MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Libroj

La mondrevolucia verko finfine en Esperanto

La limo inter la 1850aj kaj 1860aj jaroj ludis en la historio de la natursciencoj elstaran rolon, laŭ la denseco de la eventoj. (Kun ĝi kompareblas, ŝajne, nur la jaroj ĉirkaŭ 1900.) Tiutempe estis kreita bazo por ĉiuj sekvaj komune akcepteblaj kemiaj teorioj (atom-molekula teorio, dum la kongreso de kemiistoj en Karlsruhe), statistika fiziko kaj elektrodinamiko, kies bazoj estis konstruitaj ĝuste en tiuj jaroj fare de Maxwell. Ni aldonu al la natursciencoj la unuan skizon de la nova teorio en la politika ekonomiko de Marx (1859), por ke oni komprenu, ke la homa penso ĝenerale travivis en tiu historia momento revoluciajn ŝanĝojn, kaj la mondo fine de la 1860aj aspektis por la homaro (almenaŭ por ties pensanta parto) tute alie, ol jardekon pli frue.

Sed en tiu revolucio de la mondkoncepto absolute elstaran rolon ludis la revolucio en biologio, kiun oni prave ligas kun la nomo de Charles Darwin, aŭ, en esperanta transskribo, Karolo Darvino. Ekde la 24a de novembro de 1859, kiam la unuaj legantoj malfermis la libron Pri la origino de specioj per natura selekto, aŭ la konservo de favorataj rasoj en la lukto por vivo, ili ekvivis en la mondo, kie la specioj transformiĝadis unu en alian sub influo de materiaj faktoroj sen ajna mistiko, la homo mem ricevis absolute firmajn radikojn en la mondo de la animaloj, kaj simileco inter morfologiaj strukturoj, fetoj, vivmanieroj, kemia konsisto ktp de diversaj vivestaĵoj ne plu bezonis por sia klarigo iujn idealajn arĥetipojn kaj similajn metafizikajn entojn. (Kvankam artikoloj de A. Wallace kaj Darvino pri la natura selekto aperis jam en aŭgusto 1858, ili estis nur anonco de teorio, kiun oni komencis atendi, sed kiu, antaŭ la apero de la libro, la sciencan revolucion ankoraŭ ne komencis.) Teleologio – kaj kune kun ĝi teologio – estis definitive por ĉiam ekzilita el la scienco kaj trovis la lastajn rezervejojn en pure ekleziaj organizaĵoj. Eĉ tiuj, kiuj pro diversaj personaj kaŭzoj ne povis kaj ne povas akcepti la ĉefajn tezojn de la evoluteorio entute aŭ almenaŭ en ĝia darvina varianto, ne povas ĝin ne konsideri. Tiu ŝanĝo en la mondpercepto de la homaro kompareblas laŭ sia skalo nur al tiu, kiun faris siatempe Koperniko. Kaj estonte al tia mensa revolucio povos komparebli, laŭ mia imago, nur du eventoj: kontakto kun alidevenaj raciaj estaĵoj kaj akcepto en la tuta mondo de la komuna neŭtrala lingvo.

Epokfara libro

Tial apero de la epokfara libro en Esperanto en 2009 – la jaro de la 200-jara datreveno de Darvino kaj 150-jara datreveno de lia ĉefa libro – kaj samtempe 150-jara datreveno de Zamenhof – estas simbola kaj logika afero, finfine proksimiganta du altajn atingojn de la homa penso.

Ekzistis pluraj evoluteorioj, kaj antaŭ Darvino, kaj post li (plejparte fare de tiuj, kiuj ne povis konsenti kun la ĉefaj evolufaktoroj – heredo, variado, lukto por vivo – kaj sekvanta el ili natura selekto), sed la unuaj ne sukcesis fari renverson en la cerboj de sciencistoj nek de la ĝenerala publiko, kaj la duaj – ŝanceli rapide establiĝintan pozicion de darvinismo kiel ĉefa kaj centra komuna teorio por ĉiuj biologiaj sciencoj. Kial? La kaŭzoj estas diversaj. Unue, certe, „kulpas” la ĝustaj metodologiaj principoj de Darvino, kiuj absolute superis la principojn de ĉiuj ceteraj aŭtoroj de alternativaj teorioj, kiuj, ĉu eksplike ĉu implice, lasis en siaj klarigoj de evoluo spurojn de teleologio aŭ/kaj allason de nemateriaj faktoroj (temas pri diversaj formoj de lamarkismo, ortogenezo, nomogenezo, kaj pluraj aliaj ismoj kaj genezoj). Rezulte, ĝis nun darvinismo estas modelo de tio, kiel necesas krei sciencajn teoriojn ĝenerale. Due, ĉar darvinismo fariĝis vera kerno de la scienc-esplora programo (en la senco de I. Lokatos), kiu funkcias dum 150 jaroj, kaj danke al kiu aperis pluraj novaj esplorkampoj en biologio (interalie genetiko kiel scienco pri heredo, ekologio, kiel scienco pri lukto por vivo, apartaj esplorkampoj kiel evolua fiziologio, evolua biokemio, ktp). Trie, sed tre grave, por ke darvinismo estu rapide akceptita kaj de la scienca komunumo kaj de la ĝenerala klera publiko – estis la stilo de Darvino. Oni ofte forgesas, ke tiu pure scienca libro estas samtempe brila literatura verko, kiu karakterizas ankaŭ aliajn verkojn de li. Pruvo de tio estas interalie la fakto, ke lia Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo sur la ŝipo Biglo estas legata ĝis nun kiel bona specimeno de beletraĵoj pri vojaĝoj, kaj ĝin volonte legas eĉ infanoj. Certe, „Darvino-literaturisto” estas aparta temo, sed ĝi tre gravas por pritakso de la traduko.

