MONATO

Komputado

PROGRAMOJ

Libera programaro: nova rimedo komerci

La kutimoj de komercado evoluis dum la jarcentoj. Se ni konsideras la uzadon de komuna posedaĵo en socioj dum la tri epokoj – la agrara epoko, la industria epoko kaj la informaĵa epoko – ni vidas, ke libera programaro estas nova kaj esperiga fenomeno.

La industria revolucio komenciĝis en la dua duono de la 18a jarcento. Ĝia rezulto estis, ke la kamparaj terposedantoj perdis potencon kaj influon al la novaj urbaj kapitalistoj, kaj ĝi kreis novan industrian laboristan klason. En la lasta parto de la 20a jarcento novaj kompanioj bazitaj sur komputiloj akiris grandan potencon.

En Anglio, ekzemple, dum la agrara epoko estis feŭda socio. Tiam ekzistis komunejoj, kiujn ĉiu rajtis uzi. Tamen finfine riĉuloj sukcesis alproprigi la komunejojn al si, lasante multajn kamparanojn malsati, eĉ morti.

Dum la industria epoko, kapitalistoj ĝenerale regis la produktadon kaj la socion, kaj prenis al si la plej utilajn rimedojn. Oni apartigis naturajn rezervejojn por komuna uzado, sed ĝenerale nur por distraj celoj. La industria sistemo baziĝis sur konkurado inter diversaj kompanioj por la elspezoj de konsumantoj. De tempo al tempo la kompanioj konspiris inter si, sed oni plendis, ke tio estas maljusta, kaj registaroj faris leĝojn kontraŭ tiaj karteloj.

Dum la kreskado de la informaĵa sektoro, kelkaj kompanioj, kiuj komercas per informoj kaj komputiloj, fariĝis tre potencaj kaj riĉaj. Komence ili funkciis laŭ la kutimoj de la industriistoj. Intensa konkurado, eĉ kontraŭleĝaj taktikoj, inter la rivaloj lasis nur unu kompanion kun preskaŭa monopolo en la merkato por mastrumaj programaroj por personaj komputiloj. La konsekvenco estis altaj prezoj por programoj. En la lastaj dek jaroj ni vidis la komencon de nova fenomeno: libera programaro. La rezulto de la nova fenomeno estas surpriza ŝanĝo en la modeloj de komercado, kaj tiu rezulto estas pozitiva por la plejmulto de uzantoj. Estas interese, ke la monopola kompanio ne povas elimini la novan fenomenon, kiel ĝi faris kontraŭ komercaj konkurantoj.

La tragedio de la komunejo

En 1968 Garret Hardin publikigis artikolon en la revuo Science Magazine kun la titolo The Tragedy of the Commons (La tragedio de la komunejo). Li difinis la komunejon loko, kie multaj homoj rajtas uzi komunan rimedon, kaj neniu rajtas ekskluzivi alian. Tradicia ekzemplo el la agrara epoko estas paŝtejo, kie kamparanoj povas paŝti brutojn. Kiam pluraj kamparanoj uzas ĝin, ĉiu uzanto ricevas rektan avantaĝon pro la uzado. Unu plia bruto en la grego de iu kamparano rekte helpas tiun kamparanon, sed la koston pagas ĉiuj uzantoj. La rezulto estas, ke oni inklinas tro uzi la rimedon, kaj kun tempo ĝi malboniĝas. Hardin diris, ke tiu ideo de „la tragedio de la komunejo” taŭgas al vasta gamo da situacioj, ekzemple poluado de la ĉirkaŭaĵo, individuaj konsumelektoj kaj kreskado de la loĝantaro.

En lastatempa artikolo The powerful economic underpinnings of OSS (La potencaj ekonomiaj bazoj de libera programaro, www.linuxworld.com/story/34293.htm) Paul Nowak kontrastigas tion kun la nuna situacio en la informaĵa epoko rilate al komputilaj programoj. En la nuna situacio tute mankas tragedio de la komunejo. Kontraŭe, liberaj programoj helpas ĉiujn uzantojn, kaj ju pli oni uzas ilin, des pli ili helpas ĉiujn uzantojn.

