MONATO

Turismo

BRITIO

Volontuli en Tyntesfield

En 1895 burĝaj volontuloj fondis la unikan britan organizaĵon National Trust (NT) [naŝnl trast], Nacia Kuratoro, kun celo konservi kaj protekti historiajn vidindaĵojn kaj naturbelaĵojn en Anglio, Kimrio kaj Nord-Irlando. Nuntempe 25 000 volontuloj helpas ties 6000 dungitojn priservi ne nur 3 milionojn da kotizantaj membroj de la organizaĵo, sed ankaŭ multajn gastojn el la lando kaj eksterlando.

La eniro al protektataj historiaj vidindaĵoj estas pagenda, sed al naturbelaĵoj estas tute senpaga. NT prizorgas pli ol 300 historiajn domojn, 200 admirindajn ĝardenojn, 1000 kilometrojn da vidinda marbordo kaj pli ol 240 000 hektarojn da bonkvalita kamparo.

La moto de la organizaĵo: „Por ĉiuj, por ĉiam” ĝustas, ĉar laŭleĝe NT ne rajtas vendi la de ĝi protektatajn lokojn. Rezulte de tio ili apartenas poreterne al la civitanoj de Anglio, Kimrio kaj Nord-Irlando. Malgraŭ tio, ke Skotlando estas parto de Britio, ĝi havas sian propran organizaĵon: Scottish National Trust (Skota Nacia Kuratoro).

Membrado en NT

Tridek jarojn jam mia edzino Peggy [pegi] kaj mi estas membroj de NT. Lige kun tio ni vizitas kiel eble plej ofte la domojn, ĝardenojn, lokojn en kamparo kaj ĉe la marbordo.

Antaŭ dudek kvin jaroj mi eltrovis la „laborajn feriojn”, dum kiuj ni proprakoste veturas al diversaj NT-lokoj, laboras en bela kamparo, tranoktas en grenejoj, preparas manĝojn, purigas telerojn kaj plankojn kaj fine (mi ŝercas) ni ricevas atestilon pri tiu „frenezo”, ĉar ni ja pagas por tiu plezuro. Krome ĉiun dimanĉon mi patrolas naturbelaĵojn, kolektante rubaĵon, postlasitan de senzorgaj vizitantoj.

Peggy dum la sama periodo pene laboris kiel volontula sekretario en nia loka asocio de NT-membroj, kies celo estas montri komunan intereson kaj kolekti monon por subteni la nacian organizaĵon. Aŭtune, vintre kaj printempe estas dek kvin prelegoj pri tiurilataj temoj, kiuj okazas dufoje monate kaj kiujn mi organizas. Printempe, somere kaj aŭtune estas dek du ekskursoj al NT-domoj. Por ni estas ĝojo eniri ilin senpage, montrante nur membrokarton.

Ĝis antaŭ nelonge nek Peggy nek mi estis ĉambro-inspektistoj – okupo, kiu postulas stari en la ejoj por respondi demandojn de vizitantoj, kaj ankaŭ por malkuraĝigi ŝtelisto(j)n. Tamen mi ekhavis bonŝancon sperti ĝin.

Viktoria-gotika domo Tyntesfield

Antaŭ jarcentoj por kolorigi teksaĵojn oni kultivis plantojn en kamparo por produkti el ili tinkturon. Inter nia urbo Weston-super-Mare [ŭestonsupamea] kaj la fame konata havenurbo Bristolo iu kamparano tiel regule kaj intense kultivis kampon tiucele, ke oni nomis la kampon Tyntesfield [tintsfijld], tinkturkampo. James [ĝejmz] Bond, fakulo kaj prelegisto pri lokonomoj, diris tion al mi, sed ne povis pruvi ĝin. Tamen tio kontentigis min, ĉar neniu alia ja konas la originon de tiu nomo.

