 |
|
|
|
|
|
|
|
|

en la retpaĝoj de FEL
|
|
Moderna vivo
UKRAINIO
Vizo-vico
Ukrainoj, kiuj deziras vizon por eniri Pollandon, devas kelktage stari ekster la pola ambasadejo en Lviv. Ĉiutage ricevas vizojn nur ĉirkaŭ 50 petantoj, ĉar en la konstruaĵo mankas kaj spaco kaj homfortoj por pritrakti pli da vizoj. Tio signifas, ke ekstere troviĝas homoj, kiuj „vendas” lokojn en la vico kaj ilin „konservas” por tiuj, kiuj pretas pagi. Fojfoje okazas interbatiĝoj, kaj antaŭ nelonge svenis atendanta virino. Baldaŭ la vizo-sekcio okupos pli grandan ejon. Promesite estas priservi ĉiutage pli ol milon da vizo-petantoj. Dmitrij CIBULEVSKIJ
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2008-04-28 |

|
|