MONATO

Novelo

Parakosmo

Mi rememoras, ke en Suk1-el-Ĥemis
ni disputadis en kafej' malhela
kaj trista voĉo kiel sonoril' vespera
konsilis, ke mi al Providenco min submetu.
„Ho, koro mia, vane vi luktas kontraŭ Ĝi
ĉar ĉiu komenco, kaj ĉia fino
estas de Ĝi skribita jam”

(El Meftah bâbkum es-sabah („Pacienco, la ŝlosilo de via pordo”) de la gaela poeto Deòrsa Mac Iain Deòrsa2)

Proksime al la fino de la dudeka jarcento de nia erao, diversaj scienculoj komencis spekulativi pri ebla ekzisto de alternativaj universoj. Ĉi tiu rakonto rilatas al iuj okazaĵoj en universo ekzistanta paralele al nia, kiu estiĝis pro Hawking-unikaĵo en la spaco-tempo kontinuaĵo.

* * * * * * * * * *

Alberto Figueroa sidis trinkante fortan araban kafon en la establo ibn Raŝd, la plej populara en la kordova suk. Li ĵus intencis fintrinki kaj reiri al sia loĝejo, kiam envenis liaj amikoj Ĥaim kaj Mahmud. Alberto salutis ilin duonarabe-duonhispane: „Salaam aleikum! Kion vi havas por rakonti?”

La du viroj eksidis apud Alberto.

Ĥaim grimacis. „Mi revenis nur antaŭhieraŭ de Sevilo kaj terure malbone dormis.”

Alberto ridis. „Ĉu tro da diboĉado, hej?”

„Neniel! Mi ne havis tempon por distraĵo – laboris la tutan semajnon en la biblioteko serĉante pli da specimenoj de ĥarĉaj. – Vi scias – tiuj antikvaj sefardaj versaĵoj, pri kiuj mi prelegis en la kolegio. Ili donas al mi inspiron por mia propra poezio. Aj! Al mi infere doloras la kapo.”

Mahmud mendis du mentajn teojn kaj regalis unu al Ĥaim. „Trinku tion, kamarado. – Bona rimedo kontraŭ kapdoloro! Ĉu tio estas la efiko de tro da poezio, do?”

Ĥaim ĝemis. „Delonge mi ne bone dormas. Ĉiunokte mi havas premsonĝon – ĉiam la saman, sed kun sinsekvaj epizodoj. Ĝi estas simila al malagrabla felietono, kiun mi ne volas legi.”

Mahmud kapsignis. „Al tiuj, kiuj ne povis dormi, mia avino ĉiam konsilis trinki tilian teon.”

„Ĉi-matene mi konsultis mian psikiatron kaj li rekomendas, ke mi verku detalan priskribon de miaj sonĝoj. Laŭ li, tio utilas kiel speco de mensopurigo. Mi dubas ... Tamen, mi provos ...”

* * * * * * * * * *

La renkontiĝo de la tri amikoj okazis en la heĝira jaro 1424 (2003 de la kristana epoko en nia dimensio de la kontinuaĵo). Tiam la hispana regno de Juan Carlos (Johano Karlo) ne ekzistis kaj, fakte, neniam estiĝis. La tuta historio de Hispanio estas alia. Neniu Don Pelajo sukcesis venki la maŭrojn en Kovadongo. Sen unuiĝinta rezisto, la Sendependa Emirato etendis siajn limojn en ĉiu direkto, ampleksante Magrebon, tutan Luzitanion kaj la insulojn. Abderamano III transformis la emiraton en la Kalifato de Kordovo, kaj liaj posteuloj Abderamano IV kaj V kreis sur tiu bazo la Imperion, kiu konservis la nomon de la abderamana dinastio longe post ĝia transformiĝo en respublikon. Kiel en la mezepoka Andaluzio, maŭroj, judoj kaj kristanoj kunvivis en harmonio. Neniuj katolikaj gereĝoj elpelis la judojn, do ilia amasa migrado en Malgrandan Azion kaj Nord-Eŭropon ne okazis. Ne estiĝis la jida lingvo, nek grandaj aŝkenazaj komunumoj.

Kelkaj sefardoj hejmigis sin en Palestino, kie ili paceme vivis kune kun siaj arabaj najbaroj.

La abderamana societo iĝis pli kaj pli tolerema, libera kaj egalema. Floris la filozofio, literaturo, arkitekturo, artoj, astronomio kaj pliaj sciencoj. Muziko, danco kaj la reprezentaj artoj estis praktikataj precipe de ne-islamanoj. Post la araba, la ĉefaj lingvoj de la imperio estis la hispana kaj la hebrea.

