 |
|
|
|
|
|
|
|
|

en la retpaĝoj de FEL
|
|
Arto
KD
Baritone en multaj lingvoj
Tiu ĉi disko enhavas popolkantojn el la tuta mondo (i.a. sud-afrikan, skotan, irlandan, usonan, germanan, kimran, aŭstralian, islandan, francan, rusan, japanan, malajzian), profesie kantatajn ĉefe en la lingvoj angla, germana, afrikansa kaj esperanta de la baritono Jan Strydom [strejdom] kaj akompanatajn piane de Anna Bender. Bedaŭrinde mi sukcesis aŭdigi ĝin nur en komputilo. Provoj ludigi ĝin en iuj diskiloj fiaskis, sed sukcesis en alia. Rekomendinda disko do por ŝatantoj de popolmuziko, kiuj, se necese, povas uzi plurajn aŭdigajn aparatojn. pp/cs Jan Strydom: Kelkaj kantoj por miaj geamikoj. Eld. la aŭtoro, Totiusdal, 2004. Kompakta disko.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de pp/cs el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2005-05-13 |

|
|