 |
|
|
|
|
|
|
|
|

en la retpaĝoj de FEL
|
|
Arto
KD
Tiel ili protestas
Sen multe da atento oni povus pensi, ke la disko enhavas striktan tangomuzikon. Tamen tio neniel estas veraĵo. Unue, ne temas pri „strikta”, sed pri „strika” tango, kaj due Strika Tango estas la nomo de la muzikgrupo. La disko Civilizacio enhavas junularan rokmuzikon, en tre klara Esperanto, akompanatan de perkutiloj, gitaro, piano, orgeno, saksofono, kaj allogas al aŭskultado de la tuto. La aŭtoroj diras: „Ŝokitaj pro la brutalaĵoj de nia tiel nomata civilizacio, ni daŭre ludos. Kion fari? Tiel ni protestas.” Du kantoj estis premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 1998 kaj en 2002. pp/cs Strika Tango: Civilizacio. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2004. Kompakta disko.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de pp/cs el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2005-05-13 |

|
|