Lastatempe okazis debatoj pri la rajtoj pri „intelekta proprieto” koncerne diversajn aferojn, ekzemple genojn, specojn de plantoj, muzikon kaj programojn. La movado por libera programaro rekte kontraŭas patentojn pri tiaj aferoj, same kiel kelkaj aliaj grupoj.

Libera programaro donas ŝancon al entreprenistoj kaj fakuloj eĉ en evoluantaj landoj enplektiĝi en avangardan programadon sen la kutimaj limigoj pro kopirajtoj kaj patentoj. Ankaŭ ili povas adapti programojn al la bezonoj de siaj socio kaj ekonomio. Tiel oni rekte stimulas ekonomian kreskadon kaj plibonigas komunikadon kaj komputadon en diversaj sektoroj de la ekonomio. Ekzemple, en Barato oni evoluigas malmultekostajn komputilojn kaj liberajn programojn uzeblajn per multaj aziaj lingvoj.

Ŝanĝi tragedion en abundon

Por esti vera „libera programo” la fontprogramo devas esti disdonata kun la ruleblaj programoj aŭ esti alimaniere akirebla je ne pli ol la kosto de distribuado; iu ajn rajtas redistribui la programon senpage, sen tantiemo aŭ pago al la aŭtoro por rajtigo. Iu ajn rajtas modifi la programon aŭ bazi alian programaron sur ĝi kaj disdoni la modifitan programon laŭ la samaj kondiĉoj.

Tio estas tute malsama ol la situacio ĉe la plejparto de komercaj programoj, por kiuj uzantoj devas pagi altkostan tantiemon, kaj kiujn ili ne rajtas modifi, de kiuj ili ne povas ricevi la fontprogramon, kaj kiujn ili ne rajtas libere redistribui.

La evoluigado de libera programaro kutime dependas de la sindediĉo de multaj volontuloj. Ilia agado estas programi, testi, priskribi, ripari, pliampleksigi la programaron. Tiel la kvalito de la programaro pliboniĝas. Ĝenerale, ju pli da uzantoj uzas iun programon, des pli da volontuloj evoluigas ĝin, kaj des pli ĝi pliboniĝas.

Dum la lasta jaro kelkaj grandaj kompanioj investis multe da mono por kontribui al tiaj projektoj. Ekzemple, IBM, Sun, Oracle kaj Hewlett-Packard donacis proprajn programojn kaj laboradon de stabanoj al diversaj projektoj por helpi.

Libera programaro en bankoj

Donald Rosenberg www.ltt.de/otland/experts/donald-rosenberg.shtml raportis, ke Dresdner Kleinwort Wasserstein (DrKW, filio de la banko Dresdner en Germanio) serĉis metodon por kuntiri informojn el diversaj komputiloj por plirapidigi komercajn operaciojn. Ili decidis, ke ili ne volas dependi de unu liveranto de tia sistemo. Ili verkis propran sistemon en 1997 bazitan sur konataj metodoj kaj liberaj normoj.

Ĝi estis tiel sukcesa, ke iu proponis, ke oni permesu al klientoj uzi ĝin por operacioj kun la banko, laŭ la principo, ke ju pli facile klientoj povas interagi kun vi, des pli ili volos komerci kun vi. La plej nova ideo estis la plua paŝo: se la nova teknologio faciligus al klientoj trakti kun la banko, kaj pligrandigi ties komercadon, ĝi devus pligrandigi la investbankan komercadon, se aliaj investaj bankoj (kaj iliaj klientoj) uzus la saman programaron. Tio helpus al ĉiuj bankoj, ĉar neniu unuopa banko devus subteni la prizorgadon de la programaro, kaj ĉiuj profitus de la plibonigoj faritaj de aliaj.

De teknika vidpunkto tia decido estas facila. De komerca vidpunkto ĝi estas malpli facila. Direktoroj timas cedi avantaĝon al konkurantoj. La ŝlosila demando estis: ĉu la teknologio donas konkuran avantaĝon al la kompanio DrKW? Ili decidis, ke ne. Ilia fako ne estis teknologio. La teknologio ne temis pri bankaj aferoj; ĝi nur faciligis la fluon de informoj. Ĉar la banko ne perdus enspezon, sed eble ŝparus kostojn, la direktoroj konsentis provi kunlabori kun aliaj bankoj. DrKW proponis al tri grandaj bankoj kunlabori en la uzado kaj plibonigo de la sistemo. Du el la tri akceptis. Ekde tiam, iu ajn povas akiri la programaron de la sendependa retejo www.openadaptor.org. Lastatempe oni taksis, ke la sistemo estas uzata de 70 aplikoj tra la mondo. Ankaŭ ĉinlingva versio estas komencita.

