MONATO

Politiko

FRANCIO

Sindikato sendependa

Nuntempe, dum fermiĝas laborejoj kaj kreskas senlaboreco, francaj amasinformiloj malvolonte pritraktas la socialan batalon. Pro tio oni ne multe aŭdis pri la sindikataj kongresoj okazintaj komence de februaro, inkl. de tiu de la Konfederacio Ĝenerala de Laboro (CGT-FO).

En 1947 Forto Laborista (FO) disiĝis de la Konfederacio Ĝenerala de Laboro (CGT) – taksante ĝin tro komunisma – por krei CGT-FO. Tiu ĉi nova konfederacio deziris esti sendependa de politikaj partioj. Fakte CGT-FO partoprenas nur sindikatajn manifestaciojn. Rezulte, kelkaj francoj ĝin kritikis, kiam la unuan de majo 2002 ĝi logike rifuzis defili kun maldekstraj partioj kontraŭ la ekstremdekstrulo Jean-Marie Le Pen. La maldekstraj partioj tiam varbis por la prezidanto Jacques Chirac [ĵak ŝirák], kies socialan regresan politikon oni hodiaŭ konstatas: en printempo 2003 tiu ĉi politiko kondukis al strikoj.

Registaroj

En kelkaj eŭropaj landoj oni kutimas vidi sindikatojn kiel sekciojn de politikaj partioj. Kelkaj britaj sindikatoj, ekzemple, formas sekciojn de la Laborista Partio; en Germanio ili fariĝas sekcioj de Socialdemokrata Partio (SPD). Tiel ili estas ligataj al la nunaj registaroj de la koncernaj landoj.

Kontraŭe, en Francio CGT-FO membras en la sendependa Konfederacio de Liberaj Sindikatoj (kiel usonaj sindikatoj de AFL-CIO). Membroj povas esti – aŭ ne esti – maldekstruloj, dekstruloj, trockiistoj, anarki-sindikatistoj, ktp. Kontraste al sovetiaj sindikatoj, CGT-FO ĉiam malkonsentis esti kondukilo inter registaro kaj salajruloj: tial ĝi malaprobas la Konfederacion Eŭropan de Sindikatoj, kiun ĝi taksas nura peranto inter Eŭropa Unio kaj eŭropaj salajruloj.

Dum la kongreso la socialisto Marc Blondel, 65-jara, kaj ĝenerala sekretario de CGT-FO dum 25 jaroj, anoncis sian emeritiĝon. Jean-Claude Mailly, 51-jara, elektiĝis nova ĝenerala sekretario.

Daniel HOUGUET

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004