Navigistoj el Andaluzio malkovris la Novan Kontinenton kaj ambasadoroj el la kordova kortego establis rilatojn kun la imperioj azteka kaj inkaa. Iom post iom tiuj iĝis pli humanaj socioj, kaj la kutimo oferi homajn viktimojn al siaj gedioj ĉesis. En la norda parto de la kontinento, puritanaj kaj kvakeraj koloniantoj el Anglio faris pacan interkonsenton kun la Irokeza Federacio kaj aliaj indiĝenaj nacioj.

Granda parto de Eŭropo kaj de la tuta Nord-Afriko venis sub regadon aŭ influon de la Abderamana Respubliko. Laŭ la tuta marbordo de la Nigra Kontinento kaj de la Nova Mondo estis establitaj ĝiaj komercaj centroj.

En la heĝira jaro 1409, laŭ la Traktato de Granado, Abderamanio kaj la plimulto de arabaj, nordeŭropaj kaj mediteraneaj landoj kuniĝis por krei la Kordovan Federacion de Sendependaj kaj Aŭtonomaj Landoj.

Dank' al kunlaboro de la plej doktaj cerboj en la nova federacio, grandaj avancoj estis faritaj en la kampoj de kemio kaj tekniko. Al unu el ili, d-ro Abdullah al Sajegh, la principo de la norio, antikva araba inventaĵo, kiuj ĉerpis akvon per senfina ĉeno, sugestis sistemon por transporti homojn kaj varojn inter urboj kaj vilaĝoj.

Ĝis la heĝira jaro 1425, ekzistis reto de ĉenaj transportiloj, kiu kovris preskaŭ la tutan teritorion de la federacio. Draste reduktiĝis la kvanto de privataj veturiloj sur la ŝoseoj. Jam en la heĝira jaro 1345, hispana inĝeniero, nome Juan de la Cierva3 inventis la aŭtogiron. Ekde tiam, flugmaŝinoj estis konstruitaj laŭ similaj, sed multe pli kompleksaj sistemoj. Por longaj vojaĝoj oni preferis aerŝipojn kaj direkteblajn balonojn. Surmare oni veturis per velŝipoj kun vent-turbinaj helpmaŝinoj. En domoj, anstataŭ la malŝpara kaj medi-malamika akva necesejo, oni disvolvis kaj ĝenerale adoptis modernan adaptaĵon de la araba seka necesejo. Elektro produktiĝis per generatoroj instalitaj en iom plibonigitaj tradiciaj ventmueliloj, aŭ funkciantaj per la movado de la tajdoj. Tiaj inventaĵoj multe kontribuis al la plibonigo de la medio kaj al la sano de homoj kaj bestoj.

Gravega faktoro en la ekonomio de la federacio estas la banka sistemo, bazita sur la sistemo de etika bankismo. La bankoj emisiis, distribuis kaj ŝanĝis monon, sed ne rajtis postuli interezojn, laŭ la admonoj de Korano kaj de Biblio. Tiu sistemo estis akceptita ankaŭ de la ne-islamaj nacioj.

La rajtoj de virinoj, infanoj, minoritatoj, eksterlandanoj kaj handikapitoj estis plene respektataj. Ĉiu etno rajtis uzi sian propran lingvon en ĉiuj cirkonstancoj, kvankam multaj ŝtatanoj de la federacio scipovis ankaŭ la araban, hispanan kaj hebrean. Samtempe oni konstatis renaskiĝon de vigla intereso pri iom modernigitaj versioj de la lingvoj latina kaj greka. Plie, la registaroj preparis leĝon por enkonduki helpan neŭtran neŝtatan pontolingvon kreita de juda filantropo.

Entute, la mondo iĝis pli agrabla kaj pli pacema. Malofte okazis militoj.

* * * * * * * * * *

Mia koŝmaro (de Ĥaim Ŝohet Sevillano)

Estimata d-ro Ŝahar,

Vi konsilis min skribi raporton pri la daŭra sonĝo, kiu delonge kaŭzas al mi tiom da angoro kaj mensa perturbo.

Kelkajn monatojn antaŭ mia lastatempa restado en Sevilo, mi havis teruran premsonĝon, kiu ĉiunokte ripetiĝis – aŭ pli ĝuste, rekomenciĝis nokton post nokto kiel longa plur-epizoda televida filmo. Laŭ via rekomendo, mi provis priskribi la sonĝon, kvankam mi tremas ĉiufoje kiam mi rememoras ĝin.

Mi sonĝis, ke en granda batalo, kiu okazis en la frua mezepoko, la hispanaj kristanoj venkis la maŭran armeon. Dum pluraj jarcentoj post tiu evento, la kristanoj popaŝe rekonkeris la teritorion okupitan de la maŭroj kaj detruis la civilizacion establitan en Andaluzio kaj en tuta Iberio. La tiel nomataj Katolikaj Gereĝoj elpelis ne nur la restantajn maŭrojn, sed ankaŭ ĉiujn judojn, kiu ne konvertiĝis al la katolika religio. Tiuj elmigris al aliaj landoj, precipe al tiuj de norda kaj orienta Eŭropo, kie, dumtempe ili enhejmiĝis, kreante siajn proprajn kulturon kaj lingvojn. Ofte, tamen, ili estis kruele persekutitaj.