Liberaj programoj konstante pliboniĝas, ĉar novaj laborantoj aldonas al la kontribuoj de la antaŭaj. Progreso ne dependas de ajna unuopa kompanio. Kontraste, se bankrotas kompanio, kiu posedas komercan programon, laboro pri tiu programo ĉesas, krom se alia kompanio aĉetas la rajtojn.

Ekzemplo de tiaj malfacilaĵoj estas la programaro Appgen. Ĝi ŝajnis esti bona programaro por kontado. Multaj sendependaj programistoj pagis 2000 usonajn dolarojn aŭ pli por la rajto uzi ĝin kiel bazon por aliaj aplikaĵoj. Sed Appgen ĉesis komerci, lasante tiujn programistojn sen helpo. Ili ne povas generi ŝlosilojn por malfermi la programaron, kaj malaperis subteno por la programaro. Neniu certas, kiu posedas la fontprogramojn, do oni ne povas uzi ilin. Tio ne povas okazi kun libera programaro.

Uzantoj ĉie

Por uzi liberan programaron oni simple akiras ĝin el la reto senpage. La komunejo estas la programaro. Ĝi neniam eluziĝas, kiel paŝtejo, eĉ se milionoj da homoj uzas ĝin. Ju pli facile uzebla estas la programaro, des pli da homoj uzos ĝin. Se uzantoj deziras novajn funkciojn por la programaro, ili povas proponi tion al la evoluigantoj, aŭ se kapablaj, ili mem povas programi la ŝanĝojn kaj kontribui per tio al la komunejo. Teamoj de tradukistoj tradukas la informojn pri la programoj, por ke homoj de diversaj lingvoj povu uzi ĝin. Ekzemple, kelkaj programoj nun havas esperantlingvajn helpdokumentojn. Tio preskaŭ neniam okazis kun komercaj programoj pro manko de rimarkebla merkato por ili.

Do, uzado fare de pli da homoj havas avantaĝojn kaj ne tragedion por la komunejo.

La estonteco

Hardin diris, ke la rimedo degeneros, ĝis ĝi ne plu taŭgos por sia nuna uzado. Ekzemple, grundo taŭga aŭ por agrikulturo aŭ por parki aŭtojn post trouzado eble taŭgos nur por parkejo. Kontraste, multe uzata kaj evoluigata libera programaro konstante pliboniĝas kaj taŭgos por novaj uzmanieroj. Oni adaptas liberajn programojn por diversaj platformoj, dum komerca programo ofte taŭgas por nur unu speco de komputila platformo. Ankaŭ la rapido de ŝanĝoj pligrandiĝas: riparado de cimoj okazas sesfoje pli rapide ĉe liberaj programoj ol ĉe komercaj.

En 1991 la juna studento Linus Torvalds en Finnlando kreis Linukson (Linux) – novan mastruman sistemon por komputiloj. Ĝi estas unu el la plej bonaj ekzemploj de libera programaro. Mirigas la progreso kaj matureco de Linukso, projekto, kiu nun superas komercajn ekvivalentojn en multaj rilatoj (sed ne en ĉiuj). Ni povas atendi, ke la ritmo plirapidiĝos, dum la uzantaro kreskos, kaj kompanioj pli kontribuos.

Estas interese, ke, kvankam oni verkis Linukson por eviti la koston de la komerca sistemo Microsoft Windows, multaj liberaj programoj nun estas adaptitaj ankaŭ por tiu mastruma sistemo.

Kiuj pripensas investi en la evoluigado de libera programaro, tiuj devus konsideri la ekonomian dinamikon de libera programaro. Ĝi estas ĉiam pliboniĝanta kaj daŭros pli longe ol ĉe individuaj kompanioj.

