadu de persono al persono, por ke oni rajtu paroli pri famo. Mi fidas la malrapidan ritmon de historio. Eĉ se la homoj, kiujn tiu famo tuŝis, nun estas nur 0,1 elcentoj el la loĝantaro, tio ne signifas, ke post kelkaj jardekoj, ili ne konsistigos multe pli altan proporcion. Unu el la funkcioj, por kiu MONATO montriĝis taŭga organo, egale ĉu tio estis intenca aŭ ne, estas anstataŭigi en la mensoj malmodernan bildon pri Esperanto per bildo tute ĝisdata.

Danko kaj fiero

Rememorante tiun longan, 25-jaran vojon, ni nur povas danki al Stefan Maul pri lia kuraĝa iniciato, danki al la tuta personaro, kiu vivigas la magazinon, danki al la abonantoj kaj legantoj, kiuj ebligas al ĝi daŭri. La kontribuo de tiu kolektivo, pasiva aŭ aktiva, al la prospera onta vivo de Esperanto estas miaopinie ege pli granda ol oni supraĵe povus pensi. Tial kun granda ĝojo ni povas kanti al MONATO „Feliĉan datrevenon!” kaj aldoni, por tiuj, kiuj monaton post monato produktas ĝin: „Vi povas fieri.”

Claude PIRON
1. Noto de la red.: Tiurilate la memoro trompas la aŭtoron. SEMAJNO ne havis, kiel poste MONATO, ruĝan kadron.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: marto 2004