Pasis tempo. En la kampo Tyntesfield iu ne tre riĉa viro konstruigis grandan domon, kaj donis al ĝi la nomon de tiu kampo. Poste en 1840 brita aristokrata familio Gibbs [gibz] aĉetis la konstruaĵon kaj multe da tereno ĉirkaŭ ĝi. Tiutempe la familio komercis en Madrido kaj importis per ŝipo el diversaj sud-amerikaj landoj plurajn varojn. Feliĉe por la familio, en 1842 ĝia estro William Gibbs [ŭiljam gibz] sukcese investis sian kapitalon en mevosterkaĵon, nove malkovritan kiel bonegan fruktodonilon agrikulturan. Mevoj dum jarcentoj postlasis tiom multe da fekaĵo sur insulo en Peruo, ke oni povis havi ĝin ŝtonforme, enŝipigi ĝin kaj transporti al Londono.

La prezo de la sterkaĵo estis malaltega. Sed kiam oni vendis ĝin en Britio kiel fruktodonilon, nomatan guano, tiutempe bienuloj urĝe bezonis ion por pliigi siajn rikoltojn. Tial la prezo estis ege alta. Per la profito, gajnita por nur unu jaro, inter 1865 kaj 1875 Gibbs transformis la domon Tyntesfield en gotikan domegon en viktoria stilo – kun turoj, turetoj, ŝtonhokoj, retaĵitaj fenestroj, abundaj ŝtonskulptaĵoj, alte starigitaj tegmentoj super 42 ĉambroj, kapelo, vitrodomo, bilardejo kaj admirindaj ejoj, plenplenaj je taŭgaj mebloj kaj akcesoraĵoj. Ĉio ĉi ekestis sur la fekunda kamparo kun parko, ĝardenoj, kuirejoj, bienaj dometoj, distilejoj, staloj, privata gasfabrikejo, hejmbieno.

La domon Tyntesfield oni konstruis konforme al supraj atingoj de viktoria konstrustilo. Helpe de grandaj karbo-fajrujoj, varma aero hejtadis ĝin. Oni pumpis akvon por purigi necesejojn, plenigi basenojn kaj uzi ĝin en banĉambroj. La ejoj estis lumigataj, kaj la fornoj estis hejtataj per gaso. Ĝi estis unu el la unuaj kamparaj domegoj, kiuj instalis elektron por lumigi ĉambrojn kaj eĉ bilardotablon.

William Gibbs mortis baldaŭ, post kiam la konstruado de Tyntesfield finiĝis. Tamen antaŭe li estigis la tradicion helpi la Anglikanan Eklezion, pagante por religiaj konstruaĵoj, ekzemple en Oksfordo kaj Londono, kaj ankaŭ postulis la uzon de plej altaj normoj en la arkitekturo, ligno-skulptaĵoj, interna dekoracio kaj hortikulturo. Liaj posteuloj daŭrigis tiun tradicion. La lasta el ili, naskita en 1928, forpasis en 2001, suferinte meznokte atakon de rabistoj.

Proprieto de National Trust

La lasta posteulo ne havis gefilojn, tial oni devis vendi la domon Tyntesfield kaj dividi la sumon inter 19 parencoj. La plenumantoj de lia testamento devis atingi la plej bonan prezon. La tempo estis limigita, vendokatalogoj pretaj, kaj la ŝancoj, ke la tuta posedaĵo eskapos disdividon, estis malgrandaj. Lokaj loĝantoj imagis al si skandalon, en kiu iu popmuzika aŭ futbala milionulo aĉetus la domegon kaj parkon por semajnfina amuzado. Ĵurnalistoj ekinteresiĝis pri tiuj ebloj, kaj baldaŭ preskaŭ ĉiu brito konsciis, ke urĝas savi la domon Tyntesfield por ĉiuj.

