MONATO

Scienco

ELMERGIĜANTAJ INFEKTAJ MALSANOJ

Damokla glavo super la homaro

Jen resuma raporto pri infektmalsanoj, kiuj aperis kvazaŭ subite, neatendite dum la lastaj 20-30 jaroj.

Jenas mallonga listo de tiuj malsanoj: aidoso, legionelozo (malsano de legianoj), virusaj hemoragiaj febroj (Lasa, Marburg, Ebola), novaj tipoj de virusaj hepatitoj (E, C, D, F, G, TTV), malsanoj kaŭzitaj de herpet-virusoj (tipoj 6, 7, 8), epidemia formo de la Creutzfeldt-Jakob-malsano kaj multaj aliaj. La kaŭzoj de disvastiĝo de ĉi tiuj malsanoj, certe, estas diversaj. Ekzemple, por aidoso tiuj estas jam multfoje menciitaj: seksa revolucio, narkotismo, infektado rezulte de transfuzo de infektita sango, uzado de malbone sterilizitaj injektiloj kaj ankaŭ intensiĝo de migrado, urb-amasiĝo, ktp. Por legionelozo temas pri la ofta uzado de diversaj humidigiloj infektitaj per legionelbakterioj. Restas ankoraŭ malmulte studita la nova danĝera malsano, netipa pneŭmonio (sarso), kiu transmisiiĝas plej ofte aergute, sed verŝajne ankaŭ alimaniere.1

El la virusaj hemoragiaj febroj la plej danĝera estas la Ebola-malsano. Por la unua fojo medicinistoj renkontis ĝin en 1976, kiam en Zairio kaj Sudano, kvazaŭ subite, malsaniĝis pli ol 500 homoj, el kiuj plejparto pereis precipe pro hemoragia sindromo. Ekde tiu tempo la malsano registriĝas en diversaj afrikaj landoj preskaŭ ĉiujare. Estas okazoj de enportado de la viruso en Nordan Amerikon kaj Eŭropon. La unuaj fontoj de infekto ne estas bone konataj, sed oni suspektas simiojn. Tamen la viruso tre facile transmisiiĝas inter homoj pro diversspecaj kontaktoj, sed pli intense kaŭze de kontakto kun sango de malsanuloj. Tre ofte infektiĝas medicinistoj. La hemoragiaj malsanoj oftiĝis pro pli granda penetrado de homoj en la ĝangalojn, malbonaj higienaj kondiĉoj en hejmoj, en malsanulejoj kaj en aliaj publikaj lokoj.

Apartan grupon konsistigas infektaj malsanoj kiuj delonge estas konataj al medicinistoj. Multaj el ili ankoraŭ antaŭ 20-30 jaroj ne prezentis grandan danĝeron por socio, sed lastetempe fariĝis preskaŭ neatendite tre disvastiĝintaj kaj agresivaj.

Kula vektoro

Multaj malsanoj transmisiiĝas per kuloj, kiuj nuntempe ofte rezistas diversajn ekstermoĥemiaĵojn; tio kontribuas al la disvastigo de malsanoj kiel: okcident-nila febro, dengofebra malsano, flava febro, malario, riftvalo-febro kaj aliaj malsanoj. Gravan signifon havas ankaŭ grandskala migrado kaj malracia irigacio. Tiel, la virusa malsano okcident-nila febro, antaŭe disvastiĝinta precipe en regionoj proksimaj al la rivero Nilo, nuntempe ofte registriĝas en multaj landoj de Afriko, Azio, eĉ Eŭropo (Rumanio k.a.), en Usono kaj Aŭstralio. En Rusio dum lastaj 2-3 jaroj multenombraj okazoj de la malsano aperas en volgograda kaj astraĥana regionoj. Grandan rolon en disvastigo de la viruso ludas migrantaj birdoj. La malsanon karakterizas danĝeraj komplikiĝoj: meningito, encefalito kaj aliaj.

En sudaj regionoj de Rusio kaj en aliaj landoj oftiĝis epidemioj de alia danĝera virusa malsano, la krimeo-konga hemoragia febro. La viruso transmisiiĝas per mordo de infektitaj akaroj, hazarda dispremado de ili, kaj ankaŭ dum kontakto kun sango de malsanuloj, ktp. Ekzistas ankaŭ karakteriza hemoragia sindromo.

La virusa malsano dengofebro disvastiĝas en multaj landoj. Tre oftiĝas danĝeraj hemoragiaj formoj de la malsano.

Necesas koncize mencii pri la hantovirusa infekto, kiu estas delonge konata al kuracistoj. La fontoj de infektiĝo estas ronĝuloj. Sed ekde 1993 en Usono – kaj poste en aliaj landoj de la amerika kontinento – aperis danĝera komplikiĝo de la malsano, nomata hantovirusa pneŭmonio.

Reveno de tuberkulozo

El aliaj malsanoj menciindas tuberkulozo, kiu nuntempe denove disvastiĝas ne nur en malriĉaj, sed ankaŭ en evoluintaj landoj. En multaj okazoj tuberkulozaj bakterioj akiris reziston al diversaj kuraciloj. Tio koncernas ankaŭ multajn aliajn mikrobojn. La precipa kaŭzo de tio estas senkontrola aplikado de antibiotikoj en medicino kaj vasta utiligado de tiuj en bestobredado.

Kiel rezulto de evolua selektado konstante aperas novaj, gene ŝanĝitaj stamoj de parazitoj, ofte rezistaj al modernaj kuraciloj, ekzemple, mikroboj de ĥolero, malario kaj aliaj.

La epidemio de aidoso pro difektigo de imunstato akcelas la disvastiĝon de tuberkulozo kaj aliaj malsanoj. Multaj kutime ne patogenaj kaj kondiĉo-patogenaj mikroboj fariĝas tre danĝeraj kaj kaŭzas aidoso-ligitajn malsanojn. Tio estos, verŝajne, unu el la plej gravaj sanproblemoj en la 21a jarcento.

Do, la infektaj malsanoj denove prezentas seriozan danĝeron por la homaro. Por kontraŭstari la multenombrajn parazitojn necesas konstanta internacia kunlaborado de sciencistoj kaj praktikaj kuracistoj.

Vladimir LEMELEV
1. Post alveno de la artikolo montriĝis, ke manĝado de katsimila specio, la vivero, aŭ la civeto, povus esti kaŭzo de sarso. Aldone, eksplodis la krizo de kortbirda gripo, pri kies risko avertis anticipe samaŭtora koncerna artikolo en MONATO (2003/6, p. 14-15).

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: marto 2004