Navigantoj el Hispanio kaj Portugalio malkovris transmarajn teritoriojn en la mezaj kaj sudaj partoj de la Nova Mondo kaj establis grandajn imperiojn tie kaj en Afriko, Azio kaj sur la oceaniaj insuloj. La hispanoj senkompate jugis la indiĝenajn popolojn kaj neniigis iliajn mirindajn civilizaciojn.

Intertempe forte kreskis la povo kaj influo de la ĝermanaj popoloj. La okcidentaj ĝermanidoj, nome la angloj, okupis la Nordan Kontinenton de la Nova Mondo, ekstermis la plimulton de la indiĝenoj, kaj post malmulte da jarcentoj iĝis grandega potenco.

Malmulte da jaroj post la komenco de la dudeka jarcento de la kristana erao, okazis horora monda milito en kiu mortis milionoj da homoj. De tiam, malofte estis jaro en kiu ne estis milito ie en la mondo. Unu el la plej kruelaj kaj sensencaj lokaj militoj okazis en Hispanio, kie fratoj mortigis fratojn, helpe de eksterlandaj militistoj.

En la heĝira jaro 1361, iu fanatike rasista aŭstro nomita Adolfo, kiu dum ekonomia krizo iĝis kanceliero, kaj poste diktatoro, de Germanio, invadis la najbarajn landojn kaj kreis la Trian Germanan Regnon. Ili decidis ekstermi en koncentrejoj ĉiujn tiel nomatajn „subrasojn”: judojn, ciganojn, slavojn kaj aliajn nedeziratajn homojn. Milionoj estis tie mortigitaj. La okcidenteŭropa Brita Regno deklaris militon kontraŭ Germanio, kaj kelkajn jarojn post la plej sovaĝaj bataloj, ankaŭ la ŝtatoj de la Nova Anglosaksio deklaris militon kontraŭ Germanio kaj ĝiaj aliancanoj, kiuj ekde la invado de la Granda Slava Patrujo fare de la germanoj, inkludis la grandslavanojn. Post terura sufero, venkis la kontraŭgermanaj aliancanoj. Pro la ekonomia malfortiĝo de preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj post la milito, la ŝtatoj de Nova Anglosaksio iĝis la plej granda potenco en la mondo. En la sekvaj jaroj, ĝi militis kontraŭ diversaj fremdaj landoj, kaj finfine restis mastro de la globo sub la regado de konservativa religie fundamentisma administracio.

Tiel finiĝis la civilizacio kaj kultura influo de la Malnova Mondo, kaj la homaro eniris novan Malhelan Epokon kaj la periodon de Neobarbarismo.

Ĉiumatene mi vekiĝis ŝvitante kaj tremante pro la timigaj scenejoj, kiujn mi ĉeestis en miaj sonĝoj. Mi esperas, doktoro, ke vi povos helpi min forgesi tiun koŝmaron kaj retrovi mian psikan sanon ...

* * * * * * * * * *

Ĥaim sidis en la konsultejo de d-ro Ŝahar. La doktoro rekuraĝigante kapsignis. „Ho, mia juna amiko! Vi devas ne konfuzi iluzion kun realaĵo. Sonĝoj konsistas el konfuza miksaĵo de fragmentoj de memoraĵoj el via maldorma vivo, kun mallogikaj kreaĵoj de via subkonscia imago. Ili neniel reprezentas la realon. Calderón de la Barca4 ne pravis kiam li skribis la vortojn La vivo estas sonĝo. Tio, kion vi priskribis en via raporto ne okazis kaj neniam povus okazi.”

Bedaŭrinde, en sia perturbita stato, Ĥaim ne akceptis la kuraĝigajn asertojn de la psikiatro.

Plie, en lia mondo, neniu iam ajn postulis la ekziston de universoj kaj dimensioj alternativaj, aŭ de unikaĵoj en la spaco-tempa kontinuaĵo.

1. Suk: araba bazarkvartalo.
2. Deòrsa Mac Iain Deòrsa, angle: George Campbell Hay (1915-1984) estis unu el la plej elstaraj skotgaelaj poetoj de la 20a jarcento. Pluraj el liaj poemoj estis inspiritaj de lia sperto inter la araboj en Nord-Afriko, kie li deĵoris dum la dua mondmilito. Verso tradukita de GMA.
3. Juan de la Cierva (1896-1936): hispana inĝeniero, kiu inventis la aŭtogiron.
4. Calderó de la Barca (1600-1681) dramatika poeto hispana, aŭtoro de la dramo La vida es sueño („La vivo estas sonĝo”).
Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004