Kompreneble, oni apelaciis al NT, ke tiu transprenu ĝin. Tamen NT ne havis sufiĉe da mono. Sed baldaŭ ricevis de Nacia Heredaĵa Memoriga Fondaĵo rekordan mondonacegon de pli ol 17 milionoj da pundoj kaj aĉetis la domon. Oni ne publikigis la finan prezon. Do, en aŭgusto 2002 Tyntesfield iĝis proprieto de NT kaj mi ekvolontulis en ĝi kiel ĉambro-inspektisto.

La malferman ceremonion ĉeestis multaj homoj, inkluzive de mi. Infano, reprezentanta la servistojn, kiuj longe laboris ĉi tie, donacis grandegan ŝlosilon al 18-jara junulo, kiu estis reprezentanto de NT. En sia parolado li, kiu estis prezidanto de la loka junulara organizaĵo, emfazis, ke li tre multe admiras la lertecon de laboristoj, kiuj konstruis la domegon, kreis abundajn ligno-skulptaĵojn, kaj prizorgis la parkon kaj ĝardenojn. La ĉeestantoj kaj mi laŭte aplaŭdis tion, ĉar ne multaj britoj ja admiras aristokratojn.

Baldaŭ la direktoro de projekto informis, ke Tyntesfield estos centro de elstaraj metiistoj, kiuj instruos tie dum multaj jaroj metilernantojn. Tiuj, lernante sian metion, riparos la konstruaĵon kaj prizorgos la arbojn kaj ĝardenojn, por ke Tyntesfield aspektu denove kiel en 1875. La direktoro diris, ke Tyntesfield en la venontaj dek jaroj konstante pliboniĝos, ebligante al la vizitantoj, ke ili ĉiujare konstatu la diferencon.

Televido, radio, ĵurnaloj kaj revuoj jam plene informis la publikon pri tiu ideo. 10 000 personoj ekdeziris viziti la domegon en la unua jaro, en grupoj. Kiel helpanto, mi estis en la unua grupo, fikse rigardante ĉiun detalon en la malordigita unua etaĝo. Kiel specialan privilegion, oni donis al mi la okazon observi detalojn de la dua etaĝo. Tion oni ne normale faris, ĉar la granda ŝtuparo difektiĝis, dum la vendontoj transportis meblojn, malkonsiderante la tapiŝon.

Je mia surprizo, estis nur unu ĉambro, kiu vere bezonis inspektiston. Tio estis la kuirejo. Grupoj komencas la rondiron ĉe la enirejo, kaj preskaŭ finas ĝin en tiu grandega kuirejo, antaŭ ol eliri tra la malantaŭa pordego direkte al la kapelo. Tie iliaj ĉiĉeronoj laste parolas antaŭ enbusiĝo kaj reveturo al la apuda urbo, kie la vizitantoj parkis siajn aŭtojn. Dek ok dudekpersonaj grupoj ĉiutage alvenas per luita aŭtobuseto al la enirejo, sed ili ĉiam devas sekvi siajn ĉiĉeronojn kaj neniam libere konsulti ĉambron-inspektiston.

Mi kiel inspektisto ne devas respondi al demandoj, kiel mi antaŭe opiniis. Freŝa – kaj en vintro, malvarma – aero de la klimatiza instalaĵo trablovas la unuan etaĝon de la enirejo al la malantaŭa pordego, se tiu lasta ne estas fermita. Iun tagon, ŝtelisto malkovris, ke tiu elirejo estas ankaŭ enirejo kaj ŝtelis kelkajn el la multaj valoraj objektoj de Tyntesfield. Pro tio, ĉiun trian dimanĉon monate, mi deĵoras en la kuirejo, ne por kuiri ion, sed por sekurigi la pordegon.

Tamen esti kuireja inspektisto estas nur komenco de mia ekkono de Tyntesfield. Kun la tempo mi ekscias multon pri la aristokrata domego, ties ĝardenoj kaj parko. Kaj tio ege interesas min. Tiel mi ekkonas de proksime Tyntesfield – tiun juvelon en la krono de National Trust.

David CURTIS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004