Kvazaŭ Darvino mem ĝin verkus

La tradukinto Klivo Lendon, tamen, plendas pri la darvina stilo. Nu, mi supozas, antaŭ ol li komencis la tradukan laboron, tiajn pretendojn li ne havis, sed enprofundiĝo en la tekston ĉiam elvokas malfacilajn problemojn. Ĉiuokaze, mi povas lin nur laŭdi: la libro legatas leĝere kaj atentokapte, kvazaŭ Darvino mem ĝin verkus en la internacia lingvo. Mi povus alkroĉiĝi al apartaj vortoj kaj vortoformoj, kiujn uzas la tradukinto (evito de la litero ĥ, uzo de nelaboristo anstataŭ virabelo, ...), aŭ al vana, laŭ mi opinio, trouzo de la sufikso -ad- (selektado, variado tie, kie plene sufiĉus selekto, vario(j)), sed mi ne faru: finfine, tio estas pli afero de gusto, sed ne malĝusteco de la traduko, kiun oni entute povas konsideri modela. Des pli, mi tre ĝojas, ke Klivo Lendon tiom bone komprenas kaj aplikis tiajn fajnaĵojn, kiuj ekzistas en Esperanto, sed ne ekzistas en la angla, kiel diferencoj inter adapto, adaptiĝo kaj adaptaĵo, vario kaj variaĵo, kaj similaj.

Specialan laŭdon el la vidpunkto de historiisto de la sciencoj elvokas la originala teksto, de kiu estis farita la traduko. La libro dum la vivo de Darvino estis eldonita oficiale (ja estis ankaŭ pirataj eldonoj!) en la angla lingvo 6-foje, la lastan fojon en 1872, kaj la aŭtoro, pro kritiko de la amikoj kaj pro evoluo de la scienco, iom korektadis la tekston de eldono al eldono. Oni kutime faras tradukojn al aliaj lingvoj el la lasta dumviva eldono, reviziita de la aŭtoro, kiel „la plej perfekta”. Tamen, unue, kelkaj korektoj ne nepre plibonigis la tekston. Due, tiuj, kiuj ja plibonigis laŭ tiama kurado de sciencaj imagoj, ne ludas por ni, post 150 jaroj, principan rolon. Do, trie, por imagi, kiu konkreta teksto ja faris en la historio de biologio kaj ĝenerala homa penso la grandegan revolucion, nuntempe al ni estas pli interese havi submane ĝuste ĝin. Tial elekto por esperantigo de la unua eldono estas tre inĝenia solvo, kiu montras fajnan komprenon de Lendon pri la historio. Jen malgranda ekzemplo de la loko, kiu ekzistas en la unua eldono, sed malaperis, pro konsiloj de R. Owen, ĉar ĝi al li ŝajnis kruda kaj miskompreniga (Darvino obeis la konsilon, sed en leteroj ĝis la fino de la vivo esprimis malkonsenton kun ĝi):

En Norda Ameriko la nigra urso estis observata de Hern (Hearne) naĝanta dum horoj kun larĝe malfermita buŝo, tiel kaptanta, kiel baleno, insektojn en la akvo. Eĉ en tiom ekstrema kazo kiel ĉi tiu, se la provizo de insektoj estus konstanta, kaj se pli bone adaptiĝintaj konkurencantoj ne jam ekzistus en la lando, mi vidas nenian obstaklon, kial raso de ursoj ne fariĝus, per natura selektado, pli kaj pli akvema laŭ strukturo kaj kutimoj, kun pli kaj pli granda buŝo, ĝis la produktiĝo de vivaĵo tiom grandega kiom baleno. (p. 174) Ekzemple, en ĉiuj rusaj tradukoj tion tralegi maleblas.

Do, restas nur gratuli la tradukinton pro granda sukceso kaj nian tutan komunumon pro la eblo tralegi tiun elstaran libron en la plej konvena por ĝi lingvo. Mi persone dankas la tradukinton kaj la eldoninton Flandra Esperanto-Ligo pro la preteksto denove tralegi la libron kaj ĝui la altan elanon de la genia homa penso.

Kaj laste. Tiu ĉi eldono malkovras la serion „Scienca penso”. Restas nur deziri al FEL daŭrigi la serion per same gravaj kaj bonkvalitaj libroj.

Nikolao GUDSKOV
Karolo Darvino: La Origino de Specioj. Eld. FEL, Antverpeno, 2009. 431 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978 90 77066 409 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2009-08-10
Creative Commons License