MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Libroj

Utopia verko deknaŭjarcenta

Unue publikigite (anglalingve) en la jaro 1888, ĉi tiu libro estis siatempe furore akceptata, kiel proponata agendo por socia reformo. Nuntempe ĝi estas preskaŭ tute forgesita. Iam en la 1930-aj jaroj, la preciza jaro ne plu estas sciata, esperantlingva eldono aperis, do ĉi tiu estas la dua eldono.

Esence, Bellamy prezentas, en kvazaŭromana formo, la ĉefajn maltaŭgaĵojn de kapitalismo. Li deklaras, per multaj ekzemploj, ke kapitalismo estas la kaŭzo de la dikotomio: riĉa/malriĉa, de socia mizero, de militemo kaj militoj, kaj eĉ de malsanoj kaj korpaj kaj mensaj, de ĉia diskriminacio, de ĉiuj krimoj, entute: de ĉio malbona. Tre volonte mi dirus, ke liaj kritikoj multe pli validis pri la mondo de la 19a jarcento ol pri tiu de la 20a aŭ la 21a, sed tion mi ne povas diri. Multmaniere liaj detalitaj misoj iom plimildiĝis post lia epoko, sed multmaniere ili restas egale severaj, kaj kelkmaniere tiuj misoj multe pligraviĝis. Ĉu ni vivas nun en pli justa, pli egalisma, pli sendiskriminacia mondo, kun malpli da militado, aŭ almenaŭ kun malpli da terorismo, malpli da fiagado, malpli da malhumana hombuĉado? Neniel.

Aliflanke, kaj ĉi tion Bellamy certe ne povis antaŭvidi, la materiala prospero en multaj partoj de la mondo pligrandiĝis tre rimarkinde. En la „okcidentaj landoj” la malriĉuloj vivas, en nia epoko, multe pli prospere ol en la lia. Ĝenerale, en la tuta mondo la sano multe pliboniĝis. Tion ni ŝuldas al diversaj inventoj kaj eltrovoj: la genetiko kaj ĝia rilato al malsanoj, aparatoj kaj maŝinoj elektraj, komunikiloj novaj (en la epoko de Bellamy, la telefono estis io tute nova; efektive, nur unufoje ĝi estas menciita en la libro, kvankam estas implicita ĝia uzado multfoje), mirindaj pliboniĝoj de la medicino kaj kirurgio. Kio eble pli mirigas, tamen, estas ke tiuj novaĵoj tute ne plibonigis la ĝeneralan socian staton de la mondo.

Kiel rimedon por plene estingi la kapitalismon kaj anstataŭigi ĝin per ia nova sistemo, Bellamy prezentas tion, kion li nomas „ŝtata kapitalismo”. Laŭ li, tiu nova „ŝtata kapitalismo” per si mem evoluos, senperforte kaj senrevolucie, pace, dum la dudeka jarcento, ĉar ĝi estas evidenta necesaĵo. Nu, tio ne okazis, kaj rigardante malantaŭen nun, ni povas vidi la ĉefajn kialojn. Sed unue mi skizu la naturon de tiu „ŝtata kapitalismo” laŭ Bellamy.

(1) Ĉio industria kaj komerca devas aparteni nure al la ŝtato (= la nacio), kaj esti administrata de ĝi.

(2) Ĉiuj industriaj kaj komercaj rimedoj, iloj, rajtoj, ks., simile devas aparteni al kaj esti administrataj nur de la ŝtato.

(3) Mono devas ne plu ekzisti. Anstataŭe, la ŝtato/nacio dividos la valoron de la materia produktado per la nombro da loĝantoj, kaj donos ĉiujare, al ĉiu individuo, precize egalan onon de tiu tuta produktado, en la formo de kvazaŭa kreditkarto, kiu rajtigas al elspezado de fikcia monunuo nomata „dolaro”. Ĉiu individuo rajtos elspezi (t.e., estu deprenita de la kredito de tiu individuo) kiom ajn li/ŝi volas, por kiu ajn dezirata celo. Ĉar Bellamy kredas, ke nur la kapitalismo kaŭzas malsaĝecon en homoj, estas evidente, ke ĉiu homo elspezos sufiĉe por loĝado, manĝado k.c., en formoj adekvataj. Oni nek rajtos transdoni dolarojn al alia persono, aŭ grupo, nek konservi neelspezitajn dolarojn por sekva jaro.

(4) Ĉiu individuo, ekde sia 21a jaro, devas labori dum dudek kvar jaroj. La laborojn dum la unuaj tri jaroj de ĉies laboro determinos la ŝtato, kaj tiu laboro donas sperton pri diversaj fakoj. Post tiuj tri jaroj, la individuo rajtos mem elekti sian specon de laboro, kondiĉe ke li/ŝi estu intelekte kaj fizike taŭga por tia laboro. Krome, la ŝtato rajtos malpermesi certan laborfakon al certa individuo, se jam troabundas personoj en tiu laborfako.

