MONATO

Turismo

BRITIO

Mistera insulo Ailsa Craig

En la maro ĉirkaŭ Irlando kaj Skotlando troviĝas centoj da insuloj. Kelkaj estas grandaj – kun urboj, busservoj, flughavenoj kaj hoteloj, aliaj – tre malgrandaj, kun malmultaj loĝantoj aŭ estas neloĝataj. Kune ili konsistigas la insulajn teritoriojn de „Gaelio”, kvankam ili nun estas dividitaj inter ambaŭ ŝtatoj. En pasintaj jarcentoj, post la fino de la skandinava okupo, la gaela (nordkelta) estis la lingvo de ĉiuj insulanoj, eĉ de tiuj, kiuj havis skandinavan devenon. Tiu lingvo ankoraŭ estas parolata sur pluraj el la insuloj. Do, la insuloj estas iom aparta mondo, malsimila al la resto de Eŭropo.

Unu el la plej malgrandaj el tiuj insuloj, kies historio estas unike interesa, nomiĝas Ailsa Craig [ejlza krejg] (gaele: Creag Ealasaid). Ĝi estas tute izolita de iuj el la arkipelagoj kaj situas je proksimume 12 km okcidente de la sud-okcidenta marbordo de Skotlando kaj je 60 km oriente de Irlando. Ĝia populara angla kromnomo estas Paddy's Milestone [padiz majlston], „mejloŝtono de Patriko”. (Patriko estas la patrona sanktulo de Irlando, kaj diversaj lokoj en Irlando kaj Skotlando portas lian nomon.)

Laŭ legendo Brian Ború, reĝo de Irlando (ĉ. 941-1014), okupis la insulon Ailsa Craig kaj deklaris ĝin parto de sia regno, sed tiun pretendon la regantoj de Skotlando neniam akceptis.

Observate el la skota marbordo apud la urbeto Girvan (gaele: Garbhan aŭ Inbhir-Garbhain) en la graflando Ayrshire (gaele: Inbhir-Àir), Ailsa Craig similas al alta roka monto, elirinta abrupte el la maro. Ĉar ĝia koloro konstante ŝanĝiĝas laŭ la veteraj kondiĉoj kaj la sezono, ĝi estas vere impona kaj mistera. La insulo estas bela kaj samtempe iom minaca. La insulo longas iom pli ol 1,2 km kaj larĝas iom pli ol 0,8 km. Ĝia alto tamen estas 338,65 m. La plimulto de la insula supraĵo estas ege kruta.

Malgraŭ la malgranda areo sur Ailsa Craig estas industrio. Ekde la 19a jarcento oni eltiras graniton (ruĝan kaj bluan) en ŝtonminejo en la nordo de la insulo, transportas ĝin per malgranda fervojo al ĝeto en la sudo, kaj poste per ŝipo al la ĉeftero. Tie oni produktas el granito grandajn rondajn glitŝtonojn kun metalaj ansoj, uzatajn ĉe la skota vintra sportspeco curling [korling], kiun sur glacio ludas du teamoj, ekipitaj per balailoj.

Turismaj gvidlibroj priskribas Ailsa Craig kiel „neloĝatan insulon”, sed tio ne ĝustas. En la jaro 1404 reĝo Roberto 3a de Skotlando publikigis ĉarton, kiu konfirmis la posedon de la insulo kiel parton de la tereno de monaĥejo de Crossraguel [krosragel] (gaele: Crois Rathaig Mhaoil) apud la urbeto Maybole [mejbol]. De tempo al tempo monaĥoj loĝis sur Ailsa Craig. Fiŝoj kaj marbirdoj (i.a. moruoj kaj fraterkuloj) estis sendataj el la insulo al la monaĥejo, kie ili estis ŝatata manĝaĵo. Dum la sekvaj jarcentoj la insulo estis proprieto de diversaj nobeloj, inkluzive de la markizo de Ailsa. La intendanto de la lasta loĝis en domo sur Ailsa Craig kaj mastrumis la insulon. Fiŝistoj ofte restis tie provizore, sed ne estis konsiderataj loĝantoj.

Bizara epizodo okazis dum la epoko de Reformacio, kiam Skotlando akceptis – parte malvolonte – la reformitan (presbiterianan) religion. Viro, nomata Hew Barclay [hju barkle], ŝajne katoliko, kontraŭstaris la novan konfesion kaj deklaris la insulon proprieto de la reĝo Filipo de Hispanio. Barclay estis baldaŭ poste elpelita kaj Ailsa Craig restis skota teritorio.

Sur apenaŭ atingebla altaĵo en la insulo estas ruinoj de kapelo kaj tre antikva kastelo. La kapelo estis konstruita de aŭ por monaĥoj. Laŭ turismaj gvidlibroj insula gardisto konstruigis la kastelon en 1595, sed pli malnovaj dokumentoj indikas, ke ĝi jam ekzistis longe antaŭ tiu dato, kaj la vera konstruiginto estas nekonata.

Por provizi pli da nutraĵo oni transportis al Ailsa Craig kuniklojn kaj kaprojn, kiuj post iom da tempo iĝis sovaĝaj. En la 19a jarcento lordo Ailsa malsaĝe enkondukis tien kiel eksperimenton ankaŭ melojn kaj procionojn. La lastaj ne estas kutimaj en Skotlando, kaj ili iom post iom malaperis.

Kvankam la grundo de Ailsa Craig estas sala, humida kaj ofte malvarma, diversaj specioj de plantoj kreskas sur la insulo: ekzemple sovaĝa hiacinto, liknido, sileno kaj koleario somere kaj eriko, filiko kaj urtiko aŭtune. Grandaj arboj ne troviĝas tie, sed estas kelkaj malaltaj sambukoj kaj unu aŭ du etaj poploj sur la pado al la supro, nomita „Vojo de la Gaelo”.

La plimulto de la malnovaj loknomoj estas gaelaj, sed kelkaj estas anglaj aŭ skotaj. La signifoj de la antikvaj nomoj ne estas tute klaraj. Irlanda influo konstateblas.

Ĉiuj, kiuj ŝatas esplori malgrandajn insulojn kaj deziras viziti la insulon Ailsa Craig, povas somere partopreni ekskursojn per ŝipeto el la skota ĉemara urbeto Girvan aŭ lui boatojn ĉe ties haveno. Kompreneble la ebleco veturi al la insulo dependas de la markondiĉoj. Homoj, kiuj ne ŝatas aŭ ne kapablas grimpi, devas eviti la plej krutajn partojn de la insulo, kiuj povas esti tre danĝeraj, precipe se oni suferas je kapturniĝo. Ĝi ne taŭgas ankaŭ por tre maljunaj, lamaj aŭ handikapitaj personoj. Ĉiuj vizitantoj certe ĝuos la ekskurson.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004