Alia avantaĝo de libera programaro estas, ke, kiam kompanioj faras programon, ili elspezas nur la minimuman monsumon. Aliflanke, la verkantoj de liberaj programoj ne havas tian limigon, kaj ofte laboras por atingi ion, kion ili mem bezonas, do ili havas motivon fari la plejeblon por bona rezulto.

La katedralo kaj la bazaro

La evoluado kaj rezultoj de la movado por libera programaro tre surprizas multajn homojn. Eric Raymond verkis libron The Cathedral and the Bazaar (La katedralo kaj la bazaro). „Katedralo” kaj „bazaro” estas la nomoj por liaj modeloj de komerca kaj libera programado, respektive. Li laboris kiel programisto dum jaroj kaj kredis, ke la plej kompleksaj kaj gravaj programoj devas esti konstruitaj kiel katedraloj, zorge kunmetitaj de metiistoj, kaŝitaj, ĝis ili estos pretaj. Li ne atendis, ke mondklasa mastruma sistemo kunfandiĝus kvazaŭ magie el la partatempa programado de miloj da programistoj dise ĉirkaŭ la mondo, ligitaj nur per la malfortikaj fadenoj de Interreto, ke ĝi pli kaj pli uzatus kaj minacus grandajn kompaniojn kiel Microsoft. La sukceso de la bazaro unue ŝokis lin, do li decidis provi ĝin. Li komencis per retpoŝta programo, proponis ĝin al la „bazaro”, aliaj helpis, kaj la fina produkto, renomita Fetchmail (alportu poŝton) fariĝis tre sukcese uzata.

Linukso estis la unua projekto, kiu sukcesis utiligi la talenton de programistoj ĉirkaŭ la mondo. Ĝia komenco koincidis kun la komenco de la Tut-Tera Teksaĵo (TTT). Ĝia aŭtoro, Linus Torvalds, estis la unua homo, kiu lernis kiel labori en la bazaro, kiun Interreto ebligis. Unu el la plej uzataj liberaj programoj estas Apache. La plejparto de retprovizantoj uzas ĝin por servi retpaĝojn al ni.

Konkludo

Por kontraŭstari la tragedion, Hardin proponis, ke la homaro aŭ evoluu por kompreni la grandan bildon de uzado de komunejo, aŭ ke oni mastrumu kaj protektu ĝin per privatigo aŭ per registara leĝaro.

Hardin preferis evoluon al protektado, sed li sciis, ke la homaro nur malrapide tiel evoluas. Protektado estas la plej ofta rimedo. Eble liberaj programaroj estas ekzemplo de homa evoluado iagrada, helpata de la reto kaj la hazardaj ecoj de programoj. Tiel konkludis Paul Nowak.

Do la reto, kiun oni starigis por ebligi kunlaboradon inter sciencistoj, adaptiĝas por kunlaborado de komputistoj kaj por multaj aliaj celoj, kaj bonaj kaj malbonaj. Ekzemple en politiko, medicino, komerco, ktp, kunlaborado pli kaj pli fariĝas la plej efika maniero progresi.

En Esperantujo bona ekzemplo de tia kunlaborado estas la projekto Reta Vortaro, kiun komencis Wolfram Diestel antaŭ kelkaj jaroj. Grupo da fervoraj esperantistoj kompilas grandegan multlingvan vortaron purl.org/NET/voko/revo/. Ĝi jam fariĝis utila, kvankam ankoraŭ ne kompleta. Ĉar uzanto rimarkis tion, tiu do sin proponis por helpi. Samtempe aliaj projektoj por kompili terminarojn komenciĝis sed stagnis, eble ĉar oni ne sentis, ke ili meritis helpon kaj kunlaboradon, eble pro maltaŭga plano aŭ metodoj.

Elstara ekzemplo de kunlaborado per Interreto estas Indiĝenaj Dialogoj (www.idnetwork.nl/central/esp/), projekto neebla sen Esperanto, kaj utiliganta Esperanton por neesperanta celo – por subteni solidarecon kaj agadon inter indiĝenaj popoloj. Tiaj projektoj montras la utilecon de Esperanto en vera kunlaborado por diversaj celoj.

D. E. ROGERS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: marto 2004