MONATO

Politiko

HISPANIO

Amarega venko

Neniu antaŭvidis la venkon de la socialisma partio (PSOE) en la balotoj de la 14a de marto. Kredeble la buĉado tri tagojn antaŭe de 200 homoj en Madrido ŝanĝis la signon de la rezultoj.

Ĉiuj prognozoj vetis por venko de la reganta Popola Partio (PP), tamen rimarkinde la opini-sondadoj informis, ke plimulto malkonsentis pri la agado de prezidanto Aznar [asnár] kaj eĉ ekde fino de februaro plimulto esprimis sian deziron pri venko de la socialista kandidato. Tamen malpli ol 20 % fidis je tio: maldekstruloj reprezentis plimulton, sed, ne kredante pri sia venko, ne mobilizis sin.

Du aksoj konsistigis la politikan medolon de la dekstra registaro, reginta ekde 1996 kaj ĝuinta ekde 2000 absolutan plimulton en la parlamento. Unuflanke, rigora nov-liberalismo: ĝi privatigis la ĉefajn ŝtatajn entreprenojn – antaŭe levante siajn homojn al la estraj postenoj –, draste faciligis la maldungon de laboristoj kaj la disvastigon de portempaj laborkontraktoj, kaj strikte sekvis kontraŭdeficitan politikon, kiu grandigis la diferencojn de Hispanio kun la eŭrop-unia mezumo en socialaj servoj, i.a. sano kaj edukado.

Aliflanke, ĝi instigis forte naciisman politikon, kiu kreis senprecedencan institucian krizon en Eŭskio (MONATO 2002/8, 2003/4 kaj 2003/10), fortegan malkontenton en Katalunio – speciale kun ĝia decembre elektita maldekstra registaro – kaj eĉ gravegan konflikton kun Maroko pro la okupacio de la roko Lejla.

Tia politiko pli kaj pli proksimigis Aznar al la usona registaro de George W. Bush kaj, kontraŭe, distancigis lin de la motoroj de Eŭropa Unio, Francio kaj Germanio. Depost la akiro de absoluta plimulto en 2000, multobliĝis lia neflekseblo, tiel ke li sentis sin sufiĉe forta por subtenadi la usonan atakon al Irako, aŭ por bloki la eŭrop-unian konstitucion en decembro, tute sendepende de la forta kontraŭstaro de la publika opinio kaj de la ceteraj partioj en la parlamento.

Demokratia ribelo

Tiuj ĉi internaj kaj eksteraj politikoj ne ŝancelis la subtenon de PP dum la pasintjaraj balotoj, municipaj en majo (MONATO 2003/9), madridaj en marto kaj ree en oktobro, kaj kataluniaj en novembro. Kaj fakte tiel denove okazis en la ĉi-jaraj martaj: PP, malgraŭ la ĵusa masakro en Madrido kaj ĝia evidenta manipulado de la informoj, perdis nur 6 % de sia subteno (sed 28 % en Eŭskio kaj 19 % en Katalunio). PSOE, kontraŭe, sukcesis finfine voĉdonigi siajn subtenantojn ... kvankam danke al Alkaido kaj la mistifikoj de la registaro, kiuj ribeligis milojn da homoj en la antaŭbalota vespero. Rande de rekorda partopreno, PSOE atingis tri milionojn pli da voĉoj ol antaŭ kvar jaroj.

Malvenkis ankaŭ la aliancanoj de PP: la kanarianoj de Kanaria Koalicio (CC) kaj, ĉefe, la dekstraj katalunistoj de Konverĝo kaj Unuiĝo (CiU). Male sukcesis la plej aktivaj partioj kontraŭ PP, la Eŭska Nacia Partio (EAJ) kaj, plej signife, la katalunaj sendependistoj de Respublikisma Maldekstro de Katalunio (ERC), kiuj okobligis siajn reprezentantojn en la parlamento kaj fariĝis la kvara partio en la ŝtato. En Eŭskio, aparte substrekindas la tri deputitoj pasintaj de PP, kiu radikale kontraŭstaras interkonsenton kun la reganta EAJ, al la pli flekseblaj socialistoj. Surprize, la ekskomunistoj de Unuiĝinta Maldekstro (IU) perdis rimarkinde multan subtenon, krom en Katalunio, kie ili estas minora aliancano de la lokaj ekosocialistoj (ICV-EUiA). Tiun malkreskon eblas klarigi pro la deklaro de la socialisma kandidato, José Luis Rodríguez Zapatero [ĥosé lŭis rodriges sapatero], ke li akceptos prezidantiĝi, nur se li fariĝos la plej voĉdonita kandidato, kio fluigis multajn pli maldekstrajn balotilojn al sia muelejo.

Pli detala analizo de la rezultoj evidentigas du aliajn ŝlosilajn temojn, kiuj helpis en la falo de la subtenoj al PP. Laŭ balota pezo, plej elstaras la sinko de petrolŝipo Prestige antaŭ la galega marbordo (decembro 2002) – kaj la sekva misinforma registara kampanjo en la stilo de la ĵusaj atencoj en Madrido –, kio kaŭzis fortan malaltiĝon de PP en Galegio, unu el ĝiaj tradiciaj grenejoj. Aliflanke, la ekstreme polemika transfluo de rivero Ebro al la sudaj mediteraneaj regionoj rezultigis drastan falon de PP en Aragono kaj, kontraŭe, unika kresko en Murcio – tamen la gajnitaj voĉoj sude egalas trionon de tiuj perditaj norde. Aliflanke estas interese konstati, ke en la tri aŭtonomiaj komunumoj kun apartaj televid-elsendoj ne regataj de PP – Andaluzio, Katalunio kaj Eŭskio –, ĝi perdis plimulton de siaj antaŭaj voĉdonoj.

Multaj demandosignoj

Malfacilegan situacion heredas la nova prezidanto Rodríguez Zapatero. Li certe kalkulos je komforta subteno de preskaŭ ĉiuj partioj – krom PP –, tiamaniere, ke li povos starigi unukoloran kabineton. Tamen la ekonomiaj fortoj, kun forta pezo de la privatigitaj entreprenoj regataj de PP-anoj, kaj la antaŭvideblaj premoj de Usono, pro reeŭropiĝo de la politikaj aliancoj de la nova registaro, certe ne helpos la stabilecon de la registaro. Krome, la radikale naciisma politiko de PP fortigis la sendependismajn fortojn en Katalunio kaj Eŭskio. Eĉ se tiuj partioj salutas kun granda ĝojo la socialisman venkon, estas klare, ke trakti kun ili montriĝos pli komplike ol antaŭ deko da jaroj, kiam PSOE same bezonis ilian subtenon.

Hektor ALOS I FONT
Hispanio20042000
PSOE 164 125
PP 148 183
CiU 10 15
ERC 8 1
EAJ 7 7
IU-IC 5 8
CC 3 4
BNG 2 3
CHA 1 1
EA 1 1
Na-Bai 1 -
PA 0 1
Eŭskio20042000
EAJ 7 7
PSOE 7 4
PP 4 7
EA 1 1
Katalunio20042000
PSOE 21 17
CiU 10 15
ERC 8 1
PP 6 12
ICV-EUiA 2 1

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004