(5) Konkurado ne povos ekzisti, ĉar ekzistos nur unu produktentrepreno por ĉiu speco de materialaĵo.

(6) Personoj, dezirantaj labori en „spiritaj” fakoj, ekzemple literaturo, arto, muziko, religio kaj simile, rajtos cedi parton de sia labortempo, kaj la respondan kreditvaloron de tiu tempo, al tiu „spirita” fako. Se aliaj individuoj trovas ties laboron sufiĉe valora, por akcepti pagi parton de sia ĉiujara kredito, por aĉeti / legi / spekti / aŭskulti/ partopreni en la koncerna fako, la ŝtato kreditigos al la „spiritulo” tiujn pagojn. Kompreneble, nur tiel longe, dum la koncernulo laboras plentempe en sia speciala fako; tial neniam li/ŝi ricevas pli da dolarpago ol pagas la ŝtato al ĉiu alia loĝanto.

(7) Edukado estos deviga por, kaj havigata al, ĉiu loĝanto, ĝis ĉi ties 21a jaro. De tiam, ĉiu devos labori ĝis la aĝo de 45 jaroj. Atinginte la aĝon de 45, la individuo aŭtomate emeritiĝos, kaj rajtas plenigi sian vivon laŭvole ĝis sia morto.

(8) Ĝeneralaj elektoj ne okazas, nek dumvivaj registaraj postenoj. En ĉia agado ekzistas rangoj, la anoj de ĉiu rango elektas siajn superulojn, laŭ piramida skemo. Tio rezultigos prezidanton kiel direktoron de la nacio, elektitan de la ĉefranguloj, deĵorantan dum kvin jaroj kaj reelekteblan.

Ĉar ĉiu persono estos socie egala al ĉiu alia persono, kaj neniu rajtos al pli da elspezado ol ĉiu alia persono, konkurado inter individuoj ne plu ekzistas, nek avidemo. Ĉiaj servoj estas speco de laboro, do (krom dum siaj tri unuaj jaroj da laboro) la okupo de servisto estos samranga kiel tiu de fabrikanto, verkisto ktp.

Diferencoj inter ĉi tia „ŝtata kapitalismo” kaj la aktuala „privata” kapitalismo estos, ke neniu persono estos pli riĉa ol ĉiu alia persono; estos neniu kromvaloro, post la pago de la ĉiujaraj dolarkreditoj al la individuoj, sekve nek profito nek malprofito ekzistos; ekzistos nur unu marko de ĉiu produktaĵo, nenia konkurado inter firmaoj. Ĉio industria kaj/aŭ komerca estos centre direktata.

La estig-eblo de ĉi tia sistemo antaŭsupozas, kiel diras Bellamy, ke nur socia malegaleco kaj kapitalismo kaŭzas malhonestecon, avidemon, misagojn kontraŭ aliaj personoj, misagojn kontraŭ la socio, malfidon. Laŭ sia naturo, neniu individuo volas kontraŭi aŭ rivali alian personon. Kvankam Bellamy ne mencias burokratismon, laŭ lia pensoskemo ankaŭ burokratismo, same kiel pigreco, estas malnatura.

Oni povus supozi, ke Bellamy celas ian idealan formon de komunismo aŭ socialismo, kvankam li insistas, ke ne. Efektive, li eĉ supozas, ke la „ruĝulojn” sekrete pripagas kapitalistoj, por malkontentigi la laboristaron kaj tiel blindigi la laboristojn, por eviti la naturan evoluon de la ideala soci-stato.

Oni povas esti tre skeptika pri la ideoj de Bellamy. Laŭ mia propra vidpunkto, kiel psikanalizisto, mi neeviteble trovas liajn konceptojn pri la homa naturo treege naivaj. Pri la malpraktikeco de liaj industri- kaj komerc-ideoj atestas la fiasko de la centrismo sovetia en la dudeka jarcento. Krome, ŝajnas, ke Bellamy tute ne konceptas, ke honestaj, boncelaj, scihavantaj personoj povas tamen grave erari.

La libro estas bone prezentita, zorge presita, neniel luksa sed bonkvalite produktita.

Donald BROADRIBB
Edward Bellamy: Rigardante malantaŭen (en la jaro 2000). Tradukis C. M. Hamaker, eldonis Bero, Rotterdam, 2005. 204 paĝoj fortike gluitaj. Neniu ISBN indikita.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-02-09